Skřipov
El Vikipedio
Skřipov estas vilaĝo situanta en distrikto Opava.
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas dokumentita de dato 24-a de novembro 1271, kiam per vroclava manifesto reĝo Přemysl Otakar la 2-a donacis al urbo Opava arbaron en ĉirkaŭaĵo de Skřipov. Li konfirmis tiun ĉi donacon al la urbo kaj ankaŭ de sia moŝto el la 22-an de aprilo 1277 eldonita en Brno.
Skřipov kiel memstara vilaĝo falis ĝis la estiĝo de distrikto Bílovec en 1896 sub politikan distrikton Opava. Ĝis la jaro 1960 ĝi estis parto de tiu ĉi distrikto, post teritoria reorganizo de la distriktoj en Ĉeĥio kaj tiamaj regionoj en 1960 ĝi estas denove en kadro de teritorio de distrikto Opava.
Skřipov havas ankaŭ parton Hrabství.
Al Skřipov apartenas solejo Požaha, malproksima 4 km sude de la vilaĝo; kreas ĝin 3 domoj. Historio de Požaha estas kunigita precipe kun evoluo de Lukavec, kiu komune kun Požaha falis dum divido de regiono Opava en 1377 al opavaj princoj. Iam ĉirkaŭ la jaro 1512 Požaha estis jam dezerta kaj ĝi pereis.