Litultovice
El Vikipedio
Litultovice estas vilaĝo troviĝanta 12 km sudoriente de urbo Opava. La vilaĝo havas proksimume 770 loĝantojn. Litultovice estas memstara vilaĝo, kies partoj estas tri apudaj vilaĝetoj: Choltice, Luhy kaj Pilný Mlýn.
[redaktu] Historio
Litultovice havas sian nomon de sia fondinto Litult (Lutult, Litolt).
La plej malnovan konservitan memorigaĵon Litultovice havas en listo de episkopaj feŭduloj en la ĉirkaŭaĵo de Opava el tempo 1289 - 1325, en kiu ĝi havas germanan nomon, kvankam la listo estas skribita latine.
Litultovice kun la ĉirkaŭaĵo estis feŭdula bieno de olomouca episkopujo kaj ĝi kreis moravian enklavon en Silezio, donita en feŭdon kiel vira feŭdulujo en generacio malsuprenira. Tial la heredaĵo estis agnoskata sole okaze de vivanta vira ido, filo. Ĉar tiu ĉi kondiĉo ne estis ĉiam plenumebla, alternis en la tenado de la feŭdo pli ol dek familioj.
Vilaĝo Litultovice apartenas ekde la jaro 1850, kiam estis nuligita patrimonia administrado, en kiu administrajn unuojn prezentis sinjorujoj, al distrikto Opava.
En la jaro 1938 Litultovice estis komune kun regiono Opava sekve de la munkena interkonsento aneksita de nazia Germanio. Liberigita ĝi estis la 6-an de majo 1945.