Lombardujo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Lombardio
Lombardujo Lombardia |
|
kodo: | LOM |
---|---|
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 23.861 km2 |
Ĉefurbo: | Milano |
Loĝantaro: | 9.475.202 loĝ. |
Loĝdenso: | 397 loĝ./km2 |
Provincoj: | Bergamo, Brescia, Como, Cremona, Lecco, Lodi, Mantova, Milano, Monza e Brianza*, Pavia, Sondrio, Varese |
Komunumoj: | listo de 1546 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 03 |
Presidanto: | Roberto FORMIGONI 4/4/2005 |
Retpaĝo: | oficiala paĝo |
Lombardujo (itale Lombardia [lombarDIa]) estas regiono en norda Italujo. Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Pavio, Bergamo, Como, Cremona kaj Varese
Lombardujo troviĝas inter Svislando (kantonoj Ticino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.
La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la langobardoj, kies ĉefurbo estis Pavio.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La Antaŭalpoj etendiĝas de la Lago Maggiore al la Lago di Garda. La ĉefaj alptransirejoj de Lombardujo estas Splügen (Lombardujo-Grizono, Svislando), Stelvio/Stilfserjoch (Lombardujo-Sudtirolo), Tonale (Lombardujo-Trentino).
La suda limo de la regiono estas Pado, la plej longa italuja rivero. Aliaj grandaj riveroj estas Tiĉino, Adda, Oglio. En la nordo troviĝas la Lombardujaj Lagoj: Lago Maggiore, Lugano-Lago, Como-Lago, Lago Iseo, Garda-Lago.
[redaktu] Ekonomio
Lombardujo, unu el la plej riĉaj landoj en Eŭropo, estas plena je industrioj: ŝtalfabrikoj (Falck), rafinejoj, aŭtofabrikoj (Autobianchi, Maserati, Alfa, Innocenti), eldonejoj (Rizzoli, Mondadori), fabrikoj de meblaro, ŝuoj, nutraĵoj, ktp.
[redaktu] Provincoj
La du dek provincoj de Lombardujo estas Varese [vaREze], Como [KOmo], Lecco [LEKko], Sondrio [SONdrjo], Milano [miLAno], Bergamo [BERgamo], Pavia [paVIa], Lodi [LOdi], Cremona [kreMOna], Brescia [BREŝa], Mantova [MANtova] kaj Monza [MONtsa]. La provinco de Monza jam estas oficiale aktiva, sed ĝiaj agadoj komencos en la 2009a.
[redaktu] Aldonaj bildoj
Eŭropo | Italio | |
Abruzo | Aosta Valo | Apulio | Basilikato | Emilio-Romanjo | Friulo-Venecio Julia | Kalabrio | Kampanio | Latio | Ligurujo | Lombardio | Markioj | Moliso | Piemonto | Sardio | Sicilio | Toskanio | Dosiero:Flag of Trentino-Alto-Adige.png Trentino-Supra Adiĝo | Umbrio | Veneto |