Lhotka u Litultovic
El Vikipedio
Lhotka u Litultovic (signifas Lhotka ĉe Litultovice) estas vilaĝo en distrikto Opava.
Laŭ registroj el olomouca episkopujo Lhota (Lhotka) estis loĝigita jam antaŭ la jaro 1389. La vilaĝo estiĝis per aldono de parceloj el sinjorujo Litultovice, Deštná kaj ĉefe Životice. Alinomigon de vilaĝo Lhota je Lhotka faris verŝajne Záviš el Vikštejn. Parto de Lhotka estas loka parto Hory, unuafoje menciita en la jaro 1325. Laŭ la plej malnovaj informoj en lokoj de la hodiaŭa vilaĝo staradis malgranda burgo aŭ burgaro kun servutulaj vilaĝoj ory kaj Lhota.
Okcidente de la vilaĝo en valo de rojo Jordán troviĝas publika fonto de karbona mineralakvo el malnova boro kun permana pumpilo.