Jerez de la Frontera
El Vikipedio
Jerez de la Frontera (Ĥerezo) estas urbo de la provinco de Kadizo en Andaluzio, sude Hispanio.
Frontera signifas landlimon, kaj referencas al la longa teritoria landlimo inter la katolika kaj islama partoj de Hispanio dum la t.n. Rekonkero.
En tiu ĉi urbo havis sian originon la vino kun Nomo de Origino ŝereo, kiu prenas ĝin el koruptita varianto de la nomo de la urbo mem.
Ĝi posedas kurejon de Formulo Unu. Ankaŭ estas grava la Foiro dediĉita al ĉevaloj.
En la urbo estas tre fama la tradicio de la danco flamenko.
[redaktu] Monumentoj kaj vidindaĵoj
- Alkazaro
- Katedralo kaj Preĝejoj:
- Muzeoj:
- Kurejo de F1
- Zoo
Ĝi estas la dua zoo laŭ graveco en Hispanio, enhavante pli-malpi 100 bestospecojn kaj 80 arbospecoj. La plej fama besto de la zoo estas la blanka tigro.