Hovězí
El Vikipedio
Hovězí (en traduko Bovinaĵo) estas vilaĝo en distrikto Vsetín. Hovězí metita en intersekca linio de pentrindaj valoj de Vsetínské vrchy (Vsetína montetaro) kaj Javorníky estas interesa per naturscenejoj kaj eblecoj de somera refreŝogado, kiujn proponas bordoj de rivero Bečva. En la vilaĝo kaj en solejoj kaŝitaj sur deklivoj de montetoj konserviĝis vico da popolaj konstruaĵoj.
[redaktu] Historio
Hovězí estis fondita en tempoj de la t.n. granda kolonigado en la 14-a jarcento kiel la plej orienta el la vilaĝoj de la vsetínasunjorujo. Je du jarcentoj pli poste precipe loĝantoj el Hovězí fondis arbarhakejojn en pluaj lokoj direkte al la hungara limo partoprenante estiĝojn de vilaĝoj Halenkov kaj Nový Hrozenkov. La loĝantoj de Hovězí ankaŭ plenumis gravan rolon dum defendo de la landa limo kontraŭ atakoj el oriento kaj multaj dum tio perdis siajn vivojn. Do ekzemple la vilaĝo estis atakita kaj rabita en la jaro 1584 kaj denove en novembro de 1585. Dum tiu ĉi alia atako la surprizintaj loĝantoj baldaŭ sukcesis efike defendi sin. Ĉirkaŭ kvin cent batalantojn ili mortigis kaj ili militkaptis 120 da ili kaj forkondukis ĝis Vsetín. Dum la tridekjara milito la loĝantoj de Hovězí eminentiĝis en la t.n. valaĥiaj ribeloj kaj kiel puno estis minimume sep el ili en la jaro 1644 ekzekutitaj kaj la vilaĝo estis plejparte forbruligita.
Novajn maljustaĵojn la loĝantoj suferis dum invado de tataroj, kiuj kiel aliancanoj de turkoj atakis la vilaĝon en la jaro 1663. En 1708 Hovězí fariĝis celo de atakoj de hungaraj ribeluloj - kurucoj. Ankaŭ tiufoje ties loĝantoj sukcesis ekrezisti al la atakantoj kaj forpreni parton de ilia ĉasakiraĵo. Unu el la memorigantoj por tiuj tempoj estas negranda unuetaĝa kastelo, kiu estis konstruita en la dua duono de la 17-a jarcento, en la tempo, kiam Hovězí estis por mallonga tempo memstara sinjorujo.
[redaktu] Signifaj personecoj
- Evžen Erban – politikisto
- Zdeněk Hajný – psikologo, artisto
- Josef Heja – lignogravuristo
- Břetislav Olšer – publicisto, verkisto
- František Pavelka – meritita majstro de sporto
- František Potočný – etnografo kaj kameraisto
- Otto Rydlo – politika laborulo
- Gustav Adolf Říčan – natuesciencisto
- Gustav Říčan – etnografia laborulo
- Rudolf Říčan – historiisto
- Josef Válek – etnografia laborulo
- Vladimír Vlček – filma reĝisoro
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Vsetín | |
▼ | |
Branky ~ Bystřička ~ Dolní Bečva ~ Francova Lhota ~ Halenkov ~ Horní Bečva ~ Horní Lideč ~ Hošťálková ~ Hovězí ~ Huslenky ~ Hutisko-Solanec ~ Choryně ~ Jablůnka ~ Janová ~ Jarcová ~ Karolinka ~ Kateřinice ~ Kelč ~ Kladeruby ~ Kunovice ~ Lačnov ~ Leskovec ~ Lešná ~ Lhota u Vsetína ~ Lidečko ~ Liptál ~ Loučka ~ Lužná ~ Malá Bystřice ~ Mikulůvka ~ Nový Hrozenkov ~ Oznice ~ Podolí ~ Police ~ Pozděchov ~ Prlov ~ Prostřední Bečva ~ Pržno ~ Ratiboř ~ Rožnov pod Radhoštěm ~ Růžďka ~ Seninka ~ Střelná ~ Střítež nad Bečvou ~ Študlov ~ Ústí ~ Valašská Bystřice ~ Valašská Polanka ~ Valašská Senice ~ Valašské Meziříčí ~ Valašské Příkazy ~ Velká Lhota ~ Velké Karlovice ~ Vidče ~ Vigantice ~ Vsetín ~ Zašová ~ Zděchov ~ Zubří | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |