Sapfo
El Vikipedio
Sapfo aŭ Sapfoa (greke: Σαπφώ [sapfô] Σάπφω [Sápfo] aŭ en ŝia propra dialekto Ψάπφω [Psápfo]; naskiĝis inter 630 a.K. kaj 612 a.K.; mortis en 570 a.K.) estis greka antikva poetino. Ŝi estis la unua konata poetino, kiu skribis pri lesba amoro kaj lesba sekso. Nur 7% de ŝia verkoj restas al ni.
Enhavo |
[redaktu] Pri ŝia vivo
Ŝi vivis sur la insulo Lesbo, devenis el nobla familio, estis bone edukita, kaj havis edzon Kerkilo (Kerkylas), de kiu ŝi havis filinon. Tri fratojn ŝi havis, el kiuj unu estis komercisto.
Eble pro politikaj problemoj, kune kun la familio ŝi estis ekzilita al Sicilio sed poste ŝi povis reiri al sia patrujo.
Ŝi estas la unue konata Greka aŭtorino; dum la klasika periodo altege ŝatata - de Platono ŝi ricevis la kromnomon "la deka Muzo".
[redaktu] Ŝia verkaro
Postrestas de ŝia verkaro preskaŭ nur fragmentoj. Nur unu poemo estas kompleta, kvankam mankas eĉ tie kelkaj literoj.
Ŝiaj temoj estas la mondo de l' virinoj: ilia ĉiutaga vivo, la geedziĝo, religiaj ceremonioj; ŝi ankaŭ kantas pri la beleco de amo inter virinoj, ankaŭ pri siaj propraj sentoj tiurilate.
El ŝia poezio oni konkludis, ke ŝi gvidis eble lernejon por junulinoj, eble prepare al pliposta nupto. Sed efektive, niaj informoj estas ege malklaraj. Kio estis ŝia rilato al tiaj junulinoj, ankaŭ ne certas. Jam en la klasika periodo oni multe fantaziis pri tio.
[redaktu] Pli posta opinio pri ŝi
Aŭtoro el la 2a jc p.Kr. komparis ŝin kun Sokrato kiu edukis junulojn en Ateno.
Precipe en pasinteco, kelkaj filologoj, redaktante ŝiajn poemojn, foje aldonis vortojn por ĉu kamufli ĉu forigi eventuale samseksemajn tendencojn el kelkaj el ŝiaj poeziaj fragmentoj.
Eĉ ekzistas ege malfrua rakonto pri ŝi, ke foje ŝi enamiĝis je certa junulo Faono, kiu ne respondis al ŝia ambrulo, kio igis ŝin sinmortigi.
Multaj verkistoj vidis ŝin kvazaŭ idealon imitindan: ekzemple Katulo, Horacio k.m.a.
[redaktu] En Esperanto
- Himno al Afrodita. Fragmentoj pri Atthis. Mnasidika. Amkonfeso. Adiaŭo. Nuptokantoj <fragmentoj>. Fiero. Adonis. Gongila. Sincere. Venis. Ne venis. Plendo. Enlulo. Kanto de teksanta knabino. Alkajos kaj Sapfo. Rifuzo. Post la morto. Tradukis Kálmán Kalocsay. En: Tutmonda sonoro, volumo 1, paĝoj 59-66.
- Amkonfeso. Tradukis Kalocsay Kálmán. En: Nova Esperanta krestomatio, paĝo 462.
- Himno. Tradukis Kalocsay Kálmán. En: Wilhelm Theodor Oeste: Esperanto, Mittler der Weltliteratur, paĝoj 40-43.
- Gerrit Berveling tradukis plurajn ŝiajn poemojn, precipe en revuoj kiel Fonto.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://community.middlebury.edu/~harris/Translations/Sappho.html
- http://www.the-tls.co.uk/this_week/story.aspx?story_id=2111206
- http://classicpersuasion.org/pw/sappho/sape01.htm
- http://classicpersuasion.org/pw/sappho