Mikolajice
El Vikipedio
Mikolajice estas vilaĝo en distrikto Opava etendiĝanta sur 740 ha, kie loĝas proksimume 260 loĝantoj. La vilaĝo estas ĉirkaŭigita de arbaroj kaj ties montetriĉa karaktero nur substrekas unikecon de la teritorio, sur kiu ĝi etendiĝas.
[redaktu] Historio
Pri Mikolajice unue oni skribas latine kiel pri Niclouicz en feŭda libro de olomouca episkopo. En la jaro 1389 estas indikata Ota Stoš el Bránice kiel proprumanto de du partoj de Mikolajice, kiuj estis tiam feŭdo de olomouca episkopo en distrikto Osoblaha.
En la jaro 1542 Jan Vlk el Konecchlumí akceptis feŭdon por burgaro kaj vilaĝon Slavkov, por vilaĝo Uhlířov, por burgaro kaj vilaĝo Štáblovice kun korto kaj por vilaĝo Mikulajovice. Sed jam en 1558 devis lia heredinto Václav Vlk redoni post feŭda juĝo en Kroměříž feŭdan bienon la t.n. burgaron kaj vilaĝon kun korto kaj vilaĝon Mikulajovice al Kašpar pli juna Rotnberk el Kietrz. Štáblovice kaj Mikolajovice apartenis al bieno slavkova kaj loĝantoj de tiuj ĉi vilaĝoj laboregis en la slavkova korto.
Ĉefepiskopa arkivo enhavas ankaŭ liston de la štáblova bieno kaj al ĝi ligantan vilaĝon Mikolajice el la 60-aj jaroj de la 17-a jarcento.
Mikolajice estis ĉiam la malgranda, pure ĉeĥa vilaĝo. Post batalo sur Blanka Monto en 1620 kaj poste post katoligo de ĉiuj habsburgaj posedaĵoj estas klare, ke la loĝantojde la vilaĝo havis katolikan konfesion.
En 1900 Mikolajice havis jam 403 loĝantojn kaj 59 domojn. Tio estis ĉiam agrikultura vilaĝo.