Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Web Analytics
Cookie Policy Terms and Conditions Bekfluto - Vikipedio

Bekfluto

El Vikipedio

BEKFLUTO
BEKFLUTO
KLASIFICADO

Ligna blovinstrumento

TONETENDO

Du oktavoj

FABRIKISTOJ

Fabrikistoj de Bekflutoj

Bekflutisto
Bekflutisto



Enhavo

[redaktu] ENKONDUKO

La bekfluto estas ligna blovinstrumento de la familio nomata flutoj fajfilaj, kiu ankaŭ inkludas la stanfajfilon kaj la okarinon. Ĝi bloviĝas ĉe la fino kaj ĝian buŝon konstriktas ligna ŝtopilo, konata kiel "bloko". Ĝi nomiĝas "bekfluto" ĉar la buŝaĵo similas al beko, kaj ofte la buŝaĵo nomiĝas "beko". La bekfluto havas truojn por sep fingroj kaj unu por la polekso de la supra mano, per kiuj oni produktas la diversajn notpitĉojn. Ekde la Mezepoko la bekfluto estis populara, sed ĝia uzo malkreskis en la 18-a jarcento. Ĝi reviviĝis en la 20-a jarcento, por prezentadoj, por muzikinstruado kaj pro ĝia logo al ludistoj amatoraj. Nuntempe oni ofte taksas ĝin kiel muzikilo por infanoj, sed ekzistas multaj ludistoj virtuozaj, kiuj povas demonstri ĝian tutan eblecon kiel solomuzikilo. La sono bekfluta estas rimarkinde pura kaj dolĉa, parte ĉar en la sono mankas harmonoj supraj kaj superregas la harmonoj neparaj.[1]

[redaktu] BEKFLUTOTIPOJ

[redaktu] La Familio Bekfluta

BEKFLUTFAMILIO
Muzikiloj en C Tonetendo Muzikiloj en F Tonetendo
garklajnbekfluto sopranetbekfluto
sopranbekfluto
Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Aŭskultu" Aŭskultu Dosiero
aldbekfluto
tenorbekfluto basbekfluto
basegabekfluto kontrabasbekfluto
sub-kontrabasbekfluto sub-sub-kontrabasbekfluto


Bekflultoj fariĝas en diversaj grandoj. Do, malgraŭ tio, ke ĉiu bekfluto ludas nur du oktavojn, ensembloj de bekflutoj povas ludi trans sep oktavojn. Ili plej ofte agordiĝas en C aŭ F, kvankam muzikiloj en D, G kaj E-bemolo foje uziĝis pasinte. Fakte, ili ankoraŭ troviĝas hodiaŭe, precipe la bekfluto en D, nomata de "voĉfluto". Jen la tablon por vidi la tutan familion de muzikiloj en C kaj F. La plej oftaj solmuzikiloj de la bekflutfamilio estas la sopranbekfluto (ankaŭ konata kiel diskanto) kaj aldbekfluto (ankaŭ konata kiel "trebel"-o). Ĉe lernejoj la sopranbekfluto plej ofte uziĝas. La plej grandaj bekflutoj, pli granda ol la basbekfluto, estas malpli ofte uzataj, ĉar estas multekostaj kaj la grandego faras ilin malfacile manipuleblajn. Foje oni produktis eksperimentan garklajneton, ĉe kvarto super la garklajno, sed ĝi estis tre malgranda por akomodi fingrojn de plenkreskuloj.[2]


Ĉe la pli grandaj bekflutoj, la distanco inter la fingrotruoj estas tiel granda ke oni ne povas ĝin transetendi. Do, muzikiloj pli grandaj ol la tenorbekfluto (kaj foje tenorbeflutoj) havas klavojn por faciligi fermi la truojn. Krome, la plej grandaj bekflutoj estas tiel longaj ke oni ne povas atingi la klavojn kun la manoj kaj samtempe atingi la busaĵon kun la lipoj. Do, muzikiloj pli grandaj ol la basbekfluto (kaj ofte basbeflutoj) havas longajn, kurbajn pipojn (nomatajn "bokal"-ojn), kiuj kondukas la spiradon al la ventvojo.

[redaktu] Materialo

Nuntempe bonkvalitaj bekflutoj fariĝas el gamo de diversaj durlignoj, ekzemple pirligno, ĉerizoligno, buksligno, acerligno, ebonligno kaj palisandro, kun bloko el cedroligno ruĝa.[3] Ĉe la meza 20-a jarcento fabrikistoj ekfaris bekflutojn el bakelito kaj (pli sukcese) el plasto, kiu farigis ilin malmultekostajn kaj rapide produktatajn. Malgraŭ tio, ke muzikiloj por profesiuloj preskaŭ ĉiam fariĝas el ligno, multaj bekflutoj fariĝas el plasto, ĉar ili estas pli malmultekostaj ol la lignaj intrumentoj. Krome, oni povas pli facile zorgi por la bekflutoj plastaj, kaj kondensaĵo el la spirado ne okazigas ŝveladon en la ventvojo. Multaj da numtempaj bekflutoj plastaj estas tiel bonaj kiel la plej malmultekostaj bekflutoj el ligno, foje pli bonaj. Muzikiloj por komencantoj, kiel oni trovas ĉe ensembloj de infanoj, kutime fariĝas el plasto kaj oni nur bezonas iom da mono por aĉeti ilin.


