Hutisko-Solanec
El Vikipedio
Hutisko-Solanec estas vilaĝo situanta en distrikto Vsetín en cismontaro de Beskidoj. La vilaĝo estiĝis per kuniĝo de vilaĝoj Hutisko kaj Solanec pod Soláněm en la jaro 1960. Vilaĝo Solanec ricevis sian nomon laŭ monto Soláň, sub kiu ĝi situas.
Enhavo |
[redaktu] Hutisko
Hutisko estas vilaĝo nomita laŭ vitraj gisejoj, kiuj ĉi tie komence de la 17-a jarcento staris. Ĝi malproksimas 6 km sudoriente de urbo Rožnov pod Radhoštěm.
[redaktu] Historio de Hutisko
La vilaĝo estis fondita post la jaro 1656. Kiam ankaŭ la najbara vilaĝo Solanec estis proklamita kiel vilaĝo en 1657, Hutisko ankoraŭ vilaĝo ne estis, ĉar Solanec apartenis ĝis tiu jaro sub vilaĝan oficejon en Vigantice.
[redaktu] Solanec
Solanec estas vilaĝo havanta nomon laŭ monto Soláň, sub kiu ĝi parte etendiĝas. Ĝi situas 7,6 km sudoriente de urbo Rožnov pod Radhoštěm.
[redaktu] Historio de Solanec
Vilaĝo Solanec estis proklamita kiel vilaĝo en la jaro 1657.
La unua lernejo estis ĉi tie konstruita en 1732, en la sama jaro estis konstruita ankaŭ ligna preĝejo. Post ties incendio estis en la jaro 1748 konstruita masonita preĝejo - hodiaŭ la plej malnova memorigaĵo en la vilaĝo.
[redaktu] Memorindaĵo
En Hutisko-Solanec troviĝas unusola monumento de Charlotta Garrigue-Masaryková, edzino de Tomáš Garrigue Masaryk, la unua ĉeĥoslovaka prezidento.
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Vsetín | |
▼ | |
Branky ~ Bystřička ~ Dolní Bečva ~ Francova Lhota ~ Halenkov ~ Horní Bečva ~ Horní Lideč ~ Hošťálková ~ Hovězí ~ Huslenky ~ Hutisko-Solanec ~ Choryně ~ Jablůnka ~ Janová ~ Jarcová ~ Karolinka ~ Kateřinice ~ Kelč ~ Kladeruby ~ Kunovice ~ Lačnov ~ Leskovec ~ Lešná ~ Lhota u Vsetína ~ Lidečko ~ Liptál ~ Loučka ~ Lužná ~ Malá Bystřice ~ Mikulůvka ~ Nový Hrozenkov ~ Oznice ~ Podolí ~ Police ~ Pozděchov ~ Prlov ~ Prostřední Bečva ~ Pržno ~ Ratiboř ~ Rožnov pod Radhoštěm ~ Růžďka ~ Seninka ~ Střelná ~ Střítež nad Bečvou ~ Študlov ~ Ústí ~ Valašská Bystřice ~ Valašská Polanka ~ Valašská Senice ~ Valašské Meziříčí ~ Valašské Příkazy ~ Velká Lhota ~ Velké Karlovice ~ Vidče ~ Vigantice ~ Vsetín ~ Zašová ~ Zděchov ~ Zubří | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |