Transmaraj kolektivoj (Francio)
El Vikipedio
La transmaraj kolektivoj (franclingve Collectivités d'outre-mer aŭ COM) estas administraciaj subdividoj de la Franca Respubliko. Tiuj teritorioj, lokitaj tra la tuta mondo, havas statutojn kiuj estas pli aŭtonomaj ol la norma reĝimo de la transmaraj departementoj kaj regionoj (DOM/ROM).
La transmaraj kolektivoj konformiĝas al la 74-a artikolo de la konstitucio de 1958, male de la DOM/ROM, kiuj konformiĝas al la 73-a artikolo.
Resume, ĉiu kolektivo rajtas adapti naciajn regulojn al la lokaj kondiĉoj. Ekde la konstitucia revizio de la 28-a de marto 2003, ekzistas kvar transmaraj kolektivoj, ĉiuj havante specialajn regulojn :
- Sankta-Piero kaj Mikelono, apud Kanado, fakte havas juran reĝimon proksiman al norma franca departemento, ekzemple kun Ĝenerala Konsilio.
- Franca Polinezio havas tre aŭtonoman statuton : la pacifika arkipelago ekzemple disponas oficon de « Prezidento de la Franca Polinezio ». Ĝi estas plie la sola transmara kolektivo kiu obtenis la kromnomon « Transmara lando » (Pays d'outre-mer).
- Valiso kaj Futuno havas ankaŭ tre specialan statuton. Ĝi estas la sola parto de la franca teritorio kiu estas ne subdividita laŭ komunumoj.
- Majoto estas proksima al la departementa reĝimo : la eta insulo estas aliparte jure rigardata kiel « Departementa kolektivo » (Collectivité départementale), novaperinta kaj unika koncepto. Tamen, pluraj lokaj oficialuloj esprimis deziron, ke Majoto anstataŭe fariĝu DOM/ROM.
Nov-Kaledonio ne estas aŭtentika transmara kolektivo. Ĝi konstituas tute apartan kategorion kaj konformiĝas al specialaj artikoloj en la franca konstitucio (la 13-a ĉapitro) : ekde la akordo de Nouméa (1998), la Nov-Kaledonianoj profitas el esceptegaj reguloj kiel loka civitaneco aŭ lokaj leĝoj. Referendumo pri la estonto de la insulo okazos normale ĉirkaŭ 2018.