La plijmulto da bekflutoj modernaj baziĝas je muzikiloj barokaj, sed iuj fabrikistoj specialistaj faras replikojn de la pli fruaj muzikiloj renesancaj. Ĉi tiuj muzikiloj havas pli larĝan, malpli konusan boraĵon, kaj kutimje havas laŭtan, malpli dolĉan sonon.

[redaktu] Novenkondukaĵoj modernaj

En la frua parto de la 20-a jarcento Peter Harlan disvolvis bekfluton kun iomete pli facila fingrado. Ĉi tio nomiĝas fingrado germana aŭ doigte moderne. Je bekfluto kun fingrado germana la kvina truo estas pli malgranda ol la kvara truo, dum je bekfluto baroka la kvara truo estas pli malgranda ol la kvina truo. La principa malsameco de fingrado estas por ‘F’ (je la bekflutoj en C) kaj ‘B-bemolo (je la bekflutoj en F). Por ludi ĉi tiu noton kun bekfluto baroka, oni devas uzi la fingradon 0 123 4 67. Ludante bekfluton kun fingrado germana, oni devas uzi la fingradon 0 123 4. Fingrado germana estiĝis populara en Eŭropo, precipe en Germanio, ĉe la 1930's, kaj troviĝas en diversaj partoj de la mondo, Japanio inklusive. Sed Theodor Adorno kritikis bekflutojn kun fingrado germana por havi malpli bonan agordon de diesoj kaj bemoloj, kaj sonon "banalan kaj infanecan".[4]


Nuntempe oni produktas bekflutojn kun desajnoj novaj. Unu tipo estas bekflutoj grandaj (basbekflutoj, basegabekflutoj, k.c.) kun kvarsekco kvadrata, kiuj estas muntitaj el lignotavoloj, anstataŭ ĉizitaj el granda lignobloko.[5] Ĉi tiuj havas plenan serion de klavoj, por faciligi atingi ciu fingrotruon, kaj boraĵon faldan, kiu permisas la bekflutiston ludi ilin sidante. Malgraŭ tio, ke ili ne ŝajnas elegantaj, ili estas pli malmultekoste kaj pli laŭtaj ol la aliaj befklutoj de sama grandeco. Alia areo de evoluo estas bekflutoj kun kromaj klavoj kaj redesajnata boraĵo[6], kiu ebligis ĉi tiuj:

  • malpli laŭtajn notojn altajn
  • ludadon de dinamikoj sen uzi fingradojn nekutimajn
  • pli laŭtan notojn malaltajn
  • pli facilan ludadon de la notoj en la tria oktavo.

Ĉi tiuj desajnoj novaj faciligas ludadon de muzikpecoj originale verkitaj por la fluto transversa, kaj estas pli aŭdeblaj kiam ludataj kun muzikiloj modernaj.


[redaktu] KIEL LA BEKFLUTO LUDIĜIS

Oni ludas la bekfluton vertikale de la buŝo. La ludisto delikate tenas la finon de la buŝaĵo kun la lipoj kaj blovas en la muzikilo. La ligna bloko (A) en la buŝaĵo direktas la spiradon de la ludisto laŭ konduktubo (B) nomata la "ventvojo". Elirante tra la ventvojo, la spiro direktiĝas kontraŭ malmola rando (C) nomata la "labio", kiu devigas la aerkolumnon oscili. (La ventvojo formas la aerfluon kaj kondukas ĝin al la labion, do estas neniu bezono formi buŝtenon per la lipoj.) Fingrotruoj en la antaŭo kaj malantaŭo de la muzikilo modifas la longecon de la aerkolumno kaj tiel modifas la tonalton de la produktata noto. La truo ortangula ĉe la supro de la bekfluto nomiĝas la "fenestro".[7]


Kversekco de la kapartiko bekfluta Partoj de la bekfluto


FINGRADO BEKFLUTA
Unua Oktavo Dua Oktavo Tria Oktavo
Noto Truo
0
Truo
1
Truo
2
Truo
3
Truo
4
Truo
5
Truo
6
Truo
7
Truo
0
Truo
1
Truo
2
Truo
3
Truo
4
Truo
5
Truo
6
Truo
7
Truo
0
Truo
1
Truo
2
Truo
3
Truo
4
Truo
5
Truo
6
Truo
7
F(C) X X X X X X X X X O X O O O O O / X O O O X X O
F(C)-dieso X X X X X X X / O X X O O O O O / X X O X O X X
G(D) X X X X X X X O O O X O O O O O / X X O X O X X
A(E)-bemolo X X X X X X / O O O X X X X X O
A(E) X X X X X X O O / X X X X X O O
B-bemolo(F) X X X X X O X X / X X X X O X O
B(F-dieso) X X X X O X X O / X X X O X O O
C(G) X X X X O O O O / X X X O O O O
C(G)-dieso X X X O X X / O / X X O X O O O
D(A) X X X O O O O O / X X O O O O O
E(B)-bemolo X X O X X O O O / X X O X X X O
E(B) X X O O O O O O / X X O X X O O


KIEL LA FINGROJ KAJ LA TRUOJ NOMBRIĜAS
La Fingroj La Truoj


La tonetendo bekfluta estas ĉirkaŭ du oktavoj. Jen la tablon de fingradoj bekflutaj. La nombroj ĉe la supro respondas al la fingroj kaj la truoj de la bekfluto, laŭ la bildoj. En la tablo, "X" signifas truon fermatan, "O" signifas truon malfermatan kaj "/" signifas truon duonfermatan. La noton ĉe du oktavoj kaj duontono super la plej malata noto (C# por la sopran-, tenor- kaj baseg- bekflutoj: F# por la sopranet-, ald- kaj bas- bekflutoj) oni normale povas ludi nur per kovri la finon sonorilan, kutime kontraŭ la femuro aŭ kun speciala klavo sonorila.


La plej malataj skalgradoj kromataj - la duontono kaj la trito minora super la plej malalta noto - ludiĝas per nur parte kovri unu truon, tekniko nomata "duontruo". La plemulto da bekflutoj modernaj konstruiĝas kun truoj duoblaj aŭ klavoj pro faciligi ludi ĉi tiujn notojn. Aliajn skalgradojn kromatajn oni ludas per fingradoj "forkataj": t.e. malkovri unu truon kaj kovri unu aŭ pli truojn kiuj estas pli subaj. Notoj kun fingradoj forkataj havas malsaman karakteron tonalan ol tiuj, kiuj estas diatonaj. Do, la bekfluto havas sonon iom malebenan.


La plimulto da notoj en la dua oktavo produktiĝas per parte kovri la poleksotruon ĉe la malantaŭo de la bekfluto, tekniko nomata "pinĉado". La metodo poleksa gravegas al la agordo kaj stabileco de ĉi tiuj notaj, kaj ĉi tiu efiko varias kun kreskanta notpitĉo. Do, malebiĝas la borado de poleksotruo duobla por eviti pinĉadon. Por ludi la notojn en la dua oktavo, oni devas pli forte blovi, por eksciti la duan kaj trian harmonojn de la muzikilo.


Ludisto lerta povas etendigi la tonetendon bekfluton, kaj kutime povas kromate ludi trans du oktavojn kaj kvinton. Iom da ĉi tiuj notoj bezonas ke oni kovri la sonorilon aŭ ŝirmeti la fenestron. (t.e. teni fingron super la fenestro, kiu parte restriktas la aeron eliĝanta ĝin) En la manoj de ludisto kompetenta ĉi tiuj notoj ne estas aparte laŭtaj aŭ akratonaj.[8]


Ŝanĝoj dimamikaj malfacile ludiĝas je la bekfluto. Se oni blovegas por ludi pli laŭte aŭ blovetas por ludi pli mallaŭte, la notpitĉo ŝanĝus kaj la noto malagordiĝus. Malsimile al la fluto transversa, la ludisto ne povas ŝanĝi la pozicion de la buŝo relate al la labio por kompensi. Ludistoj lertaj uzas fingradojn alternajn por ebligi ŝanĝojn dimamikajn.[9]

[redaktu] HISTORIO

[redaktu] Bekflutoj fruaj

Bekflutoj deriviĝas el flutoj fajfilaj kun ses fingrotruojn. Veraj bekflutoj diferencas de ĉi tiuj flutoj fajfilaj per havi ok[10] fingrotruojn; sep sur the antaŭo de la muzikilo kaj unu ĉe la malantaŭo por la polekso de la supra mano. La flutoj kun ses truoj havas pli simplan fingradon ol la bekfluto, sed notoj ekster la tonalo baza estas malfortaj kaj malagordaj. Do, oni disvolvis muzikilon kun pli da truoj por pli bone ludi ekster la baza tonalo.[11] Oni opinias ke ĉi tiuj muzikiloj evoluiĝis en la 14-a jarcento, sed, baze sur la bildoj de diversaj flutoj fajfilaj en pentraĵoj mezepokaj, ekzistas debato pri pli frua origino. Ĝis hodiaŭ multaj flutoj fajfilaj, ekz. tiuj uzataj en muziko irlanda, daŭras havi ses truojn.


Unu el la plej fruaj bekflutoj travivantaj malkovriĝis en ringofosaĵo de kastelo ĉe Dordrecht, Nederlando en 1940, kaj datiĝis ĉe la 14-a jarcento. Tamen ĝi estas en kondiĉo tre malbona. Dua difektita bekfluto de la 14-a jarcento troviĝis en latrino en Göttingen, nord-Germanio. Aliaj ekzemploj de la 14-a jarcento travivas el Esslingen, Germanio kaj Tartu, Estonio. Ĉe Rodiso, Grekio estas peceto de bekfluto de osto, eble de la 14-a aŭ 15-a jarcento. Bekflutoj mezepokaj havis boraĵon cilindran, malsimile al la plimulto da nuntempaj bekflutoj. Kroma diferenco estas tio, ke oni povis ludi ilin aŭ dekstrule (kun la mano dekstra plej sube) aŭ maldekstrule (kun la mano maldekstra plej sube). Ĉiuj truoj viciĝis escepte de la plej malalta, la truo por la malgranda fingro de la pli suba mano. Ĉi tiu lasta truo ofsetiĝis de la linio centra kaj duobliĝis, unu truo ĉe ĉiu flanko. La ludisto plenigus la nedeziratan truon kun vakso. Nur pli malfrue oni findecidis farigi la stilon dekstrulan la normon.


En la Mezepoko, ĉia muzikilo, bekflutoj inkluzive, ofte akompanis muzikon voĉan, foje duobligante la lineon voĉan, foje improvizante akompanon. Ekzistas multaj bildoj el la epoko kiuj montras bekflutistojn ludante kune kun kantistoj. Sed ankaŭ ekzistis muziko instrumenta, principe por dancado. La komponistoj mezepokaj ne specifis kian muzikilon oni devas ludi, do la ludistoj uzis kiujn ajn ili havis, ĉu bekfluton, ĉu harpon, ĉu vjelon, ktp. Kutime la aro de ludistoj estis malgranda, eble 2-4 homoj, uzante diversecon de muzikiloj. La muzikstilo de la epoka estis monofonio, konsistante el unuobla lineo melodia, aŭ polifonio, kiu karakteriziĝas per du aŭ tri sendependaj melodioj, ludataj samtempe. Du el la bone konataj komponistoj mezepokaj estis Guillaume de Machaut kaj Francesco Landini.[12]

[redaktu] La Renesanco

La bekfluto atingis egan popularecon en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Ĉi tiu evoluado linkiĝis al tio, ke muziko arta (kontraŭe al muziko folklora) ne plu estis la regno eksklusiva de nobelaro kaj klerikaro. La advento de la presatoro faris ĝin haveblan ankaŭ al pli riĉaj nenobeloj. Tamen la populareco de la muzikilo ankaŭ atingis la kortegojn. Ekzemple, ĉe la morto de Henriko VIII en 1547, inventaro de liaj posedaĵoj inkludis 76 bekflutojn.[13] Ankaŭ estas multaj referencoj pri la muzikilo en literaturo samepoka (ekz. Ŝekspiro[14], Pepys kaj Milton[15]). Dum ĝia apogeo la bekfluto tradicie asociiĝis kun birdoj, ŝafistoj, eventoj miraklaj, funebraj procesioj, geedziĝoj kaj scenoj amaraj. Bildoj de bekflutoj troviĝis en literaturo kaj arto pri ĉiuj ĉi.[16]


Dum la Renesanco, muzikiloj daŭris principe uziĝi aŭ en dancmuziko aŭ kiel akompano de voĉoj. Ekzistas diversaj verkaĵoj voĉaj kun lineoj sentekstaj, kiuj eble verkiĝis por muzikiloj. Krome iu muziko voĉa estas bone ludebla kun muzikiloj, ekz. kanzonoj. Tamen komponistoj ankaŭ produktis pli kaj pli verkaĵojn ekskluzive instrumentajn, ofte bazite sur dancmuziko (ekz. Lachrimae Pavans per John Dowland). Foje ili ne specifis la muzikilojn, sed eĉ kiam la komponisto specifis, ekzemple, gambovjolojn, oni povis sukcese ludi la muzikon kun bekflutoj. En ĉi tiu epoko, oni disvolvis guston por ensembloj de samaj muzikiloj, kaj ekekzistis "konsortoj", (aro de muzikistoj ludantaj la saman tipon de muzikilo), kaj la familioj de muzikiloj de diversaj grandoj. La diversaj grandoj de la muzikiloj en la familioj permisis la konsorton ludi muzikon kun grandega tonetendo. Iu bone konataj komponistaj renesancaj, kiuj verkis muzikon instrumenta aŭ kies muziko voĉa bone ludiĝas kun bekflutoj, estis:[12]


Polifono daŭris esti la muzikstilo dominanta en la Renesanco, sed komponistoj ankaŭ komencis verki komponaĵojn kordajn. La kutimo mezepoka de apudigi du aŭ tri malsamajn melodiojn kunekzistis kun "polifono imita". Polifono imita uzas nur unu lineo melodia, sed disigas kaj dividas ĝin inter la diversaj partoj. Lineo melodia ludiĝas per unu parto, kaj ĉiu alia parto laŭvice ripetas ĝin. Komplika ornamado improvizata karakterizas la muzikon de ĉi tiu epoko.


Multaj muzikiloj de ĉi tiu periodo travivas, inkluzive bekflutserio nekompleta ĉe Nurenbergo kiu datiĝis ĉe la 16-a jarcento kaj kiu havas kondicon sufiĉe bonan ke oni povas ankoraŭ ilin ludi. Simile al la bekflutoj mezepokaj, tiuj de la Renesanco havis larĝajn kaj cilindrajn boraĵojn. Ili havis fortajn notojn malaltajn, sed kutime nur fidinde ludiĝis trans unu oktavon kaj seston.[17]


Bekflutoj renesancaj Bekflutoj barokaj

[redaktu] Bekflutoj barokaj

En la 17-a jarcento okazis diversaj ŝanĝoj de la bekflutkonstruado, kio rezultigis la tipon de muzikilo kutime nomata de bekflutoj barokaj, kontraŭe al la pli fruaj bekflutoj renesancaj. Ĉi tiuj novenkondukoj faris tio, ke la bekflutoj barokaj povas ludi du kompletajn oktavojn kromatajn kaj ke ili havas tonon ke oni opinias esti "pli dolĉa" ol tio de la pli fruaj muzikiloj.[18]


Komponistoj de muziko baroka verkis grandan variecon de bekflutmuziko. Kutime ili verkis por la aldbekfluto, malpi ofte por sopran- kaj sopranet- bekflutoj. Bekflutoj elstaris kaj kiel muzikilo sola kaj kiel muzikilo por ludi partojn en konĉertoj.


Ĉe la sojlo inter la Renesanco kaj la Baroko Claudio Monteverdi, krom trumpetojn, trombonojn kaj kordinstrumentojn, uzis bekflutojn en la orkestrado de lia opero L'Orfeo.


Ankaŭ en la Baroko frua okaziĝis la unua kaj ĝis hodiaŭ plej granda verkaĵo sola por bekflutoj, la "Fluyten Lust-hof" (eldonita en tri volumoj de 1648 al 1654), per la flutisto blinda Jacob van Eyck el Utrecht, Nederlando. Ĉi tio estas tre granda kolekto de tiame amataj dancoj, kantoj kaj himnoj, ĉiuj havante iujn variaciojn, nomatajn "modi". La variadoj sinsekve iĝis pli virtuozaj kaj petolemaj. Jacob van Eyck probable uzis bekfluton en c5, faritan en unu peco kaj kun preskaŭ cilindra boraĵo, kiu similis al ili de la Renesanca.[19]


Vivaldi verkis tri konĉertojn por la "flautino" kaj postulis la saman muzikilon en lia orkestro opera. En prezentoj modernaj oni originale pensis ke la flautino estis fluteto. Nuntempe oni kutime akceptas ke la "flautino" estis bekfluto kies pli malalta noto estis aŭ d5 aŭ f5. Krome li verkis aliajn tre virtuozajn konĉertojn por bekflutoj en f4 aŭ g4 kaj kordinstrumentoj.


Aldbekflutoj uziĝis en la 2-a kaj 4-a Brandenburg Concertoj, per J.S. Bach. En la 4-a Brandenburg Concerto en G-maĵoro, Bach postulis du "flauti d'echo-jn". La muzikologo Thurston Dart erare sugestis ke ĝi destiniĝis por flaĝoletoj ĉe pli alta notpiĉo. Fakte, en disko sub direktado de Neville Marriner, usante eldonojn per Dart, la konĉerto ludiĝis ĉe unu oktavo pli alte ol kutime kun sopranetbekflutoj. Oni povas argumenti ke la muzikiloj kiujn Bach identigis kiel "flauti d'echo-j" estis eĥoflutoj, ekzemplo de kiu travivas ĝis hodiaŭ en Lepsiko, Germanio. Ĝi konsistis de du bekflutoj en f' konektataj per flanĝoj ledaj: unu muzikilo fabrikiĝis por mallaŭte ludi kaj la alia por laŭte ludi. Bach ankaŭ verkis kantatojn kaj pasionmuzikon por bekfluto. Tamen liaj Flutsonatoj verkiĝis por fluto transversa.


Ĉe Britio, Henry Purcell, inter aliaj, uzis bekflutojn en lia muziko. Pli malfrue Georg Friedrich Händel, dum lia longa periodo kreiva en Londono, verkis multegon da bekflutsonatoj kun basso continuo, ekzemple "The Fitzwilliam Sonatas", kiuj estis kromproduktoj de lia komponado de suitoj, operoj kaj oratorioj. Multaj da temoj kaj motivoj el tiuj verkaĵoj reaperis en lia ĉambromuziko por bekfluto. Krome, en ĉi tiu epoko, muzikistoj amatoraj preferis bekflutojn kiel la muzikilo por ludi melodiojn. Ankaŭ oni transskribis multajn komponaĵojn renomajn por bekflutoj, ekz. Folliaj-variacioj far de Arcangelo Corelli.


Aliaj tradiciaj komponaĵoj barokaj verkiĝis per Jacques Hotteterre, Monsieur Naudot kaj la samnomataj kuzoj Jean-Baptiste Loeillet. La listo inklusivas la samepokulojn de Vivaldi: Benedetto Marcello, Giuseppe Sammartini kaj Francesco Mancini. Krom Bach, la Germanoj Johann Mattheson (el Hamburgo) kaj Georg Philipp Telemann komponis muzikon elstaran por bekflutoj.


Ĉe la Baroko malfrua la bekfluto longe kunekzistis kun la kreskanta fluto transversa. Aparte imponema ekzemplo de ĉi tio estas Konĉerto en E-bemolo por Bekfluto, Fluto Tranversa kaj Kordorkestro, far de Telemann.

[redaktu] La malkresko de la befluto

Post la 18-a jarcento la uzo de la bekfluto malkreskis, kaj ĝi anstaŭiĝis per la fluto transversa. Kun la kresko de orkestroj grandaj, oni komencis preferi la pli laŭtan sonon de la fluto tranversa. Ankaŭ komponistoj komencis postuli ŝanĝojn dimamikajn en ilia muziko, kiujn oni malfacile ludis kun bekflutoj. Do, la bekfluto tre malofte uziĝas je Muziko Klasika kaj Romantika. Ĝis 1750 oni uzis la vorton "fluto" por signifi la bekfluton, kaj nomis la fluton transversan la "traverso"-n. Poste, la kreskanta dominado de la "traverso" faris tion, ke la vorto "fluto" komencis signifi la fluton transversan. Por signifi bekfluton, oni devis specife diri "bekfluto". En la frua 20-a jarcento, ĝi sufiĉe maloftis ke Stravinsky pensis ke ĝi estis tipo de klarneto, pro ĝia aspekto ekstera. La preskaŭ lasta uzo de bekfluto estis kiel mistera, transmonda sono en la opero Orfeo ed Euridice far de Gluck. En la 19-a jarcento la bekfluto akiris klavojn kaj renomiĝis ksakano aŭ "flute douce." Ĉirkaŭ 800 pecoj muzikaj por la csakano verkiĝis, sed ĝi tre malofte uziĝas hodiaŭe.

[redaktu] Reviviĝo moderna

La bekfluto reviviĝis ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento, danke al la strebado al pli historie fidela prezentado de muziko frua (granda kategorio muzika kiu inklusivas Mezepokan muzikon, Renesancan muzikon kaj Barokan muzikon). Sed ĝi preskaŭ ekslusive uziĝis por ĉi tiu celo kaj ĝin oni taksis kiel muzikilo principe historia. La sukceso eventuala de la bekfluto en la epoko moderna ofte atribuiĝis al Arnold Dolmetsch en Britio kaj diversaj kleruloj/ludistoj germanaj. Sed Dolmetsch neniel estis sole responsa por la reviviĝo bekfluta, malgraŭ tio, ke en Britio li plivastigis intereson preter la rondo de fakuloj frumuzikaj. Sur la Kontinento liaj klopodoj antaŭiĝis per tiuj de muzikistoj ĉe la Brussels Conservatoire (kie Dolmetsch trejniĝis), kaj per prezentadoj de la Bogenhausen Künstlerkapelle (Bogenhausen Bando Artista), bazita en Germanio. Dum la periodo 1890 - 1939 la Bogenhausen-oj ludis muzikon de ĉiuj epokoj, inkluzive aranĝojn de muziko klasika kaj romantika. Ankaŭ la laboro de Willibald Gurlitt, Werner Danckerts kaj Gustav Scheck, en Germanio, procedis sendepende de la Dolmetsch-oj.[20]


Inter la virtuozoj influaj kiuj kontribuis al la reviviĝo bekfluta kiel grava koncertmuzikilo en la pli malfrua parto de la 20-a jarcento estas: Frans Brüggen, Hans-Martin Linde, Bernard Kranis, kaj David Munrow. Brüggen diskigis la plejmultan da la mejloŝtonoj de la repertuaro historia kaj komisiis multajn novajn verkaĵojn por la bekfluto. La disko duobla de Munrow, "The Art of the Recorder (La Arto Bekfluta)", daŭras esti grava antologio de bekflutmuziko trans la epokojn.


Komponistoj modernaj de grandega konatiĝo verkis muzikon por la bekfluto, inkluzive:

Nuntempe la literaturo bekfluta atingis grandegan kvanton kaj estontece kreskigos plu, danke al la multegaj komponaĵoj novaj, kuijn prezentistoj daŭre komisias. Iu muziko moderna postulas ke la bekfluto faras sonojn, ritmojn kaj efikojn nekutimajn, usante teknikojn kiel:

  • flirtlangado
  • preterblovado por ludi akordojn
  • kvarontonoj
  • fingradoj alternaj por ebligi ŝanĝojn dimamikajn.

Ekzemplo de ĉi tiu estas la komponaĵoj "Bavardage", per David Murphy, kaj "Music for a Bird", far de Hans Martin Linde. Estas bona priskribo pri ĉi tiuj kaj aliaj teknikoj en libro per Walter van Hauwe.[21]


Foje ĝi uziĝis en muziko populara, inkluzive tio de bandoj kiel:[22]

Diversaj folkmuzikistoj ankaŭ uzis las bekfluton.


Inter bekflutensembloj modernaj, la triteto Sour Cream (direktata per Frans Brüggen), la Flanders Recorder Quartet (Flandria Kvarteto Bekfluta) kaj la Amsterdam Loeki Stardust Quartet (Amsterdama Kvarteto Loeki Stelpova) prezentadas rimarkindajn miksaĵojn de repertuaro kaj historia kaj moderna.

[redaktu] Uzo en lernejoj

Bekfluto el plasto.
Bekfluto el plasto.

Post la Dua Mondmilito, kreskis la intereso pri muzikinstruado al ĉiuj infanoj. La enkonduko de bekflutoj el plasto igis ilin tre popularaj por ĉi tiu instruado, ĉar ili estas inter la plej malmultekostaj muzikiloj amase aĉeteblaj. Oni ne bezonas multe da mono por provizi muzikilojn al la tuta klaso.[23] Estas facila produkti la unuajn notojn kaj la fingrado iniciala estas simpla. Oni povas instrui bekflutludadon al tre junaj infanoj. Krome, la sopranbekfluto bone sidas en ĝiaj manoj. Do, la bekfluto gajnis reputacion kiel muzikilo por komenci la muziklernadon.


Malfeliĉe, la sukceso bekfluta en lernejoj parte responsigas ĝian reputacion malbonan kiel "muzikilo por infanoj". Kvankam la bekfluto pre-agordiĝas, la notpiĉo tre facile ŝanĝiĝas per preter- aŭ sub- blovado, kaj komencantoj ofte faras sonojn malagrablajn, precipe dum ludado en ensembloj. Ĉe nivelo baza ĝi relative faĉile ludiĝas. Sed ne eraru, mastreco ne estas simile facila — kiel ĉiuj aliaj muzikiloj, la bekfluto postulas talenton kaj studon por lerte ludi. Multaj homoj nemiam aŭdas ludadon virtuozan, kaj ne scias ke tia ludado ebliĝas. Tiaj homoj opinias ke muziklernantoj seriozaj devas forlasi la bekfluton laŭ ilia kreskanta lerteco.

[redaktu] ENSEMBLOJ BEKFLUTAJ

Bas-, tenor-, ald-, sopran- kaj sopranet- bekflutoj. Kutime ensembloj uzis bekflutojn de multoblaj grandecoj.
Bas-, tenor-, ald-, sopran- kaj sopranet- bekflutoj. Kutime ensembloj uzis bekflutojn de multoblaj grandecoj.

La bekfluto estas muzikilo socia. Multaj amatoroj ĝuas ludi aŭ en grandaj aroj kun multaj ludistoj je ĉiu parto, aŭ en malgrandaj grupoj kun nur unu je ĉiu parto. Ekzistas vasta varieco de muziko por ĉi tiaj grupoj, inkluzive diversaj verkaĵoj modernaj. Ofte grupoj inkluzivas bekflutojn de malsamaj grandecoj, kio ebligis ludadon de verkaĵoj kun pli granda tonetendo ol tiu, kiun posedas unu bekfluto sole. Kvar-partoj verkaĵoj estas komunaj, kun partoj por sopran-, ald-, tenor- kaj bas- bekflutoj. Tamen ekzistas multaj verkaĵoj kun nur du partoj kaj verkaĵoj kun sep aŭ pli da partoj. Ĉi tiuj verkaĵoj por pli grandaj aroj povas havi multoblajn partojn por la sopran-, ald-, tenor- kaj bas- bekflutoj, aŭ povas havi partojn por la tre grandaj kaj tre malgrandaj bekflutoj.


Laŭ la lastaj 30 jaroj oni disvolvigis "bekflutorkestrojn". Ĉi tiuj verkaĵoj povas havi 60 aŭ pli ludistojn, kaj povas uzi bekflutojn de tiom da grandecoj kiom naŭ. Komponistoj kaj faras aranĝaĵojn kaj verkas novajn muzikpecojn por ĉi tiuj ensembloj, inkluzive simfoniojn. Ekzistas bekflutorkestroj en Germanio, Nederlando, Japanio, Usono, Kanado, kaj diversaj aliaj landoj.[24]


[redaktu] REFERENCOJ

  1. Jean Marc Bonard, The Physicist's Guide to the Orchestra (La Gvidilo Fizikista pri la Orkestro), 2001, Eur. J. Phys. 22 89-101
  2. Hampshire Recorder Sinfonia guide to the recorder family (Gvido al la bekflutfamilio de la Hampshire Sinfonia Bekfluta, anglalingva)
  3. Trevor Robinson, The Amateur Wind Instrument Maker (La Blovinstrumentfaristo Amatora), University of Massachusetts Press, 1981. ISBN 0-87023-312-2. Vidu Ĉapitron 2, "Wooden instruments, materials and methods (Muzikiloj lignaj, materialoj kaj metodoj)"
  4. Dolmetsch online - Recorder fingerings (Fingrado bekfluta)
  5. Dolmetsch faras bekflutojn kun kvarsekcoj kvadrataj. Dolmetsch "Millennium" square section recorders Joachim Paetzold ankaŭ faras bekflutojn kun kvarsekcoj kvadrataj.
  6. Vidu la paĝon pri Helder Blockflöten ĉe TTT-ejo de Mollenhauer Blockflöten (germanlingva)
  7. The Trapp Family Recorder Method (La Bekflutmetodo de la Familio TRAPP), 1976 Edition, Schott & Co Ltd, London, 1976. ISBN 0-901938-51-3
  8. Diagramoj de la bekflutfingrado
  9. Walter van Hauwe, The Modern Recorder Player (La Bekflutisto Moderna), Volumo III, Schott, 1992. ISBN 0-946535-19-1. Vidu Ĉapitron 3, "Alternative Fingerings (Fingradoj Alternaj)"
  10. Ĉe modeloj pli malfruaj oni kutime duobligas la du plej malaltajn truojn por faciligi ludadi la plej malatajn skalgradojn kromatajn, kiel priskribita en la sekcio "Kiel la bekfluto ludiĝas". Tiuokaze la bekfluto havas pli ol ok truojn, kaj iuj fingroj kovras truojn duoblajn.
  11. Oxford Companion to Music (Kamarado Oxforda pri Muziko). Vidu sekcion 1 de la atikolo "Recorder Family (Familio Bekfluta)."
  12. 12,0 12,1 Kenneth Wollitz, The Recorder Book (La BekflutLibro), Knopf, 1984. ISBN 0-394-47973-4. Vidu Ĉapitron 8, "Repertory of the Recorder (Repertuaro Bekfluta)" per Colin C. Sterne.
  13. Oxford Companion to Music (Kamarado Oxforda pri Muziko). Vidu sekcion 2 de la atikolo "Recorder Family (Familio Bekfluta)."
  14. Hamlet, Act III scene ii, Hamlet: "Ah, ha! Come, some music! Come, the recorders!" (Hamleto, Akto III sceno ii, Hamleto: "Aha! Venu, iu muziko! Venu, la bekflutoj!"
  15. Paradise Lost, Book I: "Anon they move/ in perfect phalanx to the Dorian mood/ flutes and soft recorders" (Paradizo Perdita, Libro I: "Baldaŭ ili moviĝas/ en falango perfekta laŭ la humoro Doria/ flutoj kaj bekflutoj mallaŭtaj"
  16. The Recorder Homepage (La Hejmpaĝo Bekfluta, anglalingva), bontenata per Nicholas S. Lander, inkludas superrigardon ampleksan de muzikiloj historiaj
  17. Trevor Robinson, The Amateur Wind Instrument Maker (La Blovinstrumentfaristo Amatora, University of Massachusetts Press, 1981. ISBN 0-87023-312-2. Vidu Ĉapitron 4, kiu inkludas priskribon de la konstruado kaj la sono de bekflutoj renensancaj.
  18. Jonathan Wainwright kaj Peter Holman, From Renaissance To Baroque: Change in Instruments and Instrumental Music in the Seventeenth Century (De Renesanco al Baroko: Ŝanĝoj en Muzikiloj kaj Muziko Instrumenta en la 17-a Jarcento), Ashgate Publishing, Ltd, 2005. ISBN 0-7546-0403-9
  19. Iuj da eldonoj modernaj de Fluyten Lust-hof enhavas faksimilojn de la paĝo originala kun instruoj pri bekflutludado, ekz. la eldono per B. V. Muziekuitgeverij XYZ, 1986. Basite sur la bekflutobildo en la faksimilo, oni povas spekulativi pri la bekfluto kiun van Eyck ludis.
  20. Eve E. O'Kelly, The Recorder Today (La Bekfluto Hodiaŭe), Cambridge University Press, 1990. ISBN 0-521-36681-X. Ĉapitro 1: The Revival (La Reviviĝo)
  21. Walter van Hauwe, The Modern Recorder Player (La Bekflutisto Moderna), Volumo III, Schott, 1992. ISBN 0-946535-19-1.
  22. Laŭ The Recorder Home Page (La Hejmpaĝo Bekfluta, anglalingva), bontenata per Nicholas S. Lander
  23. Margo Hall, Teaching Kids Recorder (Instrui la Bekfluton al Infanoj), iUniverse, 2005. ISBN 0-595-36743-7
  24. Ekzemple, vidu Dutch Recorder Orchestra Praetorius (Nederlanda Bekflutorkestro Praetorius, Recorder Orchestras in Japan (Janpanaj Bekflutorkestroj), Mid-Peninsula Recorder Orchestra (Bekflutorkestro de la Mezaduoninsulo), Scottish Recorder Orchestra (Skota Bekflutorkestro) kaj SRP National Youth Recorder Orchestra (Nacia Bekflutorkestro por Junuloj)



[redaktu] EKSTERAJ LIGILOJ

•  http://www.recorderhomepage.net The Recorder Home Page
•  http://www.blockfloete.de/ Deutsches Blockflötenportal
•  http://www.blokfluitpagina.nl Blokfluitpagina
•  http://www.erps.info/ European Recorder Players Society


Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu