Zubří (Vsetín)
El Vikipedio

Zubří estas urbo situanta oriente de Ĉeĥio, en cismontaro de okcidenta parto de Moravskoslezské Beskydy. Ĝi situas proksimume 4 km okcidente de Rožnov pod Radhoštěm en valo de Rožnovská Bečva.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Sur loko de devena ĉasista vilaĝeto estis en la jaro 1310 fondita de sinjoroj el Krásno vilaĝo Zubří. Ĝi apartenis inter la unuajn kaj la plej grandajn vilaĝojn de rožnova sinorujo, al kiu dukis ĝis duono de la 16-a jarcento sur monteto Hradisko burgo Rožnov. Laŭ popola mito Zubří priloĝis ministoj, kiuj laboris en minejoj por arĝento sub la rožnova burgo.
Estro de la vilaĝo estadis vilaĝujestro. Lastaj posedantoj de la vilaĝujo en Zubří estis familio de Palacký-idoj el proksima Hodslavice. Tiun ĉi vilaĝujon aĉetis Jiří Palacký, la patro de pli posta historiisto František Palacký kaj post lia tragika morto vilaĝujestro estis lia filo Jan. Al historio de la familio de Palacký-idoj ligas ankaŭ domo, en kiu hodiaŭ estas lokigita Muzeo de urbo Zubří.
La memstara vilaĝo Zubří elektis ekde 1850 sian staroston. De tiu tempo la vilaĝo komencis flori. La plej granda atentemo estas dediĉita al lernejaferoj. Por ekonomia, kultura kaj socia ekfloro havis grandan signifon ties konekto kun enlando per fervojo Rožnov pod Radhoštěm - Valašské Meziříčí, konstruita en 1892. La nova fervoja kunigo ebligis alveturadi en industriajn entreprenojn en Valašské Meziříčí, Frýdek-Místek aŭ Ostrava.
[redaktu] La unua mondmilito
La esperplenan evoluon de la viaĝo interrompis la unua mondmilito, dum kiu el Zubří iom post iom soldatiĝis proksimume 600 virojn, el kiuj 64 falis kaj 81 restis netrovitaj. Mizero kaj malsato grave trafis ankaŭ la vivojn de homoj en la vilaĝo - en 1915 estis pro skarlato fermitaj ĉiuj lernejoj en Zubří. En pluaj jaroj eksplodis epidemio de tifo kaj danĝera hispana gripo.
Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio estas spite al financaj problemoj konstruita ĉefvojo tra la vilaĝo, oni konstruas pontojn. Estiĝas ĉi tie guma entrepreno Optimit. Ekde la 1930 la vilaĝo estas elektrizita.
[redaktu] La dua mondmilito
Kruelaj reprezalioj - ankaŭ dum persona ĉeesto de K. H. Frank - spertis la loĝantoj dum la faŝisma okupacio. En ĉirkaŭaĵo de Zubří evoluis jam ekde la jaro 1943 agadon rezistmovadaj grupoj (Štramberk-aj partizanoj). Faŝistoj kruele venĝis sin kiel je militkaptitaj partizanoj tiel je la loĝantaro. Estis arestitaj 59 loĝantoj de Zubří, 23 el ili estis ekzekutitaj aŭ torturitaj, estis forbruligita domo de Holiš en la supra parto de la vilaĝo. Al viktimoj de ambaŭ mondmilitoj estis konstruita monumento kaj al torturitaj viktimoj de la dua mondmilito estas dediĉita memortabulo sur konstruaĵo de la urba muzeo.
[redaktu] Post la milito
Post la dua mondmilito malfermiĝis la vojo al dinamika evoluo de la vilaĝo. Kreskas Gumfabriko Zubří, en najbara Rožnov pod Radhoštěm estas konstruita entrepreno Tesla, el la vilaĝo malaperas lignaj domoj kaj estas konstruataj novaj partoj de la vilaĝo.
La 22-an de februaro 2002 Zubří fariĝis la plej juna urbo de distrikto Vsetín.
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Vsetín | |
▼ | |
Branky ~ Bystřička ~ Dolní Bečva ~ Francova Lhota ~ Halenkov ~ Horní Bečva ~ Horní Lideč ~ Hošťálková ~ Hovězí ~ Huslenky ~ Hutisko-Solanec ~ Choryně ~ Jablůnka ~ Janová ~ Jarcová ~ Karolinka ~ Kateřinice ~ Kelč ~ Kladeruby ~ Kunovice ~ Lačnov ~ Leskovec ~ Lešná ~ Lhota u Vsetína ~ Lidečko ~ Liptál ~ Loučka ~ Lužná ~ Malá Bystřice ~ Mikulůvka ~ Nový Hrozenkov ~ Oznice ~ Podolí ~ Police ~ Pozděchov ~ Prlov ~ Prostřední Bečva ~ Pržno ~ Ratiboř ~ Rožnov pod Radhoštěm ~ Růžďka ~ Seninka ~ Střelná ~ Střítež nad Bečvou ~ Študlov ~ Ústí ~ Valašská Bystřice ~ Valašská Polanka ~ Valašská Senice ~ Valašské Meziříčí ~ Valašské Příkazy ~ Velká Lhota ~ Velké Karlovice ~ Vidče ~ Vigantice ~ Vsetín ~ Zašová ~ Zděchov ~ Zubří | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |