Historio de Ukrainio
El Vikipedio
... En Ukrainio establiĝis centra asembleo (Rada) la 17-an de marto 1917, kiu la 23-an de junio deklaris la memdecidrajton (tion rekonas la rusa registaro fine de la monato) kaj la 20-an de novembro la Ukraina Popola Respubliko. La registaro de bolŝevistoj rekonas la suverenecon de Ukrainio la 17-an de decembro, sed la tutukraina sovetkongreso en Ĥarkivo (24-a ĝis 25-a de novembro ) deklaras la asembleon neleĝa kaj proklamas Sovet-Ukrainion (dumtempe la bolŝevistoj ricevas 5,9 % en la kijeva duma-elektoj). La Ruĝa Armeo komencas atakon la 8-an de januaro 1918. La 24-an de januaro la asembleo proklamas Ukrainion sendependa. La novan ŝtaton rekonas la centraj ŝtatoj (Germanio kaj Aŭstrio-Hungario ) en aparta paco, februare.
La germanoj – enmarŝantaj Ukrainion post la Traktato de Brest-Litovsk – malfondas la asembleon la 28-an de aprilo. En orienta Ukrainio la donaj kozakoj deklaras sendependecon. Post la kolapso de la potenco de la centraj ŝtatoj fondiĝas la registaro de Sovet-Ukrainio (Moskvo, 20-an de novembro, 1918) kaj Ukraina Direktorio de Simon Petljura (Belaja Cerkov, la 14-an de decembro). La ruĝa armeo okupas la 3-an de januaro 1919 Ĥarkovon, la 6-an de februaro Kijevon. La Direktorio petas la helpon de Entento, alianciĝas kun la Okcident-Ukrainia Respubliko (okupata de Pollando). Poste, la 23-an de aprilo 1920, interkonsentas Petljura – post transcedo de teritorioj kaj akcepto de konfederacio – kun la pola gvidanto Jozefo Pilsudski. La direktorio malfondiĝas la 20-an de novembro post la fino de la pola-rusa milito.
Jure oni ĉesisgis la pli ol 300 jaran rusan (moskvan) jugon en Ukrainio la 24an de Aŭgusto 1991, kiam ukraina parlamento Verĥovna Rada akceptis Akton de Sendependeco, kiu estis subtenita fare de ukraina popola per pli ol 80% da voĉoj la 1an de Decembro 1991.
...
La suverena kortumo de Ukrainio nuligas en 2004 la rezultojn de la prezident-elekto, kaj diras ke nova elektado okazos la 26-an de decembro.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Historio de Eŭropo | ![]() |
---|---|
Albanio • Andoro • Aŭstrio • Belgio • Belarusio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Islando • Italio • Kroatio • Latvio • Litovio • Makedonio • Malto • Moldavio • Monako • Nederlando • Norvegio • Pollando • Portugalio • Rumanio • Rusio • San-Marino • Serbio • Slovakio![]() |