Kyjovice (Opava)
El Vikipedio
Kyjovice estas vilaĝo troviĝanta proksimume en duono de vojo inter urboj Ostrava kaj Opava. En la vilaĝo fontas rojo Polančice, norde de la vilaĝo trafluas rojo Porubka kaj sude tiriĝas valo de rojoj Setina kaj Sezina, tiriĝantaj kelke da kilometroj ĝis Hradec nad Moravicí.
La vilaĝo estis fondita de abato Budiš en la jaroj 1267 - 1290. La unua mencio pri la vilaĝo estas ĉirkaŭ la jaro 1430, kiam ĝi apartenis al posedaĵo de monaĥejo Hradisko ĉe Olomouc.
En la jaroj 1979 - 1990 Kyjovice estis aligita al vilaĝo Pustá Polom kiel ties parto. kaj ekde la 1-an de julio 1990 la vilaĝo akiris memstarecon.