Mikelanĝelo
El Vikipedio
Mikelanĝelo (itale : Michelangelo Buonarroti [mi-kel-án-ĝe-lo bŭon-ar-ro-ti], 6-a de marto 1475 - 18-a de februaro 1564), estis itala renesanca skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto. Per lia verkaro kulminis la renesanco kaj komenciĝis la baroko. Li devenis el Florenco, sed multajn verkojn kreis en Romo servante al pluraj papoj.
Pri lia vivo estis verkitaj multaj libroj kaj romanoj, populara estas la usona filmo Agonio kaj ekstazo kun Charlton Heston kaj Rex Harrison.
Mikaelanĝelo opiniis sin skulptisto, sed la papoj devigis lin ankaŭ pentri. Li admiris la Dian Komedion de Dante kaj mem verkis poemojn, kiuj estis publikigitaj nur dum 1623, komplete dum 1863.
Enhavo |
[redaktu] La ĉefaj verkoj:
[redaktu] Skulptaĵoj
- Davido
- Pietato
- Moseo
[redaktu] Pentraĵoj
- Sankta familio
- Freskoj en la Siksta Kapelo (Kreo de Adamo, Sibiloj kaj Profetoj, La lasta juĝo)
[redaktu] Ligoj
- fotogalerio itallingva pri pluraj artaĵoj de Mikelanĝelo
- fotogalerio (anglalingva) pri la statuo Davido en Florenco
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: