Karolo la 7-a (Sankta Romia Imperio)
El Vikipedio
Karolo la 1-a Albreĥto de Bavario, poste ankaŭ imperiestro Karolo la 7-a de la Sankta Romia Imperio, kaj reĝo Karolo la 3-a de Ĉeĥio, naskita la 6-an de aŭgusto 1697 en Bruselo, mortinta la 20-an de januaro 1745 en Munkeno.
- li naskiĝis en 1697
- baptita li estis kiel Karolo Albreĥto.
- gepatroj: Maksmiliano Emanuelo Wittelsbach, duko de Bavario, kaj Maria Antonia Habsburg, filino de imperiestro Leopoldo la 1-a.
- imperiestro de Sankta Romia Imperio, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo kaj princo-elektisto de Ĉeĥio, arkiduko de Aŭstrio Supra, duko kaj princo-elektisto de Bavario, duko de Palatinato kaj grafo de Tirolo.
- li parolis germane, latine, france.
- 1722 geedziĝo al Maria Amalia Habsburga, filino de Jozefo la 1-a.
- 1725 post morto de la patro li fariĝis duko kaj princo-elektisto bavaria.
- 1726 naskiĝo de filo Maksmiliano Jozefo (heredonto de la dukolando).
- la 20-an de marto de 1739 naskiĝo de filino Jozefino (edzo imperiestro Jozefo la 2-a).
- 1740 post morto de imperiestro Karolo la 6-a li decidiĝis ekpreni parton de habsburga monarĥio kiel la edzo de filino de Jozefo la 1-a kaj Anna, rekta ido de filino Ferdinando la 1-a, edziniĝinta al Albreĥto la 5-a Habsburga.
- la 13-an de septembro de 1741 li eniris frunte de soldataroj en Linzon, kie li estis vokita kiel arkiduko supraaŭstria. De tie li decidiĝis marŝi al Prago, ĉar li konsideris ĉeĥan reĝlandon kiel plej grava kaj li timis, por ke ne ekprenu ĝin Fridriĥo la 2-a Prusia.
- la 26-an de novembro de 1741 li igis ordonon ataki Pragon.
- la 7-an de decembro de 1741 en Prago li estis vokita kiel reĝo ĉeĥa kaj poste venis omaĝi lin pli ol 400 anoj de ĉeĥa aristokracio. Sur ĉeĥan reĝan-princo-elektistan tronon li sidiĝis kiel Karolo la 3-a. Poste li destinis en Bohemio provizoran registaron kaj li forveturis la imperion al elektado de imperiestro. Li uzis ankaŭ tion, ke li nun havis du princo-elektistajn voĉojn.
- la 24-an de januaro de 1742 li estis elektita kiel romia imperiestro kiel Karolo la 7-a, sed la saman tagon la aŭstriaj soldataroj sukcesis rekonkeri reen Linzon.
- la 13-an de februaro de 1742 aŭstroj konkeris Munkenon kaj Maria Teresia Habsburka tenis plu la dukolandon kaj la princo-elektistujon ĝis la jaro 1745.
- fino de 1742 la bavariaj soldataroj devis forlasi Bohemion kaj Karolo perdis ĝin por ĉiam. Li estis ludinta ĉi tie rolon de dua ĉeĥa vintra reĝo kun preskaŭ la sama sorto kiel Fridriĥo Falca.
- la 20-an de januaro de 1745 imperiestro Karolo la 7-a Albreĥto mortis kaj post lia morto Maria Teresia transdonis Bavarion kun la dukolanda kaj princo-elektista titolo al Maksmiliano Jozefo, filo de Karolo, kun kondiĉo, ke dum la imperiestra elektado li donos sian voĉon al ŝia edzo Francisko la 1-a Stefano.
Antaŭulo Maksimiliano la 2-a |
Princo-elektisto de Bavario 1726-1745 |
Posteulo Maksimiliano la 3-a |
Antaŭulo Karolo la 6-a |
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio 1742-1745 |
Posteulo Francisko la 1-a Stefano |
Antaŭulo Karolo la 2-a |
Reĝo de Bohemio 1741-1743 |
Posteulo Maria Teresia |