Nové Lublice
El Vikipedio
Nové Lublice (signifas Nova Lublice) estas nomo de vilaĝo situanta en distrikto Opava.
Vilaĝo Nové Lublice etendiĝas sur okcidenta limo de naturrezervejo Naturrezervejo Moravice kaj ĝi apartenas al la plej alte situanta vilaĝo en mikroregiono Moravice.
La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1377. En dokumentoj el 1588 estas indikata preĝejo de La plej sankta Triopo. a nomo montras fakton, ke temis pri nove fondita vilaĝo, diference de devena Lublice, nun Staré Lublice (Malnova Lublice).
La vilaĝo dezertiĝis en la 15-a jarcento kaj ĝi estis loĝigita nur en la dua duono de la 16-a jarcento. La historio estas kunigita kun la historio de vilaĝoj Kružberk kaj Staré Lublice. Ekde la unua duono de la 17-a jarcento ĝi apartenis al opava sinjorujo, ekde duono de la 19-a jarcento ĝi apartenis al la distrikto Opava, en 1949 - 1960 en distrikton Vítkov.
Ekde 1973 Nové Lublice havis komunan oficejon kun Kružberk kaj ekde 1979 ĝi estis parto de Budišov nad Budišovkou. Ekde 1990 ĝi estas memstara vilaĝo.