Opava (Opava)
El Vikipedio
Koordinatoj: 49° 56' N, 17° 54' E Mapo
Opava ( aŭskultu Dosiero) estas distrikta urbo kaj ĝi situas en fekunda valo de rivero Opava kaj ĝi estas historia, industria, kultura kaj ekonomia centro. La unua dokumento pri vilaĝo nomata Oppavia devenas el la jaro 1195. En pasinteco kiel la ĉefurbo de Silezio, Opava travivis komplikan evoluon, en kiu partoprenis ne nur germanigaj klopodoj de la germana ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ forta nacia kaj kulture politika renoviĝo de la ĉeĥa popolo en Regiono Opava. Dum la dua mondmilito la urbo suferis gravajn perdojn. Ni povas trovi en la urbo plurajn gotikajn konstruaĵojn. En la urbo estas la plej malnova muzeo en Ĉeĥa respubliko, nome Silezia landa muzeo. Troviĝas ĉi tie Arboreto Nový Dvůr enhavanta dendrologiajn kaj forcejajn ekspoziciojn. En Opava naskiĝis aŭ agadis vico da eminentaj personecoj, ekz. Petr Bezruč (1867 – 1958), J. M. Olbrich (kunfondinto de viena seceso), verkisto A. C. Nor (1903), kies vera nomo estis Josef Kaván aŭ Joy Adamson (aŭtorino de libroj pri leonino Elsa, la batalantino por savo de la afrika naturo), en la jaro 1806 ĉi tie restadis Ludwig van Beethoven. En opava kvartalo Kylešovice estis trovitaj restaĵoj de ronda domgrupo el la 3-a jarmilo a. K. Fortikaĵoj, kreantaj linion de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruita dum la jaroj 1935 – 1938, estis ŝirmontaj la urbon. Nuntempe en la urbo vivas proksimume 61.500 loĝantoj.
Urboparto de Opava, Malé Hoštice, kunlaboras kun Regiono Hlučín.
La germana nomo de Opava, uzata de la aŭstria-hungaria administracio, estas Troppau.
[redaktu] Famaj naskintoj
[redaktu] Rilataj temoj
[redaktu] Vidu ankaŭ