Velká Polom
El Vikipedio
Velká Polom estas vilaĝo en distrikto Opava, kiu situas sur vojo kuniganta Ostravon kun Opava. La unua mencio devenas el la 15-an de majo 1288, kiam oni parolas en enskribaĵoj je posedaĵo de la sinjorujo pri Vikart z Polomě. La kromnomo "Velká" aperas ekde la 1416, kiu servis de diferencigo de ne tro malproksima Pustá Polom. La vilaĝo estis elirpunkto de Donatidoj, kiuj ĉi tie havis sidejon ĝis 1486. Post tiu ĉi familio la vilaĝon proprumis ĝis la jaro 1702 familio de Pražmidoj el Bilíkov kaj poste familio de Wilczekidoj havis grandan influon je evoluo de la vilaĝo. Ĉi tie estis praktikata bierfarejo, kiu estis en 20-aj jaroj de la 20-a jarcento alikonstruita je kooperativa alkoholfabriko, kiu ĝis nun estas funkcianta.
Komence de la 19-a jarcento estis praktikata profunda minejo, kie per koridora maniero estis ĝis la jaro 1890 minataj ŝton-vitriolaj ardezoj.