Francisko la 1-a (Aŭstrio)
El Vikipedio
Francisko la 2-a Jozefo Karlo (germane Franz II. Joseph Karl [Franc dea cvajte jozef karl]) naskiĝis je la 12-a de februaro 1768 en Florenco kaj mortis je la 2-a de marto 1835 en Vieno. Li estis la lasta imperiestro de la germana Sankta Romia Imperio (1792–1806) kaj la unua imperiestro, Francisko la 1-a, de Aŭstrio (1804–1835). Krome li estis
Francisko antaŭvidis la dissolvon de la Sankta Romia imperio; tial li transportigis la imperiajn insignojn al Vieno kaj en 1804 deklaris sin imperiestro de Aŭstrio. Kiam en 1806 Napoléon Bonaparte devigis lin rezigni pri la sankt-romia imperiestreco, tamen restis al li la aŭstria. Ĝin portis ankaŭ tri liaj posteuloj.
Jure la proklamo de aŭstria imperio estis kontraŭ la leĝoj de la Sankta Romia Imperio; la du ne povis kunekzisti. Fakte tamen Francisko dum du jaroj havis du imperiestrajn titolojn, de la Sankta Romia Imperio kaj de Aŭstrio.
Francisko ne estis tre energia politikisto, sed lasis la diplomation al sia kanceliero Metternich.
Francisko firme kredis je la dia legimiteco de sia dinastio. Tial li permesis, ke postsekvu lin lia filo Ferdinando la 1-a, kiu evidente ne taŭgis kiel regnestro kaj ricevis la "honoran" nomon "Ferdinando la Bonkora". Sed Metternich servis ankaŭ Ferdinandon kaj komence eĉ ties nevon kaj posteulon Francisko Jozefo la 1-a. Pri sia persono Francisko estis relative liberala kaj, kontraŭe al tiutempaj kutimoj, ofte surmetis civilajn vestaĵojn anstataŭ uniformon.
Dum lia regado, en 1797, ekestis la unua versio de la "popola himno" de Aŭstrio, kies melodion verkis Joseph Haydn. La unua teksto komenciĝis per la vortoj "Gott erhalte Franz, den Kaiser" (Dio protektu Franciskon, la imperiestron).
Antaŭulo Leopoldo la 2-a 1790-1792 |
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio 1792-1806 |
Posteulo (Imperio dissolvita) |
Antaŭulo – |
Imperiestro de Aŭstrio 1804–1835 |
Posteulo Ferdinando la 1-a 1835–1848 |
Antaŭulo Leopoldo la 2-a 1790-1792 |
Reĝo de Bohemio 1792-1806 |
Posteulo Ferdinando la 5-a 1835–1848 |
Antaŭulo Leopoldo la 2-a 1790-1792 |
Reĝo de Hungario 1792-1806 |
Posteulo Ferdinando la 5-a 1835–1848 |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Biografio
Francisko la 2-a (1792 – 1835), kiel aŭstria imperiestro Francisko la 1-a.
- li naskiĝis la 12-an de februaro de 1768.
- gepatroj: Leopoldo la 2-a de Loreno – imperiestro romia, Mario Luiso Bourbona – filino de Karolo la 3-a Hispana.
- imperiestro romia kaj aŭstria, apostola reĝo hungara, princo-elektisto kaj reĝo ĉeĥa kaj reĝo germana, galizia-lodomeria, lombardia, kroatia, slovenia kaj dalmatia, arkiduko aŭstria kaj duko salcburga, karintia, milana, stiria, krajna, silezia, transilvania, serbia, venecia, luksemburgia, brabanta, limburka, parma, modena, toskana kaj mantua, margrafo moravia kaj grafo tirola, gorizia, tridenta, istria kaj flandra kaj hereda grafo el Habitsburk kaj Kiburk.
- li parolis latine, itale, france, germane.
- 1768 – 1784 li estis edukata en kortego de sia patro-grandduko Petro la 1-a Leopoldo.
- 1784 – 1788 li estis edukata en kortego de sia onklo Jozefo la 2-a.
- 1786 li fariĝis kronprinco de la monarĥio.
- la 6-an de januaro de 1788 geedziĝo al Elizabeto Vilemino, filino de duko Vitenbergio.
- 1789 Jozefo la 2-a sendis lin batali kun generalo Laŭdon kontraŭ turkoj.
- la 17-an de februaro de 1790 Elizabeto Vilemino mortis dum nasko de infanon.
- la 15-an de aŭgusto de 1790 geedziĝo al Mario Terezio Napola, filino de Ferdinando la 1-a, reĝo de Ambaŭ Sicilioj.
- la 14-an de februaro de 1791 naskiĝo de filino Mario Luiso (edzo Napoleno la 1-a).
- 1791 la patro nomis lin kunreganto.
- la 1-an de marto de 1792 li surtroniĝis sur aŭstria, hungara kaj ĉeĥa tronojn.
- la 20-an de marto de 1792 Francio proklamis militon al Francisko Lotrina, reĝo ĉeĥa kaj hungara. En tiu ĉi jaro komenciĝis la 1-a milito kontraŭ Francio, kiu finiĝis en la jaro 1797. Al flanko de Aŭstrio aliĝis Rusio, Prusio kaj Sardinio.
- julio de 1792 en Frankfurto ĉe Majno okazis lasta kronado je romiagermana imperiestro.
- la 9-an de aŭgusto de 1792 kronado de Francisko la 2-a kiel ĉeĥa reĝo. En Bohemio li regis kiel Francisko la 2-a. (Lia avo Francisko la 1-a Stefano lasis ja la plenan regadon al sia edzino Maria Teresia, sed li estis kronita al ĉeĥa reĝo. Kaj pleje li estis ankaŭ ĉeĥa princo-elektisto.)
- la 12-a de aŭgusto de 1792 kronado de Mario Terezio Napola kiel ĉeĥa reĝino.
- la 20-an de septembro de 1792 per batalo ĉe Valmo estis haltigita antaŭenpaŝo de la aŭstriaj soldataroj tra interno de Francio.
- februaro de 1793 Francisko malpermesis agadon de kiaj ajn societoj (timante antaŭ disvastigado de la ideoj de franca revolucio).
- 1793 naskiĝo de kronprinco Ferdinando (edzino Mario Anno Savoja).
- 1794 generalo Napoleono konkeris Belgion.
- 1794 naskiĝo de filino Karolino Leopoldino (ŝi mortis en 1795).
- 1795 naskiĝo de filino Karolino Ludoviko (ŝi mortis en 1799).
- 1795 en la alia imperiestra palaco, Luksemburgo, okazis soleno de la naskiĝtago de la imperiestrino. Aleksandro Leopoldo, frato de la imperiestro kaj hungara palatino, provis produkti piroteknikaĵon. Sed li ne priregis la situacion kaj preskaŭ li eksplodigis la kastelon, li mem mortis post kelke da horoj pro gravaj brulvundoj.
- 1795 Aŭstrio partoprenis en la tria divido de Pollando akirinte la t.n. okcidentan reĝlandon galizian. (La dua divido de Pola reĝlando okazis en la jaro 1792 baldaŭ post eksplodo de la milito kaj partoprenis ĝin Prusia reĝlando de Frederiko Vilemo la 4-a kaj Rusia imperio, kies sekvo estis, ke helpo de tiuj ĉi ŝtatoj en la milito estis tre malgranda kaj la tuta pezo de la milito kuŝis sur Aŭstrio.)
- 1796 Joseph Haydn komponis laŭ deziro de Francisko la t.n. imperiestran himnon.
- la 17-an de oktobro de 1797 post vico da etaj bataloj, en kiuj la aŭstriaj soldataroj estis malvenkitaj, Francisko la 2-a estis devigita subskribi pacon en Campo Formio, per kiu Aŭstrio perdis dukolandon Luksemburgion kaj reĝlandon Lombardion. Poste estis permesite al li anekti venecian respublikon, sed kio estis nur malgranda profito.
- 1797 naskiĝo de filino Leopoldino (imperiestrino brazila).
- 1798 naskiĝo de filino Mario Klementino.
- 1799 naskiĝo de filo Jozefo Francisko (li mortis en 1807).
- 1799 – 1801 la 2-a milito kontraŭ Francio. En la flanko de Aŭstrio staris nun Anglio, Sardinio kaj regiono Napolo, Rusio kaj Turkio.
- 1800 inter la aliancanoj okazis konfliktoj kaj Aŭstrio restis en la bataloj denove soliĝinta. En la sama jaro Napoléon Bonaparte diserigis ĝin en batalo ĉe Marengo.
- la 9-an de februaro de 1801 Aŭstrio fermis kun Francio pacon en Lunevilo, kiu konfirmis staton el la lasta milito.
- 1801 naskiĝo de filino Karolino Ferdinandino (reĝino saksia).
- 1802 naskiĝo de filo Francisko Karolo (edzino Sofio Wittelsbaĥa).
- 1804 naskiĝo de filino Mario Anno.
- la 11-an de aŭgusto de 1804 Francisko la 2-a akceptis titolon de „imperiestro aŭstria“. Napoléon Bonasparte nome la saman jaron proklamis sin kiel imperiestro franca. Napoleono la 1-a ne volis plu lasi la titolon de la imperiestro romia al Lotrinanoj kaj li intencis aligi okcidentan parton de Germanio al Francio kaj potencigi ties postenon pro ŝanĝo de titolo el la imperiestro romia je la imperiestro franca. Samtempe li devigis la germanajn regantojn al ŝanĝo de princo-elektistaro tiel, por ke al Francisko estis klare, ke elektado de plua Lotrinano ne estas ebla.
- 1805 naskiĝo de filo Johano Nepomuka (li mortis en 1809).
- 1805 eksplodis la 3-a milito kontraŭ Francio konsistanta el tri bataloj.
- septembro de 1805 per batalo ĉe Ulmo, kie la aŭstriaj soldataroj estis malvenkitaj, en la fakto pereis Sankta Romia Imperio de la nacio germana.
- la 22-an de oktobro de 1805 angla admiralo Nelson venkis Francion en surmata batalo ĉe Trafalgaro (sed li mem estis mortigita dum ĝi, kiam kanonkuglo diserigis lian pelvon.)
- la 13-an de novembro de 1805 imperiestro Napoleono enmarŝis frunte de siaj soldataroj ĝis Vieno kaj li ekloĝis ĉi tie en la imperiestra palaco Schönbrun. La imperiestra familio devis rifuĝi ĝis Hungara reĝlando.
- la 2-an de decembro de 1805 en batalo ĉe Slavkov en Moravio renkontiĝis soldataroj de tri imperiestroj. Napoleono la 1-a ĉi tie venkis Franciskon la 2-an kaj rusan imperiestron Aleksandron la 1-an.
- la 26-an de decembro de 1805 Aŭstrio perdis per paco en Bratislavo regionon Venecio, Tirolon, Istrion, Dalmation kaj Voralberion.
- la 2-an de aŭgusto de 1806 Francisko la 2-a proklamis pereon de la romia imperio renovigita de imperiestro Karolo la Granda en la jaro 800. Ekde tiu tempo li uzis nomon Francisko la 1-a imperiestro aŭstria.
- la 13-an de aprilo de 1807 naskiĝo de filino Amalio Terezio – ŝi mortis la saman tagon eĉ kun la patrino Mario Terezio Napola.
- la 6-an de januaro de 1808 geedziĝo al Mario Ludovikino Este-Modena.
- 1809 Aŭstrio provis eluzi problemojn de Napoléon Bonaparte en Hispanio, kien li surtronigis kiel reĝon sian fraton Jozefon kaj ĝi proklamis al Francio militon komune kun Anglio.
- la 6-an de julio de 1809 post tio, kiam Karolo, frato de la imperiestro, venkis en batalo ĉe Asperno, venis malvenko en batalo ĉe Valgramo.
- la 14-an de oktobro de 1809 Napoleono, kiu jam duafoje ekloĝis en la konkerita Vieno, li subskribis en palaco Schönbrun pacon, per kiu Aŭstrio perdis Okcidentan Galizion, Terston kaj Slovenion.
- la 11-an de marto de 1810 Napoleono edziĝis al Mario Luiso, filino de Francisko la 2-a.
- 1810 la imperiestrino forveturis en banlokan urbon Karlovy Vary por kuraci ĉi tie tuberkulozon.
- 1812 por ĉedanuba monarĥio komencis definitive validi nomo la imperio aŭstria. La ŝtatemblemo estis dukapa aglo, eksa simbolo de romia kaj antaŭe ankoraŭ de Bizanca imperio.
- la 12-an de julio de 1813 en Prago okazis kongreso kun ĉeesto de tri imperiestroj. Tio estis provo repaciĝi post tio, kiam Napoleono estis en la jaro 1812 en Rusio malvenkita. Sed la regantoj ne interkonsentis.
- la 30-an de aŭgusto de 1813 Napoleono estis malvenkita en batalo ĉe Chlumec.
- la 19-an de oktobro de 1813 definitiva malvenko de la francaj soldataroj ĉe Leipzig.
- 1815 en Vieno okazis packongreso de eŭropaj nacioj, en kiu estis reguligitaj limoj de ŝtatoj. Aŭstrio reakiris reen Lombardion, regionon de Venecio, Slovenion, Tirolon, Dalmation, Istrion, Salcburgon, Toskanion kaj Modenon. Por Mario Luiso, edzino de Napoleono, Francisko la 2-a ricevis Parmon, kien la eksa imperiestrino transloĝiĝis, dum ŝia filo, la romia reĝo Napoleono la 2-a, nomata Agleto, estis loĝigita en Vieno. Li ricevis titolon duko zakupa kaj novan nomon Francisko Karolo Jozefo.
- 1815 – 1835 la gvidado de aŭstria politiko fakte transiris al ministro Metternich, ĉar Francisko estis grave malsana.
- la 7-an de aprilo de 1816 mortis imperiestrino Mario Ludovikino je tuberkulozo.
- la 10-an de novembro de 1816 Francisko la 2-a edziĝis kvarfojon, nome al Karolino Augustino (filino de bavaria reĝo Maksimiliano Jozefo).
- 1826 estis eldonita nova pragmata sankcio pleniganta devenan dokumenton de Karolo la 6-a je precize destinitaj agoj en demandoj de sekvanteco.
- 1832 Francisko la 2-a invitis ĝis Aŭstrio la eksan reĝon Karolon la 10-an kaj li loĝigis lin en Praga burgo.
- 1832 mortis Napoleono la 2-a, nepo de Francisko kaj filo de Napoléon Bonaparte. Li estis grave malsana je bronkoj, sed pro la politika situacio li ne povis forveturi ien al maro, kie lia sanstato povus pliboniĝi.
- la 2-an de marto de 1835 imperiestro Francisko mortis je pneŭmonio.