Joseph Haydn
El Vikipedio

(Franz) Joseph HAYDN [JOzef HAJden] (foje nomata Josef; li neniam uzis la nomon "Franz") (naskiĝis la 31-an de marto, 1732, mortis la 31-an de majo, 1809) estis unu el la plej eminentaj komponistoj en la klasika epoko en okcidenta muziko. Li estis filo de ĉarofaristo kaj frato de la komponisto Michael Haydn kaj la tenorkantisto Johann Evangelist Haydn.
Estante dumviva loĝanto de Aŭstrio, Hadyn naskiĝis apud la landlimo de Hungario kaj pasigis la plimulton de siaj laborjaroj kiel kortega muzikisto por la riĉa familio Eszterházy sur ties izolita bieno. Malproksimigite de aliaj komponistoj kaj modoj en muziko, li estis, en siaj propraj vortoj, "devigita fariĝi originala". Malfrue en sia vivo, Haydn vizitis Londonon du fojojn por konduki sian muzikon; tie li renkontis grandan sukceson kaj kreis plurajn el siaj plej bone konataj verkoj.