Koperniko
El Vikipedio
Astronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Koperniko
Nikolao KOPERNIKO (19-a de februaro 1473 - 24-a de majo 1543) (latine: Copernicus; pole: Mikołaj Kopernik en lia tempo germane: Nikolaus Koppernigk), pola astronomo, ekonomisto kaj matematikisto, kiu verkis la libron De revolutionibus orbium coelestium, en kiu li tezis heliocentrismon (heliocentrisma): la Tero kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno. La libro estis eldonita je lia morto en 1543; eble li ne eldonis ĝin dum sia vivo pro timo al la Eklezio kiu kredis la sistemon de Ptolemeo (kiu metas la Teron en la centro, ne la Sunon). Aŭ eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam ankaŭ kredis al Ptolemeo. Lia verko estis parte prezentita antaŭ papo Klemenso la 7-a. Pro lia nova penseco kaj divagacio li estas opinita kiel granda eŭropa filozofo. Poste per termino "kopernikana revolucio" estos nomita filozofio de Immanuel Kant.
Post lia morto, la Eklezio traktis lian teorion kiel konvena matematika fikcio (laŭ la antaŭparolo de Osiandro), sed dum 1611-32 Galileo eltrovis la pruvon por la teorio en la ĉielo per teleskopo. Galileo fariĝis frua kaj forta evangeliisto de la sistemo de Koperniko, sed iuj el liaj pruvoj malpravis (precipe lia pruvo per tajdomovo). Lia evangeliado fine tiris la atenton kaj koleron de la Eklezio sur lia kapo. En 1616, la Eklezio malpermesis la libron de Koperniko (ĝis 1822), kaj en 1633 ĝi fermis la buŝon de Galileon.
Fizike, la teorio de Koperniko estis ridinda kaj neebla: la regnanta fiziko de la tago estis la fiziko de Aristotelo, kiu metis la Teron en la centro de la universo ne pro naiveco aŭ homa vanteco, sed pro la natura elveno de naturo mem: la mondo konsistas de kvar elementoj (tero, akvo, fajro, aero), kiu nature moviĝas al la centro de la Tero aŭ fore: aero fluas, fajro supreniras, akvo falas kaj tero alfundiĝas. Ĉar tero nature moviĝas al la centro de la universo, ĉe tia centro estas, tute atendite, la Tero mem, kovrita de maroj de akvo. La Suno kaj la planedoj, dume, konsistas de kvina elemento, la kvintesenco, kiu nature cirkliras ĉirkaŭ la centro, la Tero. Cirklirado, laŭ Aristotelo, estas la plej perfekta moviĝo. Ĉi tiu lasta supozo de Aristotelo estis konservita en la sistemo de Koperniko, kaj fariĝis la ĉefa difekto de la teorio.
Matematike, la teorio de Koperniko estis pli facila ol tiu de Ptolemeo, sed ne pli preciza aŭ eĉ pli simpla: same kiel Ptolemeo, Koperniko uzis multe de cirkloj kaj cirkloj en cirkloj por modeli planedan movon. Kial? Ĉar la radika eraro de Ptolemeo ne estas lia loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metus la Teron en la centro. Kontraŭe, lia radika eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Kaj Koperniko simile eraris! Okcidentanoj, sekvinte Aristotelon, kredis ke ĉiela movo estas sendifekta, tial ĝi konsistas el cirkloj.
Tial la teorio de Koperniko ne povis tute venki ĝis Keplero anstaŭigis elipsojn.
La venko de Koperniko ne nur renversis Ptolemeon, sed, pli grave, Aristotelon. Pro tio, ĝi necesigis novan fizikon, la fiziko de Neŭtono. Ĝi ankaŭ renversis la filozofion kaj sciencon de Aristotelon kaj, tiele, malfermis la pordon por la moderna scienco de Galileo, Bakono kaj Kartezio kaj, post tempo, por modernismo.
Koperniko ne estis la unua kiu hipotezis heliocentrismon: antaŭ du mil jaroj, la greka astronomo Aristarko ankaŭ proponis ĝin.
En 1530, Koperniko kalkulis, ke la longecon de la jaro estas 365,2425 tagoj (365 tagoj 05:49:29). Tio fariĝis la fakta bazo de la gregoria kalendaro.