Distrikto Recklinghausen
El Vikipedio
distrikta blazono | situo de la distrikto |
---|---|
bazaj faktoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Monastero |
provinca komunumligo: | Vestfalio-Lipo |
regiona ligo: | regiona ligo Ruhr |
administra sidejo: | Recklinghausen |
areo: | 760,36 km² |
loĝantoj: | 646.558 [1] (fine de 2005) |
loĝdenso: | 850 loĝantoj po km² |
aŭtokodo: | RE |
subdivido: | 10 komunumoj |
administra adreso: | Kurt-Schumacher-Allee 1 45657 Recklinghausen |
retpaĝo: | www.kreis-recklinghausen.de |
mapo | |
La distrikto Recklinghausen situas en la nordo de la Ruhr-regiono en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi apartenas al la distriktaro Monastero, estas membro de la provinca komunumligo Vestfalio-Lipo kaj en la regiona ligo Ruhr. Sidejo de la distrikto estas la urbo Recklinghausen.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
[redaktu] Geografia situo
La distrikto Recklinghausen estas randa distrikto de la Ruhr-regiono, kiu norde etendiĝas ĝis la suda Monastera lando. Kun iom pli ol 646.000 enloĝantoj (fine de 2005) ĝi estas (krom la speciala kazo regiono Hanovro) la plej loĝantoriĉa distrikto de Germanio. La plej granda rivero en la distrikto estas la Lippe.
[redaktu] Komunumoj apartenaj al la distrikto
Al la distrikto Recklinghausen apartenas dek komunumoj, kiuj ĉiuj havas urban statuson. Por siaj lokaj aferoj ĝenerale la komunumoj mem kompetentas, dum la distrikto transprenas komunajn, "inter-komunumajn" taskojn.
loĝantoj | |
Recklinghausen | 121.674 |
Marl | 90.338 |
Dorsten | 79.403 |
Castrop-Rauxel | 77.407 |
Gladbeck | 76.594 |
Herten | 64.522 |
Haltern am See | 37.953 |
Datteln | 36.452 |
Oer-Erkenschwick | 30.484 |
Waltrop | 30.002 |
stato: 30a de junio 2006
[redaktu] Najbaraj distriktoj kaj urboj
Norde la distrikto Recklinghausen limiĝas je la distriktoj Borken kaj Coesfeld, oriente je la distrikto Unna kaj la eksterdistrikta urbo Dortmund, sude je la eksterdistriktaj urboj Bochum, Herne, Gelsenkirchen, Essen kaj Bottrop samkiel okcidente je la distrikto Wesel.
[redaktu] Historio
Dum la mezepoko la regiono ĉirkaŭ Recklinghausen, la feŭdo Recklinghausen, apartenis al la princelektista lando Kolonjo. Ekde 1446 ĝis 1576 ĝi estis ludonata al la regantoj de Gemen (nun parte de la urbo Borken) kaj Schaumburg-Lippe. 1811 ĝi estis aligata al la duklando Berg.
Post la Viena Kongreso la feŭdon Recklinghausen 1815 kune kun aliaj vestfalaj ricevis la reĝolando Prusio. La teritorio estis integrata al la provinco Vestfalio. Dum la jaro 1816 ekestis la prusa distriktaro Münster kaj ties distrikto Recklinghausen.
Post pluraj teritoriaj ŝanĝoj, dum administra reformo de la jaroj 1975/76 la distrikto ricevis sian hodiaŭan formon, kiam la iamaj eksterdistriktaj urboj Castrop-Rauxel, Gladbeck kaj Recklinghausen estis enmetitaj en la distrikton.
[redaktu] Politiko
[redaktu] Blazono
La blazono montras arĝentan urtikofolion sur verda fono – la signo de la Herrlichkeit Lembeck, reglando de la episkopejo Münster en la regiono de Recklinghausen. La nigra kruco ests la signo de la Kolonjaj episkopoj, kiuj posedis grandan parton de la teritorio, la feŭdo Recklinghausen. La ŝlosilo en la kruco simboligas Sanktan Petron, la patronon de Kolonjo.
[redaktu] Partneraj regionoj
- Preston, Britio, 1956
- Douai, Francio, 1965
- Dordrecht, Nederlando, 1974
- Akko, Israelo, 1978
- Powiat Wodzisławski, Pollando, 2000
[redaktu] Retaj ligiloj