Tongo
El Vikipedio
Geografio > Oceanio > Polinezio > Tongo
Pule'anga Fakatu'i 'o Tonga |
|
Nacia himno: Koe Fasi Oe Tu'i Oe Otu Tonga |
|
Nacia devizo: {{{nacia devizo}}} |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefa(j) lingvo(j) | tonga, angla |
Ĉefurbo | Nukualofo (Nuku'alofa) |
Religio(j) | katolikoj, protestantoj |
Areo % akvo |
748 km² 4% |
Loĝantaro Loĝdenso |
112.422 (2005, takso) --/km² |
Valuto | pa'anga (TOP) |
Horzono | UTC +13 |
TTT ; Landkodo ; Tel. | .to ; TON ; 676 |
Politiko | |
Politika sistemo | Monarkio |
Ŝtatestro | reĝo George TUPOU la 5-a (ekde 2006) |
Ĉefministro | Feleti Sevele |
Nacia tago | 4-a de junio |
Sendependeco | la 4a de junio 1970, de Britio |
Esperanto-movado | |
Esperanto-asocio | {{{esperanto-asocio}}} |
Tongo estas Polinezia regno, en Pacifiko, oriente de Fiĝioj, kiu konsistas el pli ol 160 insuloj (36 loĝataj), dividitaj en tri ĉefajn arkipelagojn. Antaŭe nomata la Amikaj insuloj (Friendly Islands), Tongo nuntempe estas sendependa reĝlando en la Brita Komonvelto.
Kun centro je 20° de suda latitudo kaj 179° de okcidenta longitudo, Tongo havas subtropikan, varman kaj humidan klimaton; la precipitaĵo atingas 2 000 mm ĉiujare. La insuloj Tongo havas amplekson de 747 km² kaj la ĉefurbo estas Nukualofo.
[redaktu] Historio
Estas la opinio de arkeologiistoj, ke la unuaj setlantoj venis al Tongo el la insuloj Santa Cruz dum popolmigrado komenciĝanta ĉirkau 3000 a.K. el Sudorienta Azio tra Mikronezio. En Tongo la ĝis nun plej malnovaj trovaĵoj de tiu Lapita kulturo estis malkovritaj en formo de karakterizaj keramikaĵoj, datitaj je 800 ĝis 750 a.K. La homoj de tiu kulturo vivis, navigis, komercis, kaj militis inter la insuloj de la nuntempaj Samoo, Fiĝioj, kaj Tongo dum mil jaroj, antaŭ ol plua migrado komenciĝis, al Markizoj kaj Tahitio kaj sekve al aliaj insuloj de suda Pacifiko. Sur tiu bazo antropologiistoj nomas tiun regionon la lulilo de polinezia kulturo.
En la 12-a jarcento tonganoj kaj ilia ĉefulo, la Tu'i Tonga, estis konataj en tuta Pacifiko de Niue ĝis Tikopia. Kelkaj historiistoj parolas pri "tonga imperio", sed la tiama situacio estas pli bone priskibita kiel reto de marnavigantoj, ĉefuloj kaj aventurantoj. En la 15-a jarcento kaj sekve en la 17-a jarcento tribaj malpacoj pli kaj pli multe okazis inter la ĉefuloj. Je tiu tempo venis la unuaj kontaktoj kun eŭropanoj: en 1616 la nederlandaj esploristoj Willem Schouten kaj Jakob Le Maire, kiuj renkontis tonganon proksime al Niuatoputapu; en 1643 Abel Tasman, kiu komercis iomete kun la tonganoj; kaj en 1773-1777 tri vizitoj de James Cook. La unuaj kristanaj misiistoj alvenis ĉirkau 1800.
La tribaj malpacoj finiĝis per la unuigo de Tongo de 1799 ĝis 1852 sub Siaosi Taufa'ahau TUPOU (post baptismo George TUPOU la 1-a). De lia edzino devenas nova reĝa linio Tu'i Kanakopulu. En 1875, per helpo de misiistino Shirley BAKER, Tongo fariĝis konstitucia monarkio. La 18-an de majo 1900 per traktato de amikeco Tongo fariĝis protektorato de Britio. Ĝi sendependiĝis la 4-an de junio 1970.
[redaktu] Articles connexes
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.