Urduo
El Vikipedio
Lingvo > Hindeŭropa > Hindirana > Hinda > Hinda-Urdua lingvo
Urduo estas sanskritida lingvo parolata de pakistanaj kaj barataj islamanoj.
Kelkaj lingvistoj klasas la hindan lingvon kaj urduon kiel unu saman lingvon, sub la nomo la hindustana lingvo. La ĉefa diferenco inter la hinda lingvo kaj urduo estas, ke urduo ĉerpas klerajn vortojn el la araba kaj persa lingvoj, dum la hinda emas ĉerpi el sanskrito. Krome oni skribas urduon per adaptita araba alfabeto, kaj la hindan per devanagari. Pakistano elektis urduon kiel sian oficialan lingvon, kvankam ĝi ne estas la plej parolata en la lando (la plej parolata estas la panĝaba lingvo).
Fakte "urdu" estas la unua nomo kaj formo de tiu dunoma komuna lingvo. Kiam la afganaj militistaroj de la islamaj konkerantoj (post Mahmud de Ghazna en la 11-a jarcento) vivis en kontakto kun la hinda loĝantaro, kaj la regantoj spertis malfacoilaĵon komunikiĝi kun siaj novaj regatoj, estiĝis ia lingua franca, konsistanta esence el la loka hinda ĵargono de la regiono de Delhi, persaj vortoj (ankaŭ turkaj) kaj konjekteble influo de la turka gramatiko, kaj tiu ĉi konatiĝis sub la nomo Urdu zaban t.e. lingvo de la tendaroj (militistaj tendaroj), por distingigi ĝin de la lingvo de la islamaj kortumoj, kiu estis la persa. La poetoj nomis ĝin Rekhta t.e. disigita pro la diverseco de ties deveno. Poste tiu lingvo ekhavis literaturon (Kabir), kaj fine la imperiestro Akbar, kiu deziris unuigi siajn regatojn kaj enradikigi sian imperion kiel hindian, alprenis tiun ligvon kiel oficialan (anstataŭ la persa ĝis tiam uzata). La moderna hinda ligvo disiĝis de urduo komence de la 19-a jarcento (pri tio vidu artikolon hinda lingvo).
Ĝin parolas kiel denaskan lingvon 11 milionoj en Pakistano kaj 44 milionoj en Barato (cetere inter la elmigrantaro).