El Vikipedio
Etnoj de la grupo |
Kvanto |
Okcidenta subgrupo |
Poloj |
50.000.000 |
Ĉeĥoj |
10.380.000 |
Slovakoj |
4.500.000 |
Soraboj |
100.000 |
Orienta subgrupo |
Rusoj |
146.500.000 |
Ukrainoj |
46.000.000 |
Belorusoj |
8.000.000 |
Suda subgrupo |
Serboj |
10.160.000 |
Bulgaroj |
8.450.000 |
Kroatoj |
5.650.000 |
Slovenoj |
2.300.000 |
Bosnianoj |
1.800.000 |
Makedonoj |
1.770.000 |
La Slava lingvaro estas sublingvaro de la hindeŭropa lingva familio. Ĝi dividiĝas je subgrupoj orienta (rusa, ukraina, belorusa lingvoj), okcidenta (pola, ĉeĥa, slovaka, soraba lingvoj) kaj suda (bulgara, serba, slovena lingvoj). La tri plej multnombraj popoloj de la grupo estas rusoj, ukrainoj kaj poloj. Entute dum 1992 ekzistis 293,5 milionoj da parolantoj de slavaj lingvoj, inter ili en la Rusia Federacio loĝis 125,5 milionoj.
- Nomo: [m] беларусы (biełarusy); [f] Bielorusses; [r] белорусы (belorusy)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Belorusio (pli ol 7,9 mln en 1992). Ili loĝas ankaŭ en Rusia Federacio (1,2 mln), Ukrainio (440 mil), Kazaĥstano (183 mil), Latvio (120 mil), Litovio (63 mil), Uzbekistano (63 mil), Estonio (27,7 mil), Pollando (ĉ. 300 mil), ka.
- Lingvo: belorusa.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj (60-65%), estas ankaŭ katolikoj (15%) ka.
[redaktu] Bosnianoj (Bosniaj muzulmanoj)
- Nomo: [m] musulmane, bosanci, bošnjaci; [f] Musulmans, Bosniens; [r] боснийцы (bosnijcy)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Bosnio kaj Hercegovino. Kvanto: 1,8 mln (1992). Ili loĝas ankaŭ en Jugoslavio (220 mil), Kroatio (14 mil), Turkio (30 mil), Usono (30 mil). Totala kvanto: 2,1 mln. Bosnianoj estas loĝantoj (precipe serboj kaj kroatoj) de historiaj regionoj Bosnio kaj Hercegovino, kiuj akceptis islamon dum osmana regado.
- Lingvo: serbo-kroata.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
- Nomo: [m] Българи (Bălgari); [f] Bulgares; [r] болгары (bolgari)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Bulgario (7,85 mln). Ili loĝas ankaŭ en Ukrainio (234 mil), Moldavio (88 mil), Rusia Federacio (32,8 mil) kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 8,45 mln (1992).
- Lingvo: bulgara.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj, parto: muzulmanoj-sunaistoj.
- Nomoj: [m] Češi; [f] Tcheques; [r] чехи (čechi)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉeĥio (9,55 mln, 1992). Totala kvanto: 10,38 mln
- Lingvo: ĉeĥa.
- Kredantoj: precipe katolikoj, estas ankaŭ protestantoj.
- Nomoj: [m] Kaszëbi; [f] Kachoubes; [r] кашубы (kašuby)
- Etnografia grupo de poloj, loĝas en ĉemara parto de Pollando.
- Lingvo: kaŝuba.
- Nomoj: [m] Hrvati; [f] Croates; [r] хорваты (chorvaty)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kroatio (3,8 mln). Ili loĝas ankaŭ en Serbio (200 mil), Bosnio kaj Hercegovino (830 mil). Totala kvanto: 5,65 mln (1992).
- Lingvo: kroata.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
- Nomoj: [m] Македонци (Makedonci); [f] Macedoniens; [r] македонцы (makedoncy)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Makedonio. Totala kvanto: 1,77 mln (1992), inter ili en Makedonio 1,63 mln
- Lingvo: makedona (makedona-bulgara).
- Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.
[redaktu] Montenegranoj
- Nomoj: [m] Црногорци (Crnogorci); [f] Montenegrins; [r] черногорцы (ĉernogorcy)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Montenegro (460 mil); en Serbio 140 mil (1992). Ili loĝas ankaŭ en Usono kaj Albanio. Totala kvanto: 620 mil.
- Ili parolas en ŝtokava dialekto de la serbo-kroata.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj.
- Nomoj: [m] Polacy; [f] Polonais; [r] поляки (poljaki)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Pollando (pli ol 37,75 mln). Totala kvanto: 50 mln (2006), inter ili en Usono 3.8 mln, Francio 300 mil, Rusia Federacio 94,6 mil, Ukrainio 219,2 mil, Litovio 258 mil, Belorusio 417,7 mil. Kelkaj etnografiaj grupoj (kaŝuboj, mazuroj ka.) konservis specifojn de la lingvo kaj kulturo.
- Lingvo: pola.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
- Nomoj: [r] русские (russkije); [f] Russes
- Popolo, ĉefloĝantoj de Rusia Federacio (pli ol 119,87 mln). Ili loĝas ankaŭ en Ukrainio 11,35 mln, en Kazaĥstano 6,23 mln, Uzbekistano 1,65 mln, Belorusio 1,34 mln, Kirgizio 916,6 mil, Latvio 905,5 mil, Moldavio 562 mil, Estonio 474,8 mil, Azerbajĝano 392,3 mil, Taĝikio 388,5 mil, Litovio 344,5 mil, Kartvelio 341,2 mil, Turkmenio 333,9 mil, Armenio 51,5 mil (1989), en la landoj de Ameriko (precipe en Usono) kaj Okcidenta Eŭropo. Totala kvanto: 146,5 mln (1992).
- Apartenas al balta (en nordo), orienteŭropa (en centro) kaj aliaj tipoj de granda eŭropoida raso.
- Lingvo: rusa.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj, sed ankaŭ novprotestantoj.
-
- KOZAKOJ. Nomo: [f] Cosaques; [r] казаки (kazaki) - etnogrupo en konsisto de rusa kaj aliaj popoloj. Totala kvanto: en Rusia Federacio ĉ. 5 mln. Lingvo: rusa, estas disvastigita bilingvismo. Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ reprezentantoj de aliaj konfesoj.
- Nomoj: [m] Srbi; [f] Serbes; [r] сербы (serby)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Serbio kaj Unia Respubliko Jugoslavio. Totala kvanto: 10,16 mln, inter ili en Serbio pli ol 6,7 mln (1992).
- Lingvo: serbo-kroata.
- Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ katolikoj kaj protestantoj, muzulmanoj-sunaistoj.
- Nomoj: [m] Slováci; [f] Slovaques; [r] словаки (slovaki)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Slovakio. Kvanto: 5,6 mln, inter ili en Slovakio ĉ. 4,5 mln (1992).
- Lingvo: slovaka.
- Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ protestantoj kaj uniatoj.
- Nomoj: [m] Slovenci; [f] Slovenes; [r] словенцы (slovency)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Slovenio. Kvanto: 2,3 mln (1992), inter ili en Slovenio 1,7 mln
- Lingvo: slovena.
- Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ protestantoj kaj ortodoksuloj.
- Nomoj: [m] Serbja1, Serby2, [f] Sorabes de Lusace; [r] лужицкие сербы, сорбы, венды (lužickije serby, sorby, vendy)
- Popolo en Germanio, Luzacio, 100 mil (1992).
- Lingvo: soraba.
- Kredantoj: precipe luteranoj, estas ankaŭ katolikoj.
- 1 en supra soraba lingvo
- 2 en malsupra soraba lingvo
- Nomoj: [m] українці (ukrajinci); [f] Ukrainiens
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ukrainio (37,42 mln), en Rusia Federacio 4362,8 mil, Kazaĥstano 896,2 mil, Moldavio 600,3 mil, Belorusio 291 mil, Uzbekistano 153,2 mil, Kirgizio 108 mil, Latvio 92,1 mil; en Kanado 530 mil, Usono 500 mil, Pollando 300 mil, Argentino 100 mil.
- Apartenas al mezeŭropa branĉo de eŭropoida raso.
- Dividiĝas je subetnaj grupoj - Litvinoj, Poleŝukoj, Guculoj, Bojkoj, Lemkoj. Totala kvanto: 46 mln (1992).
- Lingvo: ukraina, rutena, vaste uzata ankaŭ sudrusa.
- Kredantoj: kristanoj (diversaj branĉoj de ortodoksismo, grekkatolikoj, romkatolikoj, luteranoj ktp), parto - paganoj.