Čavisov
El Vikipedio
Čavisov estas memstara vilaĝo, kiu apartenas en Moraviasilezian regionon. Ĝi situas okcidente de Ostrava en arbaroriĉa pejzaĝo, kiu estas parto de Nízký Jeseník.
[redaktu] Historio
La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1377. La vilaĝo tiam apartenis al Jindřich el Bítov kaj fratoj, kiuj havis posedaĵojn en Hrabyně, en Dobroslavice, Smolkov kaj Velká Polom. En 1431 ili donis Čavisov-on al grandbieno en Lubojaty. Sed Tas el Bítov vendis Lubojaty-on kun Čavisov al Katarina Hřivnáčová el Tworków. En 1896 - 1960 ĝi apartenas al politika distrikto Bílovec kaj al juĝeja distrikto Klimkovice. Ekde 1960 al distrikto Opava. En 1960 - 1969 ĝi estis kunigita kun Dolní Lhota, ekde 1975 ĝi estis parto de centra vilaĝo Velká Polom kaj ekde 1990 ĝi estas memstara vilaĝo.
Komence de la jaro 1925 estis pro ordono de politika administrado ŝanĝita nomo el Čabysov je Čavisov.
Fine de la dua mondmilito estis granda parto de la vilaĝo neniigita dum bataloj enkadre de Ostrava operaco. Laŭ insisto de Ĉeĥoslovaka radio estis proklamita agado Ni konstruas Silezion kaj Čavisov fermis la 1-an de marto 1946 baptopatran kontrakton kun orientbohemia urbo Chrudim. Chrudim helpis la vilaĝon per materia kaj morala helpo dum la renovigo de la vilaĝo.