Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Web Analytics
Cookie Policy Terms and Conditions Episkopejo Asindo - Vikipedio

Episkopejo Asindo

El Vikipedio

mapo
mapo de la episkopejo en Germanio
bazaj faktoj
episkopo: Dr. Felix Genn
ordinadepiskopoj: Dr. h. c. Franz Grave
Franz Vorrath
malnova episkopo: Dr. Hubert Luthe
ĝeneralvikario: prelato Dr. Hans-Werner Thönnes
oficialulo: Dr. Rainer Alfs
arkiepiskopejo: Kolonjo
dekanatoj: 11 urbo-/subdistriktodekanatoj
28 dekanatoj
parokoj: 293 (stato: 2005)
areo: 1877 km²
loĝantoj: 2.633.706 (2005)
katolikoj: 931.000 (fine de 2005)
kvoto: 35,4 %
adreso: Zwölfling 16
45127 Essen
retpaĝo: www.bistum-essen.de
retadreso: bistum@bistum-essen.de

La episkopejo Asindo (Ruhr-episkopejo) (lat. dioecesis essendiensis) estas diocezo kore de Nordrejn-Vestfalio kaj sia centro estas la katedralo en la episkopa urbo Asindo.

Enhavo

[redaktu] Historio

bena anĝelo de Ewald Mataré ĉe la episkopa loĝdomo
bena anĝelo de Ewald Mataré ĉe la episkopa loĝdomo

Per buleo De salute animarum („Zum Heil der Seelen“) papo Pio la 7a novordigis en 1821 la diocezolimojn en Germanio. Tamen nur 100 jarojn poste estiĝis pripensadoj pri episkopejo ĉe la rivero Ruhr, por ke „per tiu la eklezio alproksimiĝu al la laborantaj homoj en la daŭre kreska aglomeracio kaj pli profunde enradiku tie“, oni diris. Intertraktadoj kun la Prusa registaro tamen malsukcesis, kaj en 1929 oni nur fondis la episkopejojn Akeno kaj Berlino. La komunuma novordigo samjara plue estis kaŭzo por starigi novan episkopejon „Ruhr-regiono“. Ĉar intertempe la diocezolimoj trapasis la urbojn Duisburg, Oberhausen kaj Gelsenkirchen.

En 1951 la malnovaj planoj pri fondado de nova episkopejo reviviĝis. La intertraktadoj inter la Vatikano kaj la lando Nordrejn-Vestfalio sekvigis la 19an de decembro 1956 al kontrakto pri la starigo de la episkopejo Asindo.

Post tio la arkiepiskopejo Kolonjo cedis dek dekanatojn kun 100 komunumoj kaj 520.000 katolikoj, la episkopejo Monastero dek dekanatojn kun 82 komunumoj kaj 450.000 katolikoj samkiel la arkiepiskopejo Paderborn naŭ dekanatojn kun 91 komunumoj kaj 370.000 katolikoj al la Ruhr-episkopejo. Episkopa katedralo iĝis la malnova abatineja preĝejo, la 1100-jara katedralo ĉe la Hellweg. La randregionoj de tri episkopejoj nun havis novan centron.

Kiel unua episkopo de la nova episkopejo papo Pio la 12-a nomumis je la 18-a de novembro 1957 la ordinadepiskopon de Paderborn d-ro Franz Hengsbach. Per ties solena entronigo je la 1-a de januaro 1958 fare de la apostola nuncio en Germanio, Aloysius Muench, la episkopo estis starigita.

Malgranda pikantaĵo ĉerande: la Kolonja arkiepiskopo sukcese rifuzis, fordoni la urbeton Kettwig (hodiaŭ Asinda urboparto) al la Ruhr-episkopo – la ekleziimpostaj enspezoj tie ĉi estas relative altaj. Kettwig do plie apartenas al Kolonjo. same la ruhrregiona urbo Dortmund restis ĉe la arkiepiskopejo Paderborn.

[redaktu] Historiaj okazintaĵoj

  • 1958: Starigo de la episkopejo asindo per surtronigo da la 1-a episkopo de Asindo, d-ro Franz Hengsbach
  • 1959: Maria fariĝas patronino de la episkopejo Asindo
  • 1968: germana katolikotago en Asindo
  • 1974: Altfridojaro okaze de la 1100-a mortotago de la sankta episkopo Altfrido, entombigata en la Asinda katedralo
  • 1987: papo Johano Paŭlo la 2-a. vizitas la episkopejon Asindo. Vizitado de la urboj Asindo, Bottrop, Gelsenkirchen kaj Mülheim
  • 1988: Ruhr-episkopo d-ro Franz Hengsbach kardinaliĝas per papo Johano Paŭlo la 2-a
  • 1991: Franz kardinalo Hengsbach mortas kaj estas entombigata el la okcidenta kripto (poste nomata Adveniat-kripto)
  • 1992: surtronigo de la 2-a episkopo de Asindo, d-ro Hubert Luthe
  • 2000: diocezopilgrimado al la ora Madono
  • 2000: junularsocialagado
  • 2003: Enkonduko de la tria episkopo de Asindo, d-ro Felix Genn
  • 2004: post elspeziga restaŭrado la ora Madono revenas en la Asindan katedralon
  • 2005: 20-a mondjunulartago en Germanio. Tagoj de rekontiĝoj en la episkopejo Asindo kun granda findiservo kun Ruhr-episkopo Genn kaj 35.000 kredantoj en la 'Arena Auf Schalke' en Gelsenkirchen okaze de alsendado al la centra programo kun papo Benedikto la 16-a en Kolonjo.
  • 2005: Estas prezentata koncepto pro la estonteco por la episkopejo. Ĝisfine de la jaro 2008 en la Ruhr.-episkopejo ekzistos ankoraŭ nur 43 parokoj kun 7.500 ĝis 40.000 katolikoj; dum tiu ĉi proceso 96 preĝejoj estos fermataj. Krome la ĝeneralvikariejo estos grave malgrandigata kaj la tuta meza tavolo estos dissolvata.


[redaktu] Episkopoj

La Episkopoj ekde la komenco estas nomataj kun ioma loka fiereco „Ruhr-episkopo“, kiel ankaŭ la homoj de la Ruhr-regiono parolas pri la „Ruhr-episkopejo“.

Dosiero:Waphen.jpg Bild:karhengs.jpg 1. d-ro Franz Kardinal Hengsbach (1958–1991)
Dosiero:Waplu.jpg Bild:luthe.jpg 2. d-ro Hubert Luthe (1992–2002)
Dosiero:Wapgenn.jpg Bild:genn.jpg 3. d-ro Felix Genn (ekde 2003)


[redaktu] Ordinadepikskopoj

  1. Julius Angerhausen (1959–1986)
  2. Wolfgang Große (1968–1994)
  3. Dr. h. c. Franz Grave (ekde 1988)
  4. Franz Vorrath (ekde 1996)

[redaktu] Kapitulo

La kapitulo ests la senato de la episkopo, kiu subtenas lin ĉe la estrado kaj administrado de la episkopejo. Prezidanto de la kapitulo estas la preposto, kiu reprezentas la kapitulon eksteren kaj estras la kapitulkunsidojn. La membronombro ests nerekta kaj dependas de la grando de la episkopejo. La kapitulo havas 11 membrojn.

Al la taskoj de la prepostoj apartenas la solena diservo en la katedralo samkiel la administrado de la katedralposedaĵo. La kapitulo subtenas la episkopon en la estrado de la episkopo kiel memstara jura persono. En kelkaj aferoj ĝi havas aproban aŭ konsilan rajton. La Asinda kapitulo estis starigata per la papa buleo de la 25-a de oktobro 1959 por la 1-a de januaro 1960. Unu el siaj plej gravaj taskoj estas, post abdiko aŭ morto de episkopo elekti intertempan diocezan administranton kaj proponi al la papo liston de kandidatoj por la episkopa ofico. En la episkopejo Asindo, por kiu plie validas la Prusa Konkordato de 1929, la prepostoj krome havas la rajton elekti la episkopon.

[redaktu] Patronoj de la episkopejo

la ora Madono
la ora Madono
  • Ekde 1959 Maria estas adorata en la bildo de la ora Madono, sub la titolo „patrino de la bona konsilo“ kiel patronino de la episkopejo Essen.
  • Dua patrono estas la sankta Ludgero
  • La unua beatificiito estas ekde 2001 Nikolaus Groß.

[redaktu] Pilgrimejoj

  • Miraklobildo „patrino de la bona konsilo“ en la prepostejo St. Clemens, Oberhausen-Sterkrade
  • Maria-sanktaĵo en Bochum-Stiepel
  • Maria-sanktaĵo en la Asinda katedralo

[redaktu] Episkopeja subdivido

La episkopejo Asindo kiel sufraganepiskopejo de la arkiepiskopejo Kolonjo, subdividiĝas en jenajn naŭ urbajn kaj du subdistriktajn dekanatojn:

[redaktu] Urbodekanatoj

  • Bochum: dekanatoj Bochum-Mitte, Bochum-Ost, Bochum-Süd
  • Bottrop: dekanato Bottrop
  • Duisburg: dekanatoj Duisburg-Mitte, Duisburg-Hamborn, Duisburg-Ruhrort, Duisburg-Süd
  • Asindo: dekanatoj asindo-Mitte, Essen-Altendorf, Essen-Borbeck, Essen-Stoppenberg, Essen-Heisingen/Kupferdreh, Asindo-Rellinghausen, Asindo-Steele, Asindo-Werden [1]
  • Gelsenkirchen: dekanatoj Gelsenkirchen, Gelsenkirchen-Buer
  • Gladbeck: dekanato Gladbeck
  • Mülheim an der Ruhr: dekanato Mülheim
  • Oberhausen: dekanatoj Oberhausen, Oberhausen-Sterkrade/Osterfeld
  • Wattenscheid: dekanato Wattenscheid

[redaktu] Subdistriktaj dekanatoj

  • Altena-Lüdenscheid: dekanatoj Altena, Lüdenscheid
  • Hattingen-Schwelm: dekanatoj Hattingen, Schwelm

[redaktu] Monaĥejoj

  • Amigoniana-monaĥejo Gelsenkirchen
  • Servito- monaĥejo St.Maria ĉieliro, Gelsenkirchen-Buer
  • Augustiner Chorfrauen, Essen-Holsterhausen
  • Karmel „Maria in Not“, Kapitelberg, Essen-Stoppenberg
  • Premonstratenso-abatejo Duisburg-Hamborn
  • Redemptoristo- monaĥejo Bochum-Mitte (Innenstadt)
  • Cisterciano- monaĥejo Bochum-Stiepel
  • Franciskano- monaĥejo Bochum-Mitte, fermita 1998, paroko ankoraŭ ekzistas: (Pfarrgemeinde Christ-König)


[redaktu] Vidindaĵoj

[redaktu] Abatejo Hamborn kun abatejopreĝejo St. Johano Baptisto

La abatejo Hamborn estis fondata en la jaro 1136 kiel Premonstratenso-monaĥejo en Duisburg-Hamborn kaj estis ĝis 1806 Premonstratenso-konvento. Ĝi estis grave difektita dum la Dua Mondmilito,sed alo de la klostro origina el la 12-a jarcento restis konservata. Ekde 1959 refoje vivas Premonstratensoj en la malnova abatejo.

[redaktu] Baziliko St. Ludgero en Werden

Sur la grundmuroj de la monaxeja preĝejo fundata en la jaro 796 de la Frisa misiisto Ludgero en 1256 ekestis kiel lasta monumenta konstruaĵo de la Staufa romaniko en la Rejnlando la preĝejo de la princabatejo Werden. En ĝi estas la tombejo de la sankta Ludgero kaj trezorejo de grava eklezihistoria signifo.

[redaktu] Katedralo de Asindo

La katedralo de Asindo estas la centra preĝejo de la episkopo de Asindo kaj per tio la gepatra preĝejo de ĉiuj preĝejoj en la Ruhr-episkopejo. Ĝi rezistis ĉiujn strebadojn al kompleta modernigo de la Asinda urbocentro. Post forigo de la bombodamaĝoj hodiaŭ ĝi montras la saman aspekton kiel komence de la 14-a jarcento. Nedetruite la oktogona okcidenta verko, kiun pli novaj esploroj atribuas al la abatino Mathilde la 2-a, trastaris la militon. La Vestfala kompakta versio de frugotika halopreĝejo kuŝas sur la fudamentoj de la unua Asinda abatinopreĝejo, kies fundamentŝtonon metis la episkopo de Hildesheim, Altfrido, je 850 ĉe sia naskejo. Trifoje la preĝejo forbrulis, antaŭ ol en 1958 – restaŭrite und renovite – ĝi iĝis la katedralo de la Ruhr-episkopo. Ĝi loĝigas la plej altvaloran preĝejotrezoron el Otida tempo kun la plej malnova plenplastika Madono de la mondo, la miljara Ora Madono. Ĝi estis donacata al la abatinejo dum la regotempo de la Asinda abatinejo Mathilde la 2-a (+1011), nepino de la imperiestro Oto la Granda. La katedrala trezorejo enhavas multajn artaĵojn altrangajn el la epoko inter 980 kaj 1060


[redaktu] Sankta-Kruco-Preĝejo Bottrop

La impona ĉe la Sankta-Kruco-Preĝejo (Scharnhölzstraße) estas la arkitektura realigo de teologiaj-liturgiaj ideoj. Ĝi etendiĝas sur altarniĉo, plano kaj la formado de la fenestroj. La arkitekto, Rudolf Schwarz, komisiis la pentriston kaj fenestropentriston Georg Meistermann per la formado de la fenestroj. La centra elemento de la impona verko estas la sunspiralo kiel signo de la eterna lumo, kiu ŝajne elpelas la spektanton el la intero de la navo eksteren kaj male entiras lin de ekstere en la interon de la navo. En 1988 la preĝejo estis starigata sub monumentoprotektadon..

[redaktu] Sankta-Kruco-Preĝejo Gladbeck

Dosiero:Heilig Kreuz-Kirche Gladbeck-Butendorf.jpg
Sankta-Kruco-Preĝejo Gladbeck-Butendorf

Kadre de la anvancanta industriigo kaj loĝantoevoluo de la norda Ruhr-regiono en Butendorf, urboparto de Gladbeck, ekestis en la jaroj 1912 ĝis 1914 la Sankta-Kruco-Preĝejo kiel impona arkitektura verko de la malfrua novromaniko. La Kolonja arkitekto Otto Müller-Jena orientiĝis laŭ propra demonstrado je fruromanikaj konstruaĵoj kaj starigis sur bazilika longdomo kun du pli mallongaj laŭlarĝaj navoj grandegan dekangulan kupolon (dekagono) laŭ la modelo de la preĝejo Sankta Gereono en Kolonjo. Kune kun la libere stara sonorilturo (kampanilo) kaj la almetita parokestra domo la Sankta-Kruco-Preĝejo formas densan kaj el plejmalproksime videblan ensemblon. Ĝi staras ekde 1998 sub monumentoprotektado. Ankoraŭ antaŭ ol montriĝis la financkrizo de la episkopejo Asindo en la jaro 2004, la responsuloj de la Sankta-Kruco-Preĝejo klopodis pri alternativaj solvoj por la vivteno kaj konservado de la preĝejo. Post ĉ. dujaraj preparoj la paroka laika estraro fondis la Sankta-Kruco-Fondaĵon, kiu ricevis aprobon de la Monastera regdistriktestro d-ro Jörg Twenhöven je la 13. April 2003. La „Sankta-Kruco-Fondaĵo “ estis la unua aktuala fondaĵo tiaspeca en la episkopejo Asindo kaj en la malproksimeco de tiu. Esence estas, ke por la formado de la fondaĵkapitalo oni ne reekprenas eklezian propraĵon, sed nur uzis mondonacojn.

[redaktu] Kreuzweg Halde Haniel

Krucvojo kondukanta al la suprokruco de la ŝutmonto Haniel en Bottrop. Planita de Tisa von der Schulenburg. Ĉiujare dum Sankta Vendredo pli ol 10.000 kredantoj preĝas tie kun la Asinda episkopo.

[redaktu] St.-Lucio-Preĝejo Asindo-Werden

La preĝejo, konstruata en la jaroj 995 ĝis 1063 estis la unua preĝejo en Germanio sendependa de monaĥejo. Tiel ĝi estas la plej malnova parokopreĝejo norde de la Alpoj. Romanika halopreĝejo, en la apsido freskorestoj el la 11-a jarcento.

[redaktu] Magdalena-Kapelo Grotewiese

La malgranda Magdalena-Preĝejo en Grotewiese estas kvazaŭa pilgrimejo. La loko estas regula celo de lokaj grupoj, eksteraj vizitantoj kaj pilgrimoj. La 1863 konstruita Magdalena-Preĝejo situas enmeze de herbejoj kaj arbaroj en valo ĉe Meinerzhagen. Grotewiese havas multajn religiajn bildojn kaj simbolojn, kiuj konatigis la malgrandan komunumon trans la episkopejajn limojn: ĉirkaŭ la preĝejo estas paradiza ĝardeno kaj la malgranda bieno de la pastro. Multajn el la artaĵoj kreis artisto el Hattingen nome Egon Stratmann. Speciale vidinda estas la „Pinakoteko de la Graco“ ĉe la enirportalo de la preĝejo, la Magdalena-Statuo ĉe la orienta flanko de la tereno, la Francisko-Muro inter pastra domo kaj preĝejo, la Jakobo-Puto, la pastra domo kun la belaj Paskopentraĵoj ĉe la eksteraj muroj, la Martino-Kapelo trans la eta rivereto, la Estenberg-Kruco, anaslageto kaj ŝafejo ĉe la paŝtejo malantaŭ la Martino-Kapelo. Krome la Magdalena-Preĝejo estas multuzata geedziĝopreĝejo. En la koncepto por la estonteco de la episkopejo ĝi estos konservata kiel filialpreĝejo. Preĝejo kaj pastra domo staras sub monumentoprotekto.

[redaktu] Prepostejo St. Cyriakus Bottrop

En siaj komencoj la preĝejo konsistis el rondkonstruaĵo diametra je 10 metroj tute masonita el rompŝtonoj. Ĝis estis la unua ŝtona domo de la tiama setlejo (ĉ. 1000 p.K.). Inter 1419 kaj 1425 ekestis konstruaĵo,kun ĉ. 30 metrojn longa, rektangula navo, apsido kaj turo. La arkitekto Emil von Manger el Oelde kreis en 1861/62 halopreĝejon 43 metrojn longa kaj 22 metrojn larĝa en novgotika stilo. Ĝian nunan aspekton la preĝejo ricevis en 1966 post kompleta restaŭrado.

[redaktu] Monaĥopreĝejo Asindo-Stoppenberg

Trinava romanika kolonbaziliko el la jaro 1073, kiu origine apartenis al premonstrata monaĥejo kaj nun apartenas al 1961 ĝis 1964 konstruita monaĥejo de la senŝuaj karmelitaninoj. Vidinda estas la romanika baptopelvo en la preĝejo.

[redaktu] Ligoj kaj grupoj en la Episkopejo Asindo

  • BDKJ (Ligo de la Katolika Junularo)
  • KjG (Katolika Juna Komunumo)
  • DPSG (Germana Skoltaro Sankta Georgo)
  • Caritas
  • DJK (sporta ligo)
  • EEG (Eŭkaristiaj Honorgardoj)
  • Katolika Laborprenanto-Movado
  • Katolika Virinokomunumo de Germanio (kfd)
  • KKV (Katolikoj en Ekonomio kaj Administracio)
  • Kolping (katolikaj metiistoj)
  • Ruhr Wort (eklezigazeto de la Episkopejo Asindo)

[redaktu] Centra novstrukurigo de la Epikopejo Asindo kaj fermo de preĝejoj

Reiraj ekleziimpostoj (antaŭ ĉio pro la longdaŭra struktura kaj ekonomia krizoj en la Ruhr-regiono kaj pro la impostreformoj), malleviĝaj katolikonombroj(reiro de la membronombroj inter 1960 kaj 2005 je ĉ. triono) samkiel mankaj pastroj ekigas la Episkopejon Asindo al fundamenta ŝanĝo de la episkopeja strukturo. La proceso de la formado de kunlarorligoj kaj fuzioj de parokoj kondiĉis partoprenon, komprenemon kaj volontecon flanke de la parokoj. Vide al pliakriĝo de la krizo la episkopo forlasis tiun koncepton kaj anoncis gravajn ŝanĝojn sur ĉiuj tavoloj de la episkopejo.

  • Ĉefvikariato

La nova ĉefvikariato konsistos ne plu el naŭ, sed el kvar decernatoj (objektaj terenoj) kun redukta nombro de kunlaborantoj.

  • Meza tavolo / komunumligoj

La t.n. meza tavolo plejparte estos dissolvata. La parte pli ol 80 jarojn ekzistaj komunumligoj en la urboj kaj subdistriktoj de la episkopejo estos iom post iom ĉesigataj ĝis 2009 kaj iliaj funkcioj (financa, persona kaj nemoveblaĵa administracioj de la parokoj, subtenantoj de kleraj kaj junularaj institucioj) estos transdonataj al aliaj organizaĵoj.

  • Klerigejoj

La klerigejoj en la episkopejo estos kunigataj en la kooperativo Katholische Erwachsenen- und Familienbildung im Bistum Essen gGmbH fondita en 2005. Je la 1-a de januaro 2006 jam la dungitoj de la plenkreskulaj klerigejoj estis transigataj en la kooperativon, kaj komence de 2007 sekvos la familiklerigejoj (ĝis nun subtenataj de la komunumligoj resp. de unu paroko). Ĝisfine de 2007 la nombro de dungitoj kaj de starejoj malpliiĝos.

  • Interkonsilejoj

La ekleziaj interkonsilejoj (geedza kaj viva konsiliĝoj kaj telefona animzorgado) ricevas malpli da financoj, estas malgrandigataj kaj meze de 2007 fordonota al alia eklezia subtenanto.

  • Fremdlingvaj komunumoj

La ekleziaj dungitoj de la fremdlingvaj katolikaj komunumoj en 2007 estos transigataj al novfondenda diocezan asocion.

  • Parokoj

Tavole de la parokoj la „estontkoncepto“ ĝis fine de 2008 intencas strukturan ŝanĝon en la episkopejo, laŭ kiu la tiutempe ĉ. 270 parokoj de la episkopejo estos kunprenataj al 'grandparokoj' kun po ĉ. inter 16.000 ĝis 40.000 parokanoj. La estontaj parokoj kunmetiĝas el diferenca nombro de ĝisnunaj parokoj – nun komunumoj.

96 preĝejoj – proksimume ĉiu kvara en la episkopejo – havas la statuson kiel t.n. „plia preĝejo“. Tiuj ĉi estonte ne plu ricevos monrimedojn el ekleziimpostoj – nek por la dungitaro nek por la konstruaĵoj. Ne ekzistas devigaj pretendoj pri tio, kio okazos kun la „pliaj preĝejoj“ postfine de sia sakrala uzo. tamen oni konsentas, ke la posta uzo ne difektu la dignon de estinta Dia domo. Alikonstruo por loĝoceloj same penseblas kiel uzado per aliaj kristanaj konfesikomunumoj. Se tia uzadebleco ne troviĝas, malkonstruo kaj vendado de la tereno estas evidentaj.

La strukturajn ŝanxojn akompanas malaltigo de la pagoj al la parokoj, kaŭzanta la perdon de multaj laborlokoj; ekz. de preĝejservantoj, orgenistoj, paroksekretarioj, domzorgistoj.

La katolikaj infanvartejoj de la parokoj estas kunprenita en episkopejovasta celligo. ekde 2006 ĝis fine de 2008. Ĉ. 100 infanvartejoj estas.

La Episkopejo Asindo provas plenumi la amasan personaroredukton pleje akordiĝeme. Lige kun tio ĝi sekvas politikon de malferma, „sincera“ informado.

[redaktu] Ligiloj

Aliaj lingvoj
Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu