Velké Hoštice
El Vikipedio
Velké Hoštice estas vilaĝo de Regiono Hlučín. La unua skribmencio pri ekzistado de la vilaĝo estas el la jaro 1228. La vilaĝo troviĝas 5 km oriente de urbo Opava. Arkeologiaj esploroj, kiuj estis en la teritorio faritaj, konfirmis vivon en tiu ĉi teritorio jam en la 6-a miljaro a. K.
Kastelo – konstruita en malfrue baroka stilo, datiĝas al la jaro 1754. Ĉirkaŭ duono de la 19-a jarcento estis en la kastelo faritaj ampleksaj renovigoj ĝis hodiaŭa klasicisma aspekto.
Preĝejo de sankta Johano Baptisto – konstruita en baroka stilo de Jakub Pánek en la jaro 1773. Ĝi estas ornamita de freskoj de pentristo Sebastini.
Urboj kaj vilaĝoj en Regiono Hlučín | |
---|---|
Bělá ~ Bohuslavice ~ Bolatice ~ Darkovice ~ Dolní Benešov ~ Hať ~ Hlučín ~ Hněvošice ~ Chlebičov ~ Chuchelná ~ Kobeřice ~ Kozmice ~ Kravaře ~ Ludgeřovice ~ Markvartovice ~ Oldřišov ~ Píšť ~ Rohov ~ Služovice ~ Strahovice ~ Sudice ~ Šilheřovice ~ Štěpánkovice ~ Třebom ~ Velké Hoštice ~ Vřesina ~ Závada | |
Vilaĝoj kunlaborantaj kun Regiono Hlučín | |
Hošťálkovice ~ Lhotka u Ostravy ~ Malé Hoštice ~ Petřkovice |