Sudice (Opava)
El Vikipedio
Sudice estas vilaĝo de Regiono Hlučín. La unua skribmencio pri Sudice estas el la jaro 1327, kiam opava princo Mikuláš la 2-a vendis la vilaĝon al dominikanoj el Racibórz. La vilaĝo troviĝas en pentrinda limregiona valo de Sudica terlango. Ekde la jaro 1993 estas ĉi tie malfermita limtransirejo Sudice – Pietraszyn. Pietraszyn troviĝas jam en la teritorio de Pollando.
Baziliko de sankta Johano Baptisto – pseŭdogotika orientita trinava baziliko kun transepto. La konstruado de la preĝejo el ruĝaj brikoj kaj ŝtonoj estis realigita en la jaroj 1904 – 1906. La baziliko estas malpligrandigita kopiaĵo de Katedralo en Kolonjo en Germanio. Parto de la areo estas paroĥejo, kripto kaj mastrumkonstruaĵoj.
Urboj kaj vilaĝoj en Regiono Hlučín | |
---|---|
Bělá ~ Bohuslavice ~ Bolatice ~ Darkovice ~ Dolní Benešov ~ Hať ~ Hlučín ~ Hněvošice ~ Chlebičov ~ Chuchelná ~ Kobeřice ~ Kozmice ~ Kravaře ~ Ludgeřovice ~ Markvartovice ~ Oldřišov ~ Píšť ~ Rohov ~ Služovice ~ Strahovice ~ Sudice ~ Šilheřovice ~ Štěpánkovice ~ Třebom ~ Velké Hoštice ~ Vřesina ~ Závada | |
Vilaĝoj kunlaborantaj kun Regiono Hlučín | |
Hošťálkovice ~ Lhotka u Ostravy ~ Malé Hoštice ~ Petřkovice |