Těškovice
El Vikipedio
Těškovice estas vilaĝo troviĝanta en distrikto Opava. Ĉe plimulto de vilaĝoj sur sudorienta regiono Opava ne ekzistas fidindaj fontoj pri ties estiĝo. Tiuj ĉi vilaĝoj enpaŝas en historion proporcie malfrue, kion kaŭzas precipe fakto, ke la ĉirkaŭaĵon kreis densaj arbaroj. Těškovice estis fondita de monaĥejo Hradisko u Olomouce proksimume fine de la 12-a jarcento aŭ komence de la 13-a jarcento. Sed la unua mencio devenas nur el la jaro 1377.
Ĝis la jaro 1850 la vilaĝo estis mallarĝe ligita kun najbara Kyjovice, kie estis sidejo de la sinjorujo, kien apartenis ankoraŭ dezertaj vilaĝoj Výškovice kaj Žebrákov. Těškovice ŝanĝis kun tiu ĉi sinjorujo ofte ankaŭ posedanton.
En 1850 Těškovice fariĝis memstara vilaĝo kaj ĝis 1896 ĝi estis parto de distrikto Opava, en la jaroj 1896 - 1960 poste parto de la eksa distrikto Bílovec. Dum teritoria reorganizo en 1960 finis aŭtonomio de la vilaĝo, estis destinita komuna nacia komitato por vilaĝoj Pustá Polom, Těškovice, Kyjovice, Hlubočec kun sidejo en Pustá Polom kaj en 1979 tiuj ĉi vilaĝoj estis kunigitaj sub unu - Pustá Polom kaj kreitaj lokaj partoj. Ekde 1990 la vilaĝo estas denove memstara.