Konjako
El Vikipedio
Konjako estas forta alkohola trinkaĵo (40%) akirita per la distilado de vino.
Por rajte havi la nomon konjako la trinkaĵo devas plenumi kelkajn kondiĉojn:
- oni devas uzi selektitajn vinberospecojn
- oni devas duoble distili
- La trinkaĵo devas veni el la regiono de Konjako.
La trinkaĵo devenas el la samnoma Franca urbo.
Ankaŭ en la cetera parto de la departementoj Charente kaj Charente-Maritime oni faras konjakon.