Hannah Arendt
El Vikipedio
La juda filozofino kaj politikologino Hannah ARENDT [hana arent] naskiĝis je la 14-a de oktobro 1906 en Lindeno, Hanovro kaj mortis je la 4-a de decembro 1975 en Novjorko.
Ŝi studis filozofion, teologion kaj klasikajn lingvojn: unue en Marburg, poste en Freiburg kaj Heidelberg. En la jaro 1933 ŝi – persekutate de la germanaj faŝistoj - elmigris al Parizo, kie ŝi eklaboris por diversaj judaj organizaĵoj. Ekde 1940 ŝi vivis en Usono kaj en 1951 ŝi fariĝis usona civitanino. Post ĵurnalisma kariero ŝi instruis en diversaj universitatoj, i.a. la Universitato Princeton kaj la Novjorka New School for Social Research.
Grandan famon Hannah Arendt gajnis pro siaj esploroj pri totalismo. Sciencaj verkoj kiel The origins of totalitarism (1951) kaj Eichmann in Jerusalem : a report on the banality of evil (1963) atingis vastan legantaron.