Valašská Polanka
El Vikipedio
Valašská Polanka estas vilaĝo en distrikto Vsetín. La vilaĝo estas dismetita en valo de rivereto Senice, proksimume 10 km sude de urbo Vsetín. Okcidenta parto de la katastro sur la maldekstra bordo de Senice estas sur montarpiedo de Vizovické vrchy, la dekstra bordo estas parto de Javorníky. En Valašská Polanka vivas proksimume 1350 loĝantoj.
[redaktu] Historio
Polanka erstas malnovepoka vilaĝo, kies historio falas en duonon de la 14-a jarcento. La unua skribmencio estas pri ĝi en dokumento de papa kurio el la jaro 1361, laŭ kiu ĝi apartenis al monaĥejo en Vizovice. Post pereo de la vizovica monaĥejo Polanka kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj fariĝas posedaĵo de sanktula superularo en vizovica sinjorujo, kies posedantoj en la 16-a jarcento ofte alternis. Dum turka-tataraj invadoj en 1663, al kiuj evitis eĉ ne Polanka, pereis proksimume 100 homoj kaj estis forbruligitaj 22 domoj.
La 28-an de aprilo 1780 traveturis tra Polanka imperiestro Jozefo la 2-a, kiu malantaŭ la vilaĝo pro inunditaj rojoj devis flankenigi ĝis Seninka kaj de tie tra Rokytnice li alveturis por tranokti en kastelon en Vsetín. En la momento de lia alveturo, proksimume je la 9-a vespere, enĵetis en kaleŝon de la imperiestro Jan Aron Bubela, loka teksisto kaj libropresisto, postulon de 25 valaĥiaj vilaĝoj pri religia libereco. La imperiestro akceptis la postulon afable kaj promesis al la donintoj sian ŝirmon. La peticio fariĝis unu el impulsoj al eldono de tolerema patento (1781), per kiu estis al subuloj permesite konfesi evangelian kredon. Tiu ĉi evento estas en Vsetín ĉiujare rememorigata per kulture-socia agado nomata Valaĥia brilado.
En marto de 1929 estis ofice aprobita ŝanĝo de la nomo de vilaĝo Polanka, kiu ekde tiu tempo portas nomon Valašská Polanka.
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Vsetín | |
▼ | |
Branky ~ Bystřička ~ Dolní Bečva ~ Francova Lhota ~ Halenkov ~ Horní Bečva ~ Horní Lideč ~ Hošťálková ~ Hovězí ~ Huslenky ~ Hutisko-Solanec ~ Choryně ~ Jablůnka ~ Janová ~ Jarcová ~ Karolinka ~ Kateřinice ~ Kelč ~ Kladeruby ~ Kunovice ~ Lačnov ~ Leskovec ~ Lešná ~ Lhota u Vsetína ~ Lidečko ~ Liptál ~ Loučka ~ Lužná ~ Malá Bystřice ~ Mikulůvka ~ Nový Hrozenkov ~ Oznice ~ Podolí ~ Police ~ Pozděchov ~ Prlov ~ Prostřední Bečva ~ Pržno ~ Ratiboř ~ Rožnov pod Radhoštěm ~ Růžďka ~ Seninka ~ Střelná ~ Střítež nad Bečvou ~ Študlov ~ Ústí ~ Valašská Bystřice ~ Valašská Polanka ~ Valašská Senice ~ Valašské Meziříčí ~ Valašské Příkazy ~ Velká Lhota ~ Velké Karlovice ~ Vidče ~ Vigantice ~ Vsetín ~ Zašová ~ Zděchov ~ Zubří | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |