Serbio kaj Montenegro
El Vikipedio
Serbio kaj Montenegro |
|
Nacia himno: Hej Sloveni |
|
Nacia devizo: {{{nacia devizo}}} |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefa(j) lingvo(j) | serba, loke ankaŭ albana |
Ĉefurbo | Beogrado (2.200 mil) |
Religio(j) | katolikoj (69%), ortodoksismo(62,6%), romkatolikismo (5,8%), protestantoj (1%); islamanoj 19%; aliaj 11,6% (parte ne-religiaj) |
Areo % akvo |
102.350 km² 0,25%% |
Loĝantaro Loĝdenso |
10.518 mil (1995) 104/km² |
Valuto | Euro (EUR kaj CSD) |
Horzono | UTC +1 (en somero +2) |
TTT ; Landkodo ; Tel. | .yu ; CS (antaŭe YU) ; 381 |
Politiko | |
Politika sistemo | Respubliko |
Ŝtatestro | prezidento Svetozar Marović |
Ĉefministro | ? |
Nacia tago | ? |
Sendependeco | 28 aprilo 1992 de Jugoslavio |
Esperanto-movado | |
Esperanto-asocio | {{{esperanto-asocio}}} |
Serbio kaj Montenegro estis respubliko de la 28-a de aprilo 1992 ĝis la 3-a de junio 2006 de la Balkana duoninsulo. Ĝi entenis la nuntempajn sendependajn ŝtatojn de Serbio kaj Montenegro.
- Urboj: Beogrado (2.200 mil), Podgorica (96 mil), Niŝ (161 mil).
- Loĝantaro: 10.518 mil (1995), inter ili - serboj ĉa. 75 %, albanoj ĉa. 15%, montenegranoj 5%, hungaroj ĉa. 4%, ciganoj.
- Monunuo: dinaro (= 100 paraoj) en Serbio, eŭro (1 EUR = 100 cendoj) en Montenegro.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: La unio Serbio kaj Montenegro ĝis februaro 2003 nomiĝis Jugoslavio. Oni deklaris Jugoslavion respubliko je la 17-a de oktobro 1918. Dum 1991-92 pro la akriĝintaj interetnaj rilatoj disiĝis JSFR (Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko), kiu ekzistis de 1945. De ĝia konsisto eliris Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio. En 1992 Serbio kaj Montenegro kreis unian ŝtaton, sed internacia komunumo ne agnoskis ĝin kiel leĝan posteulon de iama federacio. En 1998 akriĝis politika situacio en Kosova Aŭtonomio de Serbio, kiu estas enloĝita precipe de albanoj. Kontraŭstaro transformiĝis al serioza konflikto. Malgraŭ de longdaŭraj interparoloj ĉi-tie daŭrigadis etna purigado. Post multfojaj avertoj NATO-militfortoj bombardis Serbajn militbazojn kaj strategiajn objektojn. Nun sur la Kosova teritorio estas dislokigitaj pacfortoj, sed la situacio restas eksplodigebla. Je la 4-a de februaro 2003 la Jugoslavia parlamento decidis ŝanĝi la nomon al "Serbio kaj Montenegro". Post la montenegra referendumo de la 3-a de junio 2006 kies rezulto favoris je 55,5% la sendependiĝo de la ŝtato, la serbia parlemento aperigis la 5-a de junio deklaron kiu statas la Respubliko de Serbio.
- Heredaĵo: Durmitora nacia parko, Kotor kaj ĝia golfo, Stari Ras kaj Sopoĉan, monaĥejo Studenica.