Lhota u Vsetína
El Vikipedio
Lhota u Vsetína (en traduko Lhota ĉe Vsetín) estas vilaĝo situanta sudokcidente de urbo Vsetín. La vilaĝo etendiĝas en valo kreita de rojo Rokytenka, kiu kreas limon inter Hostýnské vrchy kaj Vizovická vrchovina. La vilaĝo estas konstruita laŭlonge laŭ ŝoseo kuniganta urbon Vsetín kaj Vizovice. Tra la vilaĝo kondukas markita vojdirekto Beskida-kisuca magistralo, sektoro kondukanta el Jihlava ĝis Český Těšín. Ĉi tie vivas proksimume 780 loĝantoj.
[redaktu] Historio
Lhota u Vsetína unuafoje estas menciata kiel Vrchní Rokytnice en dokumento de Vok el Kravaře kaj en Starý Jičín datita al la jaro 1374. Loĝantoj de Lhota partoprenis la t.n. valaĥiaj ribeloj dum la tridekjara milito. Post malvenko de la ribelo en 1644 estis plimulto da loĝejoj forbruligitaj, ses posedantoj de loĝejoj estis ekzekutitaj kaj kvar falis en bataloj dum la ribelo.
Enla 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento estis en la vilaĝo disvastigita hejma produktado de poŝtranĉiloj, ŝton-akrigiloj, vitraj perloj kaj vergar-varoj.
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Vsetín | |
▼ | |
Branky ~ Bystřička ~ Dolní Bečva ~ Francova Lhota ~ Halenkov ~ Horní Bečva ~ Horní Lideč ~ Hošťálková ~ Hovězí ~ Huslenky ~ Hutisko-Solanec ~ Choryně ~ Jablůnka ~ Janová ~ Jarcová ~ Karolinka ~ Kateřinice ~ Kelč ~ Kladeruby ~ Kunovice ~ Lačnov ~ Leskovec ~ Lešná ~ Lhota u Vsetína ~ Lidečko ~ Liptál ~ Loučka ~ Lužná ~ Malá Bystřice ~ Mikulůvka ~ Nový Hrozenkov ~ Oznice ~ Podolí ~ Police ~ Pozděchov ~ Prlov ~ Prostřední Bečva ~ Pržno ~ Ratiboř ~ Rožnov pod Radhoštěm ~ Růžďka ~ Seninka ~ Střelná ~ Střítež nad Bečvou ~ Študlov ~ Ústí ~ Valašská Bystřice ~ Valašská Polanka ~ Valašská Senice ~ Valašské Meziříčí ~ Valašské Příkazy ~ Velká Lhota ~ Velké Karlovice ~ Vidče ~ Vigantice ~ Vsetín ~ Zašová ~ Zděchov ~ Zubří | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |