Hošťálková
El Vikipedio
Hošťálková estas vilaĝo en distrikto Vsetín. La vilaĝo situas en montoriĉa tereno de Hostýnské vrchy, en orienta Moravio, okcidente de urbo Vsetín.
[redaktu] Historio
Hošťálová estis fondita en periodo de kamparana kaj arbarhakeja kolonigado verŝajne e la 14-a jarcento, sed la unua skribmencio pri ĝi estas el la jaro 1505. Ĝis la jaro 1678 Hošťálková estis parto de vsetína sinjorujo. En ties tenado alternis vico da anoj de noblaj familioj.
Ekde la 16-a jarcento en konekso kun kresko de loĝantaro okazas al klopodoj pri disvastigo de plugebla grundo je konto de arbaroj, kiuj apartenis al superularo. Tiu ĉi procedo daŭris ĝis la 18-a jarcento, ĝi estas konata kiel arbarhakeja kolonigado.
Krom la arbarhakeja kolonigado okazas en regiono de Vsetín ekde la 16-a jarcento al procedo nomata valaĥia kolonigado. Ties principo estis eluzo de arbaroj, do plimulte folioarbaroj por bredado de kaproj kaj ŝafoj. Nocio "valaĥo" markis helpantaron okupitan dum la bredado de tiu ĉi brutaro. En parolo de sinjorujaj oficistoj la vorto "valaĥo" signifis tute saman kiel ribelanto, malkontentulo kaj rezistema elemento.
Ĉiu grundo en Hošťálková escepte de valo estis en la jaro 1834 karakterizita kiel malfekunda. Por vivtenado de la loĝantoj havis grandan signifon minado kaj transporto de ligno. La ligno estis sur ĉevalveturiloj transportata ĝis Jablůnka kaj de tie dum pli alta stato de akvo, ĉefe printempe kaj aŭtune flosata per rivero Bečva en ebenaĵan regionojn de Moravio.
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Vsetín | |
▼ | |
Branky ~ Bystřička ~ Dolní Bečva ~ Francova Lhota ~ Halenkov ~ Horní Bečva ~ Horní Lideč ~ Hošťálková ~ Hovězí ~ Huslenky ~ Hutisko-Solanec ~ Choryně ~ Jablůnka ~ Janová ~ Jarcová ~ Karolinka ~ Kateřinice ~ Kelč ~ Kladeruby ~ Kunovice ~ Lačnov ~ Leskovec ~ Lešná ~ Lhota u Vsetína ~ Lidečko ~ Liptál ~ Loučka ~ Lužná ~ Malá Bystřice ~ Mikulůvka ~ Nový Hrozenkov ~ Oznice ~ Podolí ~ Police ~ Pozděchov ~ Prlov ~ Prostřední Bečva ~ Pržno ~ Ratiboř ~ Rožnov pod Radhoštěm ~ Růžďka ~ Seninka ~ Střelná ~ Střítež nad Bečvou ~ Študlov ~ Ústí ~ Valašská Bystřice ~ Valašská Polanka ~ Valašská Senice ~ Valašské Meziříčí ~ Valašské Příkazy ~ Velká Lhota ~ Velké Karlovice ~ Vidče ~ Vigantice ~ Vsetín ~ Zašová ~ Zděchov ~ Zubří | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |