Uhlířov
El Vikipedio
Uhlířov estas vilaĝo etendiĝanta proksimume 7 km sudokcidente de urbo Opava.
Avantaĝa situo de Uhlířov kaj unikaj arkeologiaj trovitaĵoj el katastro de la vilaĝo atestas pri tio, ke ĉi tie homoj moviĝadis jam en la plej malnovaj tempoj. La unua konservita skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1389, kiam ĝi estis feŭdo de olomouca episkopujo.
La sortoj de la vilaĝo estis mallarĝe kungita kun najbara Slavkov. Estas verŝajne, ke Uhlířov estiĝis kiel vilaĝeto de Slavkov. Tiun ĉi konjekton, ke la vilaĝo ne estas diference de la ĉirkaŭaj vilaĝoj nomita post nenia fondinto, same kiel fakto, ke ĉi tie ĝis la jaro 1660 ne ekzistis nobela sidejo. La nomo de vilaĝo estas plej verŝajne derivita de lignokarbistoj, kiuj ĉi tie produktis lignan karbon.
Periodo de la dua mondmilito alportis al la vilaĝo grandan suferon. Pereis multe da loĝantoj en koncentrejo kaj dum liberigaj bataloj en 1945. Tiujn ĉi eventojn rememorigas al civitanoj monumento de falintoj en vilaĝa placo, kiu staras sur loko de pli antaŭa kapelo.