Distrikto Mettmann
El Vikipedio
blazono | mapo |
---|---|
bazaj datoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Duseldorfo |
provinca komunumligo: | Rejnlando |
sidejo: | Mettmann |
areo: | 407,95 km² |
enloĝantoj: | 505.507 (fine de majo 2005) |
loĝodenso: | 1.239 enloĝantoj po km² |
aŭtokodo: | ME |
Kreisgliederung: | 10 komunumoj |
administreja adreso: | Düsseldorfer Str. 26 40822 Mettmann |
retpaĝo: | www.kreis-mettmann.de |
retadreso: | kme@ kreis-mettmann.de |
KMapoarte | |
La distrikto Mettmann estas distrikto en la okcidento de Nordrejn-Vestfalio en la distriktaro Duseldorfo. Ĝi estas la distrikto kun la plej alta loĝodenso en Germanio.
Enhavo |
[redaktu] Najbaraj distriktoj resp. urboj
En la nordo la distrikto Mettmann limiĝas al la eksterdistriktaj urboj Duisburg, Mülheim kaj Essen, en la oriento al la distrikto Ennepe-Ruhr kaj la eksterdistriktaj urboj Wuppertal kaj Solingen samkiel al la distrikto Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis), en la sudo al la eksterdistriktaj urboj Leverkusen kaj Kolonjo samkiel en la okcidento al la distrikto Neuss kaj la eksterdistrikta urbo Duseldorfo.
[redaktu] Historio
En la nuna formo la distrikto ekzistas ekde teritoria reformo de la jaro 1975. Siaj originoj tamen reiras ĝis la prusa distrikto Mettmann, formata en 1816.
La hodiaŭa distrikta teritorio dum la 19-a kaj 20-a jarcento plurfoje ŝanĝis, dumtempe estis parto de la distriktoj Elberfeld kaj Düsseldorf-Mettmann kaj inkluzivis ankaŭ teritoriojn en la hodiaŭa Ruhr-regiono, tiel la hodiaŭajn sudajn urbopartojn de Duisburg, Mülheim kaj Essen.
La distrikto Mettmann transprenis la sudajn urbojn Monheim kaj Langenberg de la distrikto Rhein-Wupper, kiu malinstaliĝis dum 1975.
[redaktu] Komunumoj kaj urboj
En la distrikto Mettmann ekzistas dek komunumoj, kiuj ĉiuj havas urban statuson.
Stato: fino de junio 2005
- Erkrath, urbo (47.652)
- Haan, urbo (29.292)
- Heiligenhaus, urbo (27.729)
- Hilden, urbo (56.549)
- Langenfeld (Rejnlando), urbo (58.968)
- Mettmann, urbo (39.557)
- Monheim (Rejnlando), urbo (43.736)
- Ratingen, urbo (91.865)
- Velbert, urbo (87.792)
- Wülfrath, urbo (22.302)
[redaktu] Profesia klerigo
La distrikto Mettmann subtenas la jenajn kvar metiolernejojn, kiuj germane nomiĝas Berufskolleg: Niederberg en Velbert, Neandertal en Mettmann, Hilden en la samnoma urbo Hilden, kaj Adam-Josef-Cüppers en Ratingen.
[redaktu] Trafiko
[redaktu] Fervojlinioj
En la mallongdistanca fervoja trafiko funkcias la interurbaj linioj S6, S7, S8, S9, S11 (partatempe) kaj S28. Krome la interregiona trajnlinio RB48 havas haltopunkton en Haan.
Ĉiuj publikaj trafikiloj en la distrikto Mettmann estas uzeblaj je unuecaj prezoj de la trafika ligo Verkehrsverbund Rhein-Ruhr. En Langenfeld kaj Monheim por veturoj en la direkton Leverkusen kaj Leichlingen validas la tarifo de la trafikligo Verkehrsverbund Rhein-Sieg. Ekde Erkrath, Haan kaj Hilden oni povas uzi la tarifon de la Verkehrsverbund Rhein-Sieg ĝis Kolonjo kiel transira tarifo.
[redaktu] Stratoj
La distrikto Mettmann situas trafikfavore inter la aglomeraj zonoj Ruhr-regiono, Duseldorfo kaj Kolonjo.
En nord-suda direkto ĝi estas trairata de la aŭtoŝoseo A 3. Okcident-orienten kondukas en la nordo de la distrikto la federaciaj aŭtoŝoseoj A 52 kaj A 44 kaj en la meza distrikta teritorio la A 46.
[redaktu] Aertrafiko
La flughaveno Duseldorfo nordokcidente limiĝas rekte al la urbo Ratingen kaj tiel ankaŭ al la distrikto Mettmann. Ankaŭ la flughaveno Kolonjo/Bonn bone kaj rapide atingeblas.
[redaktu] Retaj ligiloj