Nový Hrozenkov
El Vikipedio
Nový Hrozenkov estas vilaĝo en distrikto Vsetín, situanta sur bordo de rivero Bečva. Historio de Nový Hrozenkov datiĝas proksimume ekde la jaro 1649. Nun vivas ĉi tie proksimume 2820 loĝantoj.
[redaktu] Historio
Ĝis la jaro 1649 Nový Hrozenkov estis nur parto de vilaĝo Hovězí kaj ĝi apartenis al vsetína sinjorujo de Mikuláš Pazmány. En la indikita jaro apartiĝis 41 arbarhakejaj sidejoj kaj kreis novan vilaĝon - Nová dědina, nomata ankaŭ - eble laŭ Rozina, edzino de Pazmány - Rozinka, Rozinkow, Hrozenkov kaj fine de la 19-a jarcento Nový Hrozenkov.
Signofan lokon en la historio de Nový Hrozenkov havas malsukcesaj valaĥiaj ribeloj kontraŭ laborego en la jaroj 1765, 1775, 1783 kaj 1785. En la 17-a jarcento kaj 18-a jarcento devis hrozenkovanoj defendi la vilaĝon kontraŭ atakoj el hungara flanko de la limo, kiun kreis montodorso de Javorníky. Eĉ ne armistico dum regado de Maria Teresia en 1774 ne daŭris longe kaj en 1884 okazis el la hungara flanko eĉ provoj reguligi la landan limon. Tiu ĉi disputo rilatis ankaŭ ĉirkaŭajn vilaĝojn kaj ĝi estis solvita en la fakto nur per reguligo de limo dum divido de Ĉeĥoslovakio (en loko nomata Kasárna super Velké Karlovice).
Post revolucia jaro 1848 hrozenkovanoj akiris en sian posedaĵon kvantoj da herbejoj, kampoj kaj paŝtejoj. Tiama paŝtista maniero de bredado de ŝafoj kaj primitiva agrikulturo ne sufiĉis vivtenigi la loĝantaron kaj komence de la jaro 1885 forveturis iom post iom pli ol 1000 civitanojn por serĉi laboron en Usono, precipe ĝis Texas (la ĉeĥa lingvo estas en Texas post la angla kaj la hispana lingvoj ĝis nun la tria plej disvastigita lingvo). La unua signifa industria objekto estis vitrofareja gisejo, kiun en la jaroj 1861 - 1863 konstruis Samuel Reich en orienta parto de Nový Hrozenkov. Ĉirkaŭ la gisejo estiĝis vilaĝo Karolinina Huť. Klopodo eluzi lignon kondukis al konstruado de hakuzinoj, en la proksima Vsetín estis fondita fabriko por meblaro. Tiutempe estis la plej disvastigita maniero de transporto ĉevala veturilo kaj ĉevalveturigistoj transportis ĉiun varon kaj krudmaterialon por la virtofarejo, ties produktoj ĝis Vieno, Peŝto kaj Tersto. Gloro de la ĉevalveturigista maniero de transportado finis nur konstruo de fervojo Vsetín - Velké Karlovice en la jaro 1908.
La vilaĝo en la nuna aspekto estiĝis en 1949, kiam de Nový Hrozenkov apartiĝis Karolinina Huť, alinomita pli poste je Karolinka.
[redaktu] Por vizitantoj
Nový Hrozenkov donas idealajn kondiĉojn por tutjara refreŝigado, ĝi estas bona elirpunkto por vojaĝado tra Valaĥio. En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas idealaj kondiĉojn por somera kaj vintra turismo.
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Vsetín | |
▼ | |
Branky ~ Bystřička ~ Dolní Bečva ~ Francova Lhota ~ Halenkov ~ Horní Bečva ~ Horní Lideč ~ Hošťálková ~ Hovězí ~ Huslenky ~ Hutisko-Solanec ~ Choryně ~ Jablůnka ~ Janová ~ Jarcová ~ Karolinka ~ Kateřinice ~ Kelč ~ Kladeruby ~ Kunovice ~ Lačnov ~ Leskovec ~ Lešná ~ Lhota u Vsetína ~ Lidečko ~ Liptál ~ Loučka ~ Lužná ~ Malá Bystřice ~ Mikulůvka ~ Nový Hrozenkov ~ Oznice ~ Podolí ~ Police ~ Pozděchov ~ Prlov ~ Prostřední Bečva ~ Pržno ~ Ratiboř ~ Rožnov pod Radhoštěm ~ Růžďka ~ Seninka ~ Střelná ~ Střítež nad Bečvou ~ Študlov ~ Ústí ~ Valašská Bystřice ~ Valašská Polanka ~ Valašská Senice ~ Valašské Meziříčí ~ Valašské Příkazy ~ Velká Lhota ~ Velké Karlovice ~ Vidče ~ Vigantice ~ Vsetín ~ Zašová ~ Zděchov ~ Zubří | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |