Leonhard Euler
El Vikipedio
Leonhard EULER [Ojler] (naskiĝis la 15-an de aprilo, 1707, mortis la 18-an de septembro, 1783) estis svisa matematikisto kaj fizikisto. Oni konsideris lin unu el la plej grandaj matematikistoj kiuj iam vivis. Leonard Euler estis la unua kiu uzis la terminon “funkcio“ definita de Leibniz en 1694 por priskribi esprimon implikante diversaj argumentoj; ekz. y = F(x). Oni atribuas lin esti unu el la unuaj kiuj aplikis kalkulon en fiziko.
Li naskiĝis kaj edukiĝis en Bazelo estinte matematika mirinfano. Li laboris kiel profesoro pri matematiko en Sankt-Peterburgo, poste en Berlino, kaj tiam revenis al Sankt-Peterburgo. Li estas la plej fekunda matematikisto kiu iam vivis, lia kolektita verkaro konsistas el 75 volumoj. Li dominas la 18-jarcentan matematikon kaj deduktis plurajn konsekvencojn el la novinventita kalkulo. Li estis tute blinda dum la lastaj deksep jaroj de sia vivo, dum tiu tempo li produktis duonon de sia tuta verkaro.
Por honori lin, la asteroido 2002 Euler portas lian nomon.
- Euler Leonhardt : Lettres à une Princesse d'Allemagne ; http://www.bookmine.org
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: