Jimmy Carter
El Vikipedio
James Earl "Jimmy" CARTER, Jr. [ĝimi karter] (naskiĝis je 1-a de oktobro, 1924) estis la 39a prezidento de Usono, de 1977 ĝis 1981.
Post servo kiel oficiro kaj atominĝeniero en la usona mararmeo li revenis al sia naskiĝurbo Plains, Georgio en la sudoriento de Usono kaj kultivis arakidojn antaŭ li ekpolitikumis.
Gravaj eventoj dum la prezidenteco de Carter:
- Pactraktato inter Israelo kaj Egipto
- Traktato SALT 2 pri armilarredukto kun Sovetunio
- "Krizo de energio" kaj rilataj ekonomiaj problemoj
- Kapto de la usona ambasadorejo en Irano en 1979
Kiel prezidento, Carter emfazis homajn rajtojn kiel principon de eksterlandaj aferoj. Tio helpis renversi la tiranojn en Irano kaj Nikaragvo, sed ne la demokratiiĝon de tiuj landoj.
En Usono en la tempo de Carter, inflacio kaj senlaboreco estis alta, kaj la nacia fiero estis humiligita de la kapto de la ambasadorejo en Irano.
Carter malgajnis en la baloto de 1980, kaj lin sekvis prezidento Ronald Reagan. Ekde sia eksiĝo li envolviĝis je diversaj movadoj pri homaj rajtoj, kaj en 2002 Carter gajnis la Premion Nobel de Paco.
Antaŭulo: Gerald Ford 1974-1977 |
39-a Prezidento de Usono 1977-1981 |
Posteulo: Ronald Reagan 1981-1989 |