Historio de Albanio
El Vikipedio
Historio de Albanio komenciĝas jam en la tempoj de ties antikvo, miloj da jaroj antaŭ Kristo.
Enhavo |
[redaktu] Komencoj
Iliroj, kiuj estas konsiderataj kiel fondintoj de hodiaŭa Albanio, konkeris ĝin iam ĉirkaŭ la jaro 2000 a. K. Temis prila unua dokumentita loĝigo. Tiama tribo portis nomon Albanoi, do ĝi donis al la lando ties nomon.
[redaktu] Antikvo
Ilirojn pli poste komencis forpuŝi grekoj, iliaj unuaj loĝigoj komencis aperi iam en la 7-a jarcento ĝis la 8-a jarcento antaŭ Kristo.
El tiu tempo ekz. devenas ankaŭ Butrint, urbo sude de la lando, kiu estas hodiaŭ memorigaĵo de UNESKO. Sed iliraj reĝlandoj ekzistis ankaŭ ankoraŭ eĉ en la 3-a jarcento antaŭ Kristo; kaj senĉese ili rivalis kontraŭ grekoj. Unuiĝinto de multaj iliraj regantoj fariĝis reĝo Agron, kiu priregis antaŭ fino de 3-a jarcento a. K. regionojn en nordo de la hodiaŭa Albanio, Montenegro kaj Hercegovino. Sed post lia morto romianoj venkis lian sekvanton.
Grekoj, kiuj okupis la landon poparte; ekde la 2-a jarcento a.K. ĝis periodo de rompo de erao. Romia imperio ebligis sur teritorio de la hodiaŭa Albanio evoluon kaj subpremis interklanajn disputojn. Estiĝis havenoj, multaj fortikaĵoj, akveduktoj kaj ŝoseo Via Egnatia. Oni minis kupron, arĝenton kaj asfalton. Sur Skadara lago kaj Oĥrida lago estis praktikata fiŝkaptado kaj oni kulturis ankaŭ vinon.
Fine de la 4-a jarcento disvastiĝis en la landon ankaŭ kristanismo. Post divido de la regno Albanio apartenis al Bizanca imperio.
[redaktu] Mezepoko
Sed bizancan influon komencis endanĝerigi Bulgario kaj pli poste pluaj ŝtatoj, ĉefe de nordo Raŝko, Zeto kaj Venecia respubliko. Kelkfoje sur la teritorion de nuntempa Albanio invadis ankaŭ barbaroj.
En interŝanĝo de la 12-a kaj la 13-a jarcento estiĝis la unua albana ŝtata formacio, tio estis Arbeŝa princlando. Senĉesa militado kaŭzis ampleksajn migradojn de la loĝantaro, kiu fuĝis aŭ al sudo de la lando aŭ al Apenino. En la 20-aj jaroj ĝis la 30-aj jaroj de la dekkvina jarcento komencis iom post iom priregila landon osmanidoj, sed Gjergj Kastrioti Skanderbeg el Krujë, starigis kontraŭ ili, kiu kapablis sukcese por 20 jaroj intertempe forigi ilin influon.
Osmanidoj fine regis en Albanio dum pluaj centoj da jaroj; ili forpuŝis la kristanismon en montarojn kaj enpraktikigis islamon kaj ankaŭ propran kulturon. Dum en la 19-a jarcento okazis en la ĉirkaŭa Eŭropo evoluo, Albanio fariĝis malprogresiĝinta lando kun alta kvociento de analfabeteco (preskaŭ ĉiuj virinoj estis nekleraj) kaj preskaŭ kun nenia industrio.
Kontraŭ la osmanida superregado eksplodis diversaj ribeloj; inter la jaroj 1756 kaj 1831 akiris en nordo de la lando potenco familio de Buŝatlioj, inter la jaroj 1787 kaj 1822 poste Ali paŝao Tepelena priregis la sudon de la lando. Ekde duono de la 19-a jarcento ekzistis jam albana nacia movado, en interŝanĝo de la 70-aj jaroj kaj la 80-aj jaroj de la sama jarcento agadis ankaŭ Ligo de Prizren, unu el naciaj organizaĵoj, kiu postulis ĉe sultano aŭtonomion de la lando.
[redaktu] Sendependeco kaj la unua mondmilito
Albanio proklamis la 28-an de novembro 1912 sendependecon kaj ĝi fariĝis respubliko. Postulo por krei aŭtonomian ŝtaton, kiun prezentis reprezentantoj de la lando al la osmanidaregistaro, ties ministroj akceptis. La 17-an de decembro 1912 poste eŭropaj potencoj agnoskis al la lando aŭtonomian statuson sub suvereneco de osmanida sultano. En Londono estis ankaŭ la 29-an de julio 1913 subskribita packontrakto, kiu jam destinis Albanion definitive kiel sendependan ŝtaton.
Sed nelonge post tiu ĉi liberigo eksplodis la unua mondmilito kaj eĉ Albanio fariĝis unu el batalejoj de tiu ĉi konflikto. Mallongtempe post ties finigo okazis signifa ŝanĝo; ĉefurbo de la respubliko estis transŝovita el Duraso (albane Durrës) ĝis Tirano, tiam dudekmila urbo.
[redaktu] Intermilita periodo
En la jaro 1924 eksplodis en la urbo revolucio, sed kiu ekkreis monarkion; inter la jaroj 1924 kaj 1939 regis reĝo Zog la 1-a. Por surtronigi lin helpis jugoslavaj fortoj.
Sed Zog mallongtempe post tio, kiam li komencis regi, turniĝis al Beogrado per la dorso kaj li komencis kunlabori kun Mussolini. Tiun ĉi aliancon (apartenis en ĝin ankaŭ Hungario, Rumanio kaj Bulgario), kiu estis celita ĝuste kontraŭ Jugoslavio, fine malhelpis influo de eŭropaj potencoj.
Ekde la jaro 1928 Zog la 1-a proklamis la landon reĝlando, kies li fariĝis reĝo.
[redaktu] La dua mondmilito
En la jaro 1939 Albanion okupis faŝisma Italio komune kun Germanio, kiuj ĉi tie restadis ĝis la jaro 1944. Dum kunĉeesto de albana komunista partio formiĝis kontraŭfaŝisma partizana movado, kiu liberigis en la jaro 1944 la landon. Frunte staris Enver Hoĝa, tiu akiris inter homoj grandegan ŝatateco kaj li fariĝis granda aŭtoritatulo. Tuj kiam finis la bataloj, Albana partio de laboro (albane Partia e Punës e Shqipërisë PPSH) akiris potencon kaj komencis fari komunismajn reformojn.
[redaktu] Popolrespubliko
Jam ekde fino de la jaro 1944 komunistoj povis reguli internacian komercon kaj fabrikadon en la lando - tiuj ĉi ŝanĝoj aranĝis intertempa registaro, kiu regis en la lando ĝis baloto en decembro de la sekvinta jaro. Sed nur kandidatlisto de Demokrata fronto (kreis ĝin en la fakto anoj de komunisma rezistmovado) estis allasita al la baloto, ceteraj partioj ne povis kandidati. La balotrezultoj fine finis per 92% venko de komunistoj.
Tiuj tuj nuligis monarkion kaj proklamis popolan respublikon. Printempe de la sama jaro estiĝis nova registaro, kies prezidanto fariĝis Enver Hoĝa, kiu havis ankaŭ funkciojn de kelkaj ministroj (eksterlando, defendo).
Inter la jaroj 1946 kaj 1947 okazis plu naciigo, forigitaj tiel estis italaj kaj germanaj bankoj, fabrikoj kaj uzinoj. La ŝtato komencis kontroli ĉiun internacian komercon. Ankaŭ estis akceptita nova leĝo pri parcela reformo - elproprietigita estis plimulto da grundo, kiu apartenis al privataj personoj (temis pri triono de la areo de la tuta lando), al kamparanoj estis donita grundo sole ĝis certa grandeco.
La 1-an de novembro 1946 estis aprobita konstitucio, estiĝinta laŭ Sovetunio kaj jugoslava modelo, en kiu la lando proklamis konstruadon de socialismo. Novaj reguligoj tiel certigis potencon al la reganta partio forigante eĉ krom fremdaj kapitalistoj ankaŭ et-mezklason, kiu proprumis multe da diversaj entreprenoj.
Albanio unue kunlaboris kun Sovetunio de Stalin kaj Jugoslavio. Estis fermitaj kelke da kontraktoj inter Tirano kaj Beogrado, dank' al kiuj albanoj akiris jugoslavajn teknologiojn por siaj krudmaterialoj. Dum certa tempo oni ankaŭ konsideris kun enmembrigo de la lando rekte en Jugoslavion aŭ en ian balkanan federacion, kies parto estus ankaŭ Bulgario. Sed fine la gvidantaro en Tirano agnoskis jugoslavajn pagojn por eksporto kiel tre malaltaj, kaj ĝi finis sian kunlaboradon kun sia norda najbaro. Post la morto de Stalin kaj kondamno de lia kulto de personeco malvarmiĝis ankaŭ rilatoj kun Sovetunio; reprezentantoj de PPSH markis novan politikon de Ĥruŝĉov kiel trompigado de homamasoj kaj revanŝismo. Same simile en Sovetunio estis komencita kontraŭhoĝa kampanjo. Albana popolrespubliko tiel falis en izolecon.
[redaktu] Kunlaborado kun Ĉinio kaj ekonomia falo
La lando kaj ties ekonomio iom post iom reorientiĝis al nova partnereco kun Ĉinio. Je protesto kontraŭ okupacio de Ĉeĥoslovakio en aŭgusto de 1968 la lando poste eksaniĝis ankaŭ el Varsovia Pakto. Enkadre de Kultura revolucio, okazinta ĵus en Ĉinio, Albanio proklamis sin kiel la unua ateista lando en la mondo kaj malpermesis religion; kredantoj estis dure sankciataj per multjaraj punoj, moskeoj kaj preĝejoj estis malkonstruitaj. Kolektivigo en agrikulturo atingis eĉ tiujn plej forajn vilaĝojn.
La kunlaborado kun Ĉinio estis fine interrompita en duono de la 70-aj jaroj, kaj tio ĵetis la landon jam en absolutan izolacion. Ekonomia situacio abrupte malboniĝis, ekonomiko staris sur eksporto de krudmaterialoj, da kiuj havis la lando sufiĉe, kaj importon de ĉiu pli komplika tekniko. Dum ĉiu baza varo estis tre malmultekosta kaj alirebla, ĝuste tekniko fariĝis varo tre multekosta, por plimulto da loĝantoj tiuj ĉi kostoj prezentis eĉ kelke da monataj salajroj. Persona aŭtomobila trasporto devis esti rilate al manko de brulmaterialoj malpermesita, kio fakte malaltigis ankaŭ pretendojn por la konstruado de landvoja infrastrukturo.
En la jaro 1976 estis proklamita nova konstitucio, en kiu la lando definis sin kiel popole socialisma respubliko. Timante antaŭ armea interveno kaj el okcidento kaj el oriento, la reĝimo konstruis centmilojn da betonaj fuortoj, kiuj staras en la lando ĝis hodiaŭ.
[redaktu] Transformado kaj vojo al kapitalismo
Post la morto de Enver Hoĝa en la jaro 1985 kreskis kun senĉese malboniĝanta situacio en la lando streĉo; opozicio, kiu krom postulo de demokratio de okcidenta tipo volis ankaŭ liberecon de religia konfesio, komencis esti senĉese pli forta. Loĝantoj ankaŭ esprimis malkontentecon eĉ kun internacia izolado de la lando.
En la jaro 1990 okazis multaj kontraŭregistaraj manifestacioj, dum kiuj oni postulis fari supre menciitajn ŝanĝojn. La registaro fine estis alpremigita por fari multajn cedojn; en julio de 1990 estis ŝanĝitaj leĝoj kaj estis ebligita kandidateco de sendependaj (sed de la ŝtato anticipe aprobitaj) kandidatoj aŭ estis permesitaj malgrandaj privataj entreprenoj.
Sed la opozicio ne kontentiĝis kun tio kaj postulis liberan baloton. Dum granda manifestacio la 9-an de decembro 1990 CK de PPSH fine konsentis kun legalizo de opoziciaj politikaj strukturoj. Tuj poste la protestantoj destinis Demokratan partion de Albanio, mallongtempe post tio estiĝis ankaŭ pluaj partioj de demokrata tipo.
[redaktu] Nuntempo
Nuntempe en la lando evoluas ĉefe infrastrukturo kaj turismo; post longaj dekjaroj, kiam ne estis permesita aŭtomobila transporto, post ties enpraktikigo en la jaro 1999 montriĝis la ekzistanta sistemo de ŝoseoj absolute subdimensiita. Tial estas konstruataj asfaltaj landvojoj kaj aŭtostradoj.
Kun internacia partopreno estiĝas multe da firmaoj, okazas rekonstruo de malnovaj centrejoj de urboj. Evoluas ankaŭ turismo; konstruataj estas pluraj hoteloj, ĉefe en sudo de la lando en regiono nomata Albana riviero. La lando klopodas eniri en Eŭropan Union en horizonto de la jaro 2014.
Historio de Eŭropo | |
---|---|
Albanio • Andoro • Aŭstrio • Belgio • Belarusio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Islando • Italio • Kroatio • Latvio • Litovio • Makedonio • Malto • Moldavio • Monako • Nederlando • Norvegio • Pollando • Portugalio • Rumanio • Rusio • San-Marino • Serbio • Slovakio • Slovenio • Svedio • Svislando • Turkio • Ukrainio • Vatikano |