Irlando (insulo)
El Vikipedio
- Ĉi tiu artikolo temas pri la insulo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Irlando.
Irlando (irlandlingve Éire [EE-re]; angllingve Ireland [AJ-a-land]) estas unu de la insuloj el la Insularo de la Norda Atlantiko, kiu troviĝas okcidente de Britio, de kiu la Irlanda Maro apartigas ĝin. Ĝi enhavas la provincojn de Ulstero, Lenstero, Munstero kaj Konaĥto. La insulo etendiĝas sur 84 421 km² kaj enhavas la Respublikon Irlando (70 273 km²; ĝi okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj Nord-Irlandon (13 843 km²; ĝi okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la Unuigita Reĝlando).
La centro de Irlando estas malalta, je ĉ. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ĉirkau la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas Corrán Tuathail (Carrantuohill) (1.040m), ero de la montaro Macgillicuddy's Reeks en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ĝis la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super Limeriko; ĝi estas uzata por hidroelektre generi elektron.
La malaltejaj ŝlimejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksiĝas kun fertilaj kalkŝtonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ĉefa okupo. Ĉar egaj provizoj de ter-karbo mankas al Irlando, la ŝlimejoj estas gravaj fontoj de brulaĵo, kiel torfo.
La klimato estas milda, malseketa kaj ŝanĝema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ĝis 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj.
[redaktu] Demografio
Irlando estas lando kies religio (katolike en Respubliko de Irlando, protestanta en Nord-Irlando estas tre grava. Efektive, ĝis 1997, Eksedziĝo estis kontraŭleĝa en la Respubliko kaj la debato pri aborto restas vigla. Sed hodiaŭ samseksemo kaj kontraŭkoncipeco estas ĝenerale akceptita.
- Loĝantaro: 5 700 000
- Loĝdenso: 56,4
[redaktu] Historio de Esperanto-movado
En la fruaj jaroj de Esperanto, Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj: James Charles O'Connor kaj Richard H. Geoghegan. Inter la unuaj Esperantistoj de la lando estis M. Fournier, F. R. A. McCormick kaj J. Douglas. La unua Esperanto-Societo estis fondita en 1903 en Dublino. En 1907 estis organizita Irlanda Esperantista Asocio, reorganizita en 1925 per McCormick kaj R. J. P. Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda Esperantisto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj Esperantistoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj Esperantistoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La Katolika Ligo nun propagandas vigle tra la lando kaj aranĝas ekzamenojn.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Keltaj nacioj | ||
---|---|---|
Asturio | Bretonio | Galegio | Irlando | Kimrio | Kornvalo | Manksinsulo | Skotlando |
||
Referencartikolo: Keltoj |
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |