Rudyard Kipling
El Vikipedio
Rudyard KIPLING [REDjerd KIPling] (naskiĝis la 30-an de decembro 1865 en Bombajo, Barato; mortis la 18-an de januaro 1936 en London) estis brita aŭtoro de poezio kaj prozo, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1907.
Li verkis multe por infanoj, sed liaj verkoj estas poezie tiel fortaj, ke ilin legas ankaŭ plenkreskuloj. Lia plej fama figuro estas Maŭglio, knabo edukita de lupoj, do parenco de Tarzano eduktia de goriloj (verkis Edgar Rice Burroughs).
[redaktu] Verkoj
- The Light that Failed (1890)
- The Barrackroom Ballads (1892)
- The Seven Seas (1892)
- The Jungle Book (1894)
- The Second Jungle Book (1895)
- Captains Courageous (1897)
- Kim (1901)
- Just So Stories for Little Children (1902)
- Puck of Pook Hill (1906)
- Rewards and Fairies (1910)
[redaktu] En Esperanto aperis
- El The Jungle Book:
- La fratoj de Maŭgli (Mowgli's Brothers) (novelo, tradukis Peter Clissold, antaŭparolo: William Auld. - Coatbridge: Eld. Kardo, 1987. - 10 p.)
- Rikki-Tikki-Tavi (novelo, tradukis Don Harlow)
- La miraklo de Purun Bhagat (The Miracle of Purun Bhagat) el The Second Jungle Book (novelo, tradukis Kabe, en Internacia Krestomatio, 1907)
- Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj (Just So Stories for Little Children) (tradukis Wouter Pilger, 1992)
- Kiel la baleno ekhavis sian gorĝon (How the Whale Got His Throat) el Tiel do (tradukis Wouter Pilger)
- La krabo kiu ludis kun la maro (The Crab That Played With The Sea) el Tiel do (tradukis Amri Wandel, 1993)
- La Zodiakidoj kaj aliaj rakontoj (enhavas La Aliulo; Apudvoja komedio; La Zodiakidoj; La papilio, kiu stamfas; Tiuj - tradukis Katelina Halo, enkonduko: Marjorie Boulton, 1997)
- Poemoj:
- Se (If) el Rewards and Fairies (tradukis Valentin Melnikov, en La Ondo de Esperanto 2000, kajero 10, p. 72)
- Mia Patrin-Loĝio (The Mother-Lodge) (tradukis Antoine Mechelynck)
- Kontrabandista kanto (A Smuggler's Song) (en: Angla antologio, vol. 2 - Londono, 1987)
- La vampiro (The Vampire) (tradukis Sergej Verŝinin)
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |