Kunovice (Vsetín)
El Vikipedio
Kunovice estas vilaĝo en distrikto Vsetín situanta en nordorienta montarpiedo de Hostýnské vrchy sur limoj de Valaĥio kaj Záhoří.
La unuaj skribinformoj pri la estiĝo de Kunovice devenas jam el la jaro 1131. Loĝantoj en mezepoko ĉi tie vivtenis sin plejparte per agrikulturo. Ĝis la jaro 1726 Kunovice estis aldonitaj al paroĥo en Kelč, ekde 1726 ĝis 1784 al paroĥo en Podhradní Lhota kaj ekde 1784 al nove establita paroĥo en Loučka.
Dum la unua mondmilito la loĝantoj de Kunovice ekkonis mizeron doloron kaj suferon. En la paso de la milito soldatiĝis 106 da lokaj civitanoj, el kiuj 15 ne plu revenis. Dum periodo de la dua mondmilito estis en la ĉirkaŭaĵo de vilaĝo forta partizana movado, kiu estis subtenata de lokaj civitanoj. Pro averto okupantoj ekzekutis kvar partizanojn meze de la vilaĝo.
En la jaro 1985 la vilaĝo estis integrita en vilaĝon Loučka, sed tiu ĉi integro ne pruviĝis, tial la vilaĝo en la jaro 1990 memstariĝis.
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Vsetín | |
▼ | |
Branky ~ Bystřička ~ Dolní Bečva ~ Francova Lhota ~ Halenkov ~ Horní Bečva ~ Horní Lideč ~ Hošťálková ~ Hovězí ~ Huslenky ~ Hutisko-Solanec ~ Choryně ~ Jablůnka ~ Janová ~ Jarcová ~ Karolinka ~ Kateřinice ~ Kelč ~ Kladeruby ~ Kunovice ~ Lačnov ~ Leskovec ~ Lešná ~ Lhota u Vsetína ~ Lidečko ~ Liptál ~ Loučka ~ Lužná ~ Malá Bystřice ~ Mikulůvka ~ Nový Hrozenkov ~ Oznice ~ Podolí ~ Police ~ Pozděchov ~ Prlov ~ Prostřední Bečva ~ Pržno ~ Ratiboř ~ Rožnov pod Radhoštěm ~ Růžďka ~ Seninka ~ Střelná ~ Střítež nad Bečvou ~ Študlov ~ Ústí ~ Valašská Bystřice ~ Valašská Polanka ~ Valašská Senice ~ Valašské Meziříčí ~ Valašské Příkazy ~ Velká Lhota ~ Velké Karlovice ~ Vidče ~ Vigantice ~ Vsetín ~ Zašová ~ Zděchov ~ Zubří | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |