Bizanca imperio
El Vikipedio
Historio > Imperio > Bizanca Imperio < Mediteraneo < Geografio < Bizanco
- daŭro: 395-1453
- ĉefurbo: Konstantinopolo
- teritorio: Anatolio, Grekio kaj aliaj landoj ĉirkaŭ la orienta Mediteraneo
- lingvo: greka lingvo
- religio: kristanismo
La bizanca imperio (395-1453) estis la greka, orienta parto de la romia imperio, kiu travivis la atakojn de la ĝermanoj en la 5-a jarcento, de la araba imperio en la 7-a jarcento sed, en la finaj jarcentoj, estis formanĝita iom post iom de la turkoj kaj Venecio ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453. La turkoj poste starigis la otomanan imperion, kiu regis multe de la samaj landoj, sed estis turka kaj islama, ne greka kaj kristana. La rusa imperio, regita de caro (= cezaro), rigardis sin kiel la vera heredinto de la bizanca imperio. Moskvo estis la "tria Romo".
Ni nomas la imperion "bizancan", laŭ franca kutimo, pro la helena urbeto Bizanco, sur kiu Konstanteno fondis Konstantinopolon, sed la bizancianoj mem nomis sin "romianoj" (Rhomaioi): kvankam ili ne estis kulture romia kaj ne eĉ regis Romon, ili sin rigardis kiel la daŭrigo de Romio, kaj kromnomis Konstantinopolon Nea Rhome, "Nova Romo".
Enhavo |
[redaktu] Historio
Ekde 395 la romia imperio havis du imperiestrojn: unu imperiestro regis la latinan okcidenton el Romo kaj la alia regis la grekan (kaj multe pli riĉa) orienton el Konstantinopolo. La oriento ne estis tute sendependa de la okcidento, sed plejparte administris sin libere. Sed en la 5-a jarcento, la okcidento falis al la ĝermanoj. Romo mem falis je 476.
En la 6-a jarcento, la imperiestro Justiniano, dezirinte rekapti la disfalintan okcidenton, kaptis kaj portempe tenis nordan Afrikon, marbordan Hispanion kaj sudan Italion.
Je 636, la araba imperio venkis la bizancojn ĉe la batalo de Jarmuk en Palestino. La araboj poste forkaptis ankaŭ Sirion, Egipton kaj nordan Afrikon. Pro la bizanca persekutado de la nestorianoj kaj aliaj herezuloj en tiuj landoj, multaj favoris la arabojn kontraŭ Konstantinopolo.
La imperio nun konsistis plejparte de Anatolio kaj Grekio. Sed ĝi estis riĉa kaj forta dum la sekvintaj kvar jarcentoj.
Sed en la 11-a jarcento, la imperio fariĝis malsana kaj malforta. Pro la atakoj de la turkoj en la sudoriento, la imperio petis la helpon de la papo, kiu laŭvice starigis la krucmilitojn je 1095. Sed en 1204 la 4-a Krucmilito perfidis la imperion: la krucmilitistoj turnis kontraŭ Konstantinopolo kaj bruligis kaj kaptis ĝin, stariginte la latinan imperion. Tio ne estis la fino, ĉar la latina imperio estis efemera, sed tio estis ja la mortovundo al la bizanca imperio kaj venenis la rilaton inter kristanoj orientaj kaj okcidentaj. La turkoj iom post iom konkeris Anatolion kaj Grekion kaj en 1453 Konstantinopolo mem falis. Inter aliaj, la bizanca imperio donis al multe de orienta Eŭropo ĝian skribon kaj fidon.
[redaktu] Ekonomio
La bizancia ŝtato monopolis eksteran komercon, kaj silkokultivon, post kiam bizanciaj monaĥoj ŝtelis silkvermojn el Ĉinio, kaj rolegis en la ekonomia vivo. Ties valuto estis norma en tiama Eŭropo kaj Mediteraneo. Oni elfosadis bizanciajn monerojn en Skandinavio kaj laŭ la silka vojo al Ĉinio.
Tamen, en la finaj jarcentoj, la ŝtato devis koncedi privilegiojn kaj eĉ konstantinopolajn kvartalojn al italaj komercaj civitoj Venecio kaj Ĝenovo. Malllongadaŭre, tio savis la imperion, sed longadaŭre rompis la ekonomian sanon de la ŝtato.
Granda parto el la ekonomia historio de Bizancio estas batalo inter imperia ŝtato, feŭdema nobelaro kaj liberaj kamparanoj.
[redaktu] Religio
Konstanteno, kvankam pagana, vidis en kristanismo strukturon ĉirkaŭ kiu rekonstrui la imperion. Li oficialigis kaj favoregis la Kristanan Eklezion.
La imperiestro iĝis reprezentanto de Dio en Tero, laŭ la modelo de aziaj imperioj kaj religioj. Tamen, la dinastia principo ne endiĝis kaj imperiestriĝi ofte temis pli pri potenca armeo ol pri heredaj rajtoj.
Pluraj skoloj aperis en bizancia kristanismo kaj imperiestroj vokis konciliojn por pacigi la teologiajn konfliktojn. Ne oficialajn tezojn oni nomis "herezo". Oni sloganas, ke "En Bizancio, teologio estis popola ŝatokupo". Ofte herezanoj tenis siajn kandidatojn al imperiestreco, aŭ migris ĉe najbarajn barbarojn aŭ Persan Imperion, do religio kaj politiko aperas miksitaj.
Inter la skoloj, oni nomas ikonoklastoj, ikonoduloj, monofizismo, arhiismo, pelagianismo, montelismo,...
[redaktu] Politiko
La potenco estis centrita en monarko. Ŝtataj oficistoj regis la imperion, ofte batalante la aŭtonomiemajn nobelojn.
La Romia sistemo kun senato restis sed nur honore. La popolo influis en Hipodromo. La ĉarkuraj teamoj (ĉefe Bluaj kaj Verdaj) dividis la konstantinopolanaron ne nur sporte, ankaŭ religie, klase kaj por la urba administro.
La streĉoj de la sistemo akriĝis ĝis ribelado Nika.
[redaktu] Armeo
La forto de bizancia armeo restis tere en kirasitaj rajdistoj katafraktoj. Mare, la floto bruligis malamikajn ŝipon per greka fajro, naftomiksaĵo brulanta sur akvo.
[redaktu] Kulturo
vidu ankaŭ:
[redaktu] Listo de ties imperiestroj
vidu al Listo da Romiaj imperiestroj de oriento