Latinida lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingva familio > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvo
La latinidaj lingvoj estas la posteaĵoj de la latina lingvo. Ili rezultiĝis pro la disa evoluo de la vulgara latino post la falo de la Romia Imperio de Okcidento en 476.
La ĉefaj trajtoj komunaj estas:
- Malapero de deklinacio de nomoj krom en la rumana
- Nur du gramatikaj genroj el la tri ĉe klasika latina lingvo krom en la rumana
- Apero de artikoloj
- La latina futuro estas forlasita. Futuroj kaj kondiĉaj tensoj estas enkondukitaj, el infinitivo+prezenco aŭ la imperfekto de habere.
Unu el la eblaj klasadoj de latinidaj lingvoj:
- okcidenta grupo:
La galega similas plej al la portugala, kvankam ĝi estas precipe parolata ne en Portugalio, sed en nordokcidenta Hispanio, en la regiono Galegio. Multaj eĉ konsideras la galegan nur dialekto de la portugala.
La haitia kaj papiamento estas kreolaj lingvoj: iliaj vortostokoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko. La provenca estas dialekto de la okcitana, kaj estas parolata en sudorienta Francio. Ĝi aparte famas inter la dialektoj de la okcitana lingvo pro la verkisto Frederic Mistral kiu ricevis la Premio Nobel de literaturo en 1904 por rekompenci la altkvalitecon de siaj verkoj en la provenca.
Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla lingvo prenis multe de sia vortstoko el la franca kaj la latina ekde 1100. Same, grandega parto de Esperanta vortprovizo venas el latinidaj lingvoj aŭ rekte el la klasika latina.
La potenco de ŝtato kaj lernejo mankis al la kataluna, galega, kaj sarda, tial ili restas lingvoj malmulte konataj kompare al la pli grandaj lingvoj. El ili, la kataluna estas nun la plej forta. La okcitana estis mezepoke la plej granda kultura lingvo el tiu grupo de latinidaj lingvoj, danke al multnombraj verkoj de la trobadoroj. Sed historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke, la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el la latinida de Kastilio. Se Portugalio estus restinta parto de Hispanio, eble la portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo hodiaŭ parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de Romo pro la frua potenco de Florenco kaj Venecio kaj pro la longdaŭra naciisma malforteco de Romo sub la papoj.
El la latinidaj, la plej vaste uzataj estas la hispana kaj la franca. La hispana havas pli da denaskaj parolantoj, sed la franca multe pli da dualingvanoj, farinte ĝin kun la angla unu el la du veraj mondlingvoj.
Krom la geografia, aliaj kriterioj taŭgas por klasi la latinidajn lingvojn:
Enhavo |
[redaktu] Pluraloj
Kelkaj pluraligas per aldono de s (el latina akuzativo) kaj alia per ŝanĝo de fina vokalo o kaj e al i aŭ a al e (el latina nominativo).
- Per s: Portugala, hispana, kataluna, franca
- Per vokalo: Itala, rumana.
[redaktu] Forigo de finaj vokaloj
Kelkaj perdis la finajn senkacentajn vokalojn ĉe la latinaj etimoj. Ekzemple: Latinaj lupus, luna iĝis italaj lupo, luna sed francaj loup, lune [lün] (kaj Esperante lupo kaj luno).
- Kun finaj vokaloj: Portugala, hispana, itala, rumana
- Finaj vokaloj nur en ina genro: Kataluna
- Sen finaj vokaloj: Franca
[redaktu] "Pli"
Kelkaj tiras la vorto por "pli" el plus, aliaj el magis.
- plus: Franca, itala
- magis: Portugala, hispana, kataluna, rumana
[redaktu] Sedecim aŭ Decem et sex
En kelkaj, la vorto por numero 16 etimas "ses-dek" laŭ la modelo de numero 11 al 15. En aliaj, ĝi etimas dek kaj ses, kiel de numero 17 al 19
- Sedecim: Kataluna, franca, itala, rumana
- Decem-et-sex: Portugala, hispana
[redaktu] Havi kaj teni
La vortoj habere kaj tenere evoluis malsame por signifi "teni", "havi", "esti (farinta)" kaj "ekzistas".
La respondaj francaj vortoj estas je tiens, j'ai, j'ai (fait), il y a: respektive evoluintaj el tenere, habere, habere, habere. Ni simbolu tion per "THHH".
- TTTT: Brazila portugala lingvo
- TTTH: Portugala/Galega.
- TTHH: Hispana, kataluna
- THHH: Franca.
- THHE: Rumana, itala - E simbolas essere (itala) kaj este (rumana)
[redaktu] Havi kaj esti
Kelkaj uzas "havi" kiel helpverbo por formi perfektan tenson de ĉiuj verboj (pli-ol-perfekta en la portugala). Aliaj uzas "esti" por verboj pri movo aŭ iĝo.
- "Havi": Portugala, hispana, rumana
- "Havi" kaj "esti": Kataluna, franca, itala
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.orbilat.com
- http://ualgiman.dtiltas.lt/italiku_ir_romanu_kalbos.html
- http://www.unilat.org/info_ro/info.html
- http://www.portalingua.info