Kravaře (Opava)
El Vikipedio
Kravaře estas silezia urbo de Regiono Hlučín en distrikto Opava kaj ĝi situas inter la urboj Opava kaj Hlučín. Kravaře iom post iom fariĝas administra centro de okcidenta parto de Regiono Hlučín. Ĝi estas menciata en la jaro 1224, en la jaro 1669 ĝi estas okazintejo de kampara ribelo. Baroka kastelo el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1725, kvarala kun interna kortego. Ĝi forbruliĝis en la jaro 1936, nun ĝi estas rekonstruita. En la kastelo, kiu apartenas laŭflanke arte-historia al la plej signifaj barokaj memorigaĵoj en la regiono, estas instalita muzea ekspozicio interkonatiganta vizitantojn kun la paso de malfacilaj liberigbataloj, kiuj ĉi tie estis okazantaj enkadre de Ostrava operaco. En angla parko kreskas raraj lignokreskaĵoj. En Kravaře agadis verkistino Ludmila Horká, aŭtorino de libroj el vivo de hlučína popolo. Norde troviĝas fluvioglaciaj aluvioj kun vagŝtonegoj, kiuj estas naturmemorigaĵo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Urboj kaj vilaĝoj en Regiono Hlučín | |
---|---|
Bělá ~ Bohuslavice ~ Bolatice ~ Darkovice ~ Dolní Benešov ~ Hať ~ Hlučín ~ Hněvošice ~ Chlebičov ~ Chuchelná ~ Kobeřice ~ Kozmice ~ Kravaře ~ Ludgeřovice ~ Markvartovice ~ Oldřišov ~ Píšť ~ Rohov ~ Služovice ~ Strahovice ~ Sudice ~ Šilheřovice ~ Štěpánkovice ~ Třebom ~ Velké Hoštice ~ Vřesina ~ Závada | |
Vilaĝoj kunlaborantaj kun Regiono Hlučín | |
Hošťálkovice ~ Lhotka u Ostravy ~ Malé Hoštice ~ Petřkovice |