Distriktaro Kolonjo
El Vikipedio
blazono | mapo |
---|---|
bazaj faktoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
sidejo: | Kolonjo (Köln) |
areo: | 7395,31 km² |
loĝantoj: | 4.380.269 [1] (30a de junio 2006) |
loĝodenso: | 592 loĝantoj po km² |
distriktara subdivido: | 99 komunumoj en 8 distriktoj kaj 4 pliaj eksterdistriktaj urboj |
administreja adreso: | Zeughausstr. 2–10 50667 Köln |
retpaĝo: | www.bezreg-koeln.nrw.de |
retadreso: | pressestelle @bezreg-koeln.nrw.de |
Mapo | |
La distriktaro Kolonjo (germane Regierungsbezirk Köln) estas unu el kvin administraj distriktaroj en Nordrejn-Vestfalio, kiuj grupigas la distriktojn kaj eksterdistriktajn urbojn de sia teritorio.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La distriktaro situas en la sudokcidento de Nordrejn-Vestfalio kaj estas inter la plej dense loĝataj regionoj de Germanio.
[redaktu] Najbaraj distriktaroj kaj landoj
La distriktaro Kolonjo norde limas al la distriktaro Düsseldorf, oriente al la distriktaro Arnsbergo, sude al la federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj okcidente al Nederlando.
[redaktu] Historio
La historio de la distriktaro reiras al la Prusa ordono pri la plibonigota instalo de provincaj instancoj de la 30a de aprilo 1815. Tiam la Prusa registaro kaj administrado estis novordigata post la Viena Kongreso kaj la provincoj subdividataj en entute 28 distriktaroj, du el ili la distriktaroj Kolonjo kaj Aachen (kadre de la prusia "Rejn-provinco"). Kiel la aliaj, ankaŭ la registaroj en Kolonjo kaj Aachen je la 22a de aprilo 1816 ekfunkciis. Dum la jaro 1972 la distriktoj de la distriktaro Aachen estis aligataj al la distriktaro Kolonjo.
[redaktu] Administra subdivido
La distriktaro konsistas el 8 distrikto kun sume 95 komunumoj kaj 4 eksterdistriktaj urboj.
Distriktoj | eksterdistriktaj urboj |
---|---|
|
|
[redaktu] Retaj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la distriktaro (germanlingvaj)
- oficialaj paĝoj de la lando Nordrejn-Vestfalio (germanlingvaj